El la Notlibro de Alfesto 1.

EL LA NOTLIBRO DE ALFESTO

En Hindio la naskiĝo de filino estas konsiderata kiel malfeliĉo. Tio rezultas de la rito sati, laŭ kiu vidvinoj ne raitas reedziniĝi kaj devas esti brulmortigitaj sur la ŝtiparo kie la kadavro de la edzo cindriĝas. Estas bone konata fakto, ke la imperialistoj ĉiam celas limigi la liberon de l' konkeritaj landoj. Ne mirige do, ke la angloj faris ĉion eblan por ĉesigi la praktikadon de tia rito. Kiam la hindoj estos sukcesintaj forpeli la anglojn el sia lando, tiam tiu interesa moro povos denove esti praktikata tute libere kaj ne senmotive kiel nun la naskiĝo de filino estos konsiderata kiel malfeliĉo.
Almenaŭ estas tre notinde, ke ideoj efikas longe post kiam ili ne plu havas konkretan bazon. Komprenige mi aldiru, ke la rito sati estis praktikata dum dudek jarcentoj. - Kaj malgraŭ tio ne mankis malsatantoj en Hindio...
La tuta anglolingva gazetaro protestas, kiam aviadistoj bombe mortigas virinojn kaj infanojn en Ĉinio kaj Hispanio.

19

Sed pri tio tre notinda estas la opinio de Ia "Pandit Nehru", eksprezidanto de la Hindia Kongreso Nacia. Antaŭ ne tre longa tempo li diris interalie :
"La protestoj de la britoj pri bombĵetado estas konsiderataj kiel fia ŝerco tra la tuta mondo. Mi vidis la rezultaĵojn, de tia bombĵetado kaj verŝajne ne forgesos pri ties teruraĵoj. Sed ne ekzistas esenca diferenco inter bombĵetado en Katalunio kaj tiu ĉe la nord-okcidenta limo de Hindio fare de britaj aviadistoj ... " Ne senmotive oni parolas iafoje pri la brita hipokrito.
Kiel ĉiu scias, Hitler "liberigis" 3 500 000 da germanoj, kiuj restis dum dudek jaroj sub la ĉeĥoslovaka "jugo". Li tiel aplikis la saĝan principon de Lenin, Uijlson k.a.s. famuloj pri la rajto de la popoloj al sindispono. Sed tio kaŭzis, ke s-ro Benes eksiĝis el sia posteno. Lin anstataŭis generalo Sirovi.
Tiam koleris kaj tre ĉagreniĝis la ĉeĥaj patriotoj pro la mallongigo al la limo de sia lando (1). Generalo Sirovi saĝe kvietigis ilin, dirante, ke ne utilas ĝemi kaj protesti ; li konsilis, ke ĉiuj simple sin dediĉu al la defendo de la nova, plimallonga landlimo. Kio gravas por generalo ? Nur tio, ke estu limoj kaj ne ilia longo. Evidente, se mankus landlimoj, por kio utilus generaloj ?...
Nekontraŭdireble Ceĥoslovakio ne estis konstruita laŭ la nacieca principo, pro kiu ĉiu konsekvenca internaciisto devas esti preta mortigi kaj morti. Sed ankaŭ Hitler perfidas tiun sanktan principon, ĉar kelkaj centmiloj (1) da ĉeĥoj nun troviĝas sub lia regado. Malica babilulo povus argumentadi, ke la britaj imperialistoj sekrete ĝojas pro tio. Kiam Britio estos diplomatie kaj armile preta por militi, tiam ĝi trovos en tiu fakto trafan pretekston por postuli, ke Ĉeĥoslovakio restu bufro sur la vojo Berlino-Bagdado. Sed mi konfesas, ke Ĉamberlen estas prudenta homo. Nur malsaĝuloj ja konsentus militi, kiam tre dubaj estas la ŝancoj venki. Kiam homoj konsentas soldatiĝi kaj discipline obei, tiam pli-malpli frue ili fariĝas simplaj iloj en la manoj de siaj estroj. Bona pruvo pri tiu aserto troviĝas en letero de Indalecio Prieto al Ferdinando de los Rios, "socialista ambasadoro en Vagingtono" (2) : "... Finfine solviĝis la plej grava demando pri la purigo en nia ariergardo. En Katalunio la aparato de F.A.I. (Iberia Federacio Anarkista) kaj de C.N.T. (Nacia Konfederacio de la Laboro) estas nun malorganizitaj ; iliaj plej danĝeraj elementoj estos mortigitaj aŭ malliberigitaj... La purigo tamen ne estas ankoraŭ kompleta. Sed, ĉar la plej forta rezisto jam cedis, estas al ni facile praktiki senperfortan kaj senpenan, sed vere efikan subpremon tiel ke tre baldaŭ la faraĵo estos plenumita... Cetere, ni decidis fari ĉe diversaj frontoj serion da ofensivoj, en kiuj ni utiligos unue la elementojn de F.A.I. kaj de C.N.T. kiel trupojn por la unuaj atakoj. Plie, ni decidis transloki tiujn elementojn al la plej danĝeraj lokoj. Tiele la ribelemuloj mem helpos por kompletigi la purigadon..." Tia cinika, senkora konfeso de fipolitikulo estas vere naŭza kaj ne indas eĉ komenteton. Inter la esperantistoj estas multaj poliglotoj, kiuj venis al nia movado nur pro lingva intereso. Se tiaj troviĝas inter la legantaro de "S-ulo", ili do eksciu, ke jam de pluraj monatoj ekzistas en Filipinio oficiala lingvo, nomata tagalog. Kiam prezidanto Manuelo Kuezon (Quezon) faris tiun decidon, li prave emfazis : "Nacia lingvo estas necesa rimedo por firmigi nian nacian unuecon." Tiu naciisto agas konsekvence kun siaj principoj. Same Hitler, kiu malpermesas la instruadon de esp-o en Germanio. Sed kion oni devas pensi pri la internaciistoj, kiuj jam de preskaŭ unu jarcento pretendas labori por unuigi la proletojn el la tuta mondo kaj tamen neniam faris ion pozitivan por forigi la lingvajn barojn kaj daŭre ignoras nian esp-an agadon ? Pri tiu demando oni nepre staras antaŭ dilemo : ili estas ĉu perfiduloj aŭ sentaŭguloj. Se lab. gvidistoj konscias pri la granda signifo kaj valoro de mondlingvo kaj tamen faras nenion por ties efektivigo, ili ja perfidas, kaj kiuj ne komprenas la neceson de komuna lingvo por unuigi la proletojn el ĉiuj landoj, tiuj estas vere tro etcerbaj kaj sekve absolute ne taŭgas por gvidado. Sed ne malpli etcerbaj estas la esp-istoj, kiuj fidas kaj obeas al tiaj gvidistoj.

21

Ho ! mi scias, ke K-do Ortodoksulo povus rebati : Vi misprezentas la demandon. Gvidantoj de la mondrevolucio konigis sian opinion pri La lingva problemo. Nia majstro Lenin diris kaj lia mildanima, bonkora kaj genia disĉiplo Stalin ripetis, ke iun belan tagon la lingvoj kunfandiĝos. Vi rememoru jenan eldiron de Stalin ĉe la 16-a Kongreso de Tutsovetia Komunista Partio : "Rilate al la pli malproksima perspektivo pri naciaj kulturoj kaj lingvoj, mi do ĉiam akceptis kaj daŭre akceptas la Leninan koncepton, Iaŭ kiu en periodo de mondskala venko de la socialismo, kiam ĝi firmiĝos kaj eniros la moraron, tiam la naciaj lingvoj neeviteble devos kunfandiĝi en iun komunan lingvon, kiu, kompreneble, estos nek rusa, nek germana, sed io nova." Mi tute ne forgesis kaj do bone konas tiun Stalinan eldiron. Sed ties pravigojn mi vane serĉis. Mi ne povas kontentiĝi per asertoj sen pruvoj. Kial kaj kiel okazos tia kunfandiĝo ? Ŝajne per ia miraklo ! La diro de Lenin kaj ties ripeto de Stalin estas samvaloraj kiel la bibliaj profetaĵoj. Fakto estas, ke nenia signo pri ebla estonta kunfandiĝo ekzistas. Male, oni ĉie povas rimarki tendencon al apartiĝo. En Irlando oni revivigas la gaelikan lingvon. Norvegoj klopodis dum la lastaj dekoj da jaroj por atingi, ke ilia lingvo pli kaj pli malsimiliĝu al la dana kaj sveda lingvoj. Kemal Ataturk instrukciis, ke la turka lingvo estu "purigita" per elĵeto de ĉiuj arabaj, persaj, grekaj, francaj kaj aliaj fremdaj vortoj. Ĉie estas rimarkebla tendenco al pli kaj pli pura lingvo. Sekve la antaŭdirita kunfandiĝo lingva povos nur mirakle okazi. Mi ne kredas je mirakloj kaj ne timas diri, ke malgraŭ tio, ke Lenin havos 40-metran statuon ĉe la supro de la projektita 400-metra palaco de la sovetoj, tamen tio neniel povos forigi la fakton, ke rilate la lingvan demandon, li eldiris egan sensencaĵon. La plej lerta sofisto ne kapablos liveri eĉ ŝajnvalorajn argumentojn por pruvi, ke la japana lingvo kunfandiĝos kun la rusa kaj ĉi tiu lasta kun la itala ktp. ks. Dume la simpla saĝo kaj nia ĉiutaga sperto diras al ni, esp-istoj, ke en la daŭro de kelkaj jaroj ĉiuj komunistoj, socialistoj, anarkistoj, pacistoj, unuvorte ĉiuj internaciistoj, povus ellerni esp-on kaj praktikadi ĝin. Jam 18-foje SAT pruvis per siaj kongresoj, ke simplaj laboristoj povas interparoli, eĉ pasie interdiskuti en la sennacieca lingvo Zamenhofa. Insiste mi do rediras : la gvidistoj de la laborista movado, kiuj ignoras (mi substrekas la vorton kaj petas la legantojn, ke ili ĝuste komprenu ties signifon) tiel gravan fakton, kiel estas la eksperimento, farita de SAT, ne indas je nia admiro. Male, la SAT-anoj devas forte konscii, ke ili faras pli utilan, pozitivan laboron ol la famuloj de la diversaj Internacioj, kiuj ĝis nun kapablis nur liveri la kampon por la stariĝo de diverskoloraj faŝismoj. Gvidistoj kaj oratoroj estas ĝenerale popularaj kaj ofte aplaŭdataj, ĉefe pro tio, ke ili flatas al la popolo kaj antaŭdiras, kion ĝi deziras aŭ esperas. Tuj post la venko de Musolini, ĉe kongreso de Komintern en Moskvo, Klara Zetkin antaŭdiris, ke la faŝismo en Italio ne povos daŭri pli ol ses aŭ dek monatojn. Ŝi "dialektike" argumentis per cito de nombroj pri karbo, ferminaĵo, petrolo, "proporcio de fortoj" kaj similaj marksistaĵoj. Neniu kongresano kontraŭdiris, kaj ŝi estis aplaŭdata. Dekses jaroj forpasis kaj Musolini ankoraŭ regas. Kiam la itala diktatoro estis entrepreninta konkeri Etiopion, tiam mi havis la okazon aŭdi pri tiu temo paroladon de fama, tre elokventa oratoro anarkista. Li argumentis, ke tia faro de Musolini estis pruvo, ke la ambicio stultigis lin kaj ke ne povas esti dubo pri la baldaŭa forfalo de la itala faŝismo. Longan, varman aplaŭdadon ricevis la oratoro. Sed Etiopio estas konkerita kaj daŭre regas la "stultiĝinta" diktatoro. Feliĉe por gvidistoj kaj oratoroj malmulte da homoj havas bonan memorkapablon... Iu oratoro, el la antikva Grekio, Fosion, se mi ĝuste memoras, neniam flatis al sia aŭdantaro kaj ne timis eldiri malplaĉajn aferojn. Iun tagon, Jen aŭdiĝas aplaŭdoj kaj mirigite li demande ekkrias : "Ĉu senatente mi diris sensencaĵon?". Sennaciisto povas, ho ve! morti pro (kaŭze de) patrio, sed ne por (favore al) tiu moderna diaĵo. La plej aŭtoritataj teoriuloj pri la socialismo, konsiderata laŭ siaj diversaj tendencoj, ne estis proletoj : Sen-

p>23

Simon estis grafo, Kropotkin estis princo kaj Marks, Jores, Lenin, Buĥarin k.a. mortintoj, estis burĝdevenaj intelektuloj. Sekve la socialismo ne estas doktrino de la proletaro, sed por la proletaro.
(Ĉiu soci-politika doktrino estas pli-malpli nura metafizikaĵo. Tial la proletoj prefere fidu al sia simpla saĝo kaj neniam, nenial konsentu batali, morti aŭ mortigi por la sukceso de iu doktrino kontraŭ alian. Sed batalo por akiri pli bonajn labor- kaj vivkondiĉojn, rilatas al io konkreta.

(1) Tiuj ĉi linioj estas verkitaj en decernbro 1938. La legantoj bonvolu atenti pri tio ! Red. de "S-ulo�.
2) Citita Iaŭ "L� Espagne Nouvelle" (Nimes), N-o 48-49, de 13.5.1938.
("Sennaciulo", 25. aprito 1939)

Hosted by www.Geocities.ws

Ĉu Prave ?

Ĉu Prave ?

CXU PRAVE ? ...

Ni ricevis ĉi tiun leteron, kiun unuamove ni ĵetis en paperkorbon. Tamen, post plua pripensado ni reprenis ĝin el la ujo, denove legis kaj alvenis al la konkludo, ke kelkrilate tiu skribaĵo estas pripensiga kaj sekve presinda. Se ni eraris, la legantoj bv. indulgi nin. Estas almenaŭ menciinde, ke ni tenas la ekz-on de la gazeto priparolita en la letero. Red.

Karkason, 25-4-39
Estimata - sed ĉu estiminda ? - Redakcio,
Sampoŝte mi sendas al vi ekz-on de nia franclingva organo Nova Tero (Terre Nouvelle), por ke vi estu informita pri la ekzisto de nia movado. Per la emblemo (falĉileto kaj martelo, sidantaj sur kruco) kiu kuŝas apud la titolo, vi tuj komprenos, ke ni volas iri man-en-mane kun niaj bolxevistaj K-doj. Per la alpreno de ilia propra emblemo kaj nia deziro pri kunlaboro, ni ne dubas, ke finfine ili ankaŭ akceptos la nian. La kruco ja estas proleta emblemo, ĉar sur ĝi martiriĝis Jezuo Kristo, la ĉarpentista filo el Nazareto. Sed ne por diri tion, mi ekprenis la skribilon. La motivo estas pli grava, kaj sendube ĝi estos por vi tre surpriza. Bonvolu noti profunde en vian memoron, ke per ĉi tiu letero mi uzas esperanton por la lasta fojo. Kial ? vi sendube demandos, kunŝovante la brovojn. Bonvolu ne tro ekscitiĝi kaj plue legi. Via surprizo kredeble pligrandiĝos... Leginte reklamon en iu el viaj gazetoj pri "Vortoj de K-do Lanti", mi antaŭ kelkaj monatoj mendis ekz-on kaj legadis ĝin jen kontente, jen incite kaj eĉ foje kun koleriĝo... Mi povas tamen danki al tiu aŭtoro, ke sur la 31-a paĝo li rekomendas legi la Biblion. Tia neantaŭividebla rekomendo igis min pensi, ke mi, kristano, neniam tutlegis tiun sanktan verkon. Mi sentis konsciencriproĉon kaj por kvietigi min, senprokraste mendis ekz-on de la esp-a eldono. jam de unu semajno mi ricevis ĝin kaj kun granda surprizo legis jenon sur la paĝo 12-a :
" 1 - Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2 - Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis salon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
3 - Kaj ili diris unu al alia : Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kai la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko.
4 - Kai ili diris : Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero.
5 - Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj.
6 - Kaj la Eternulo diris : Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas ; kaj ili ne estas malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari.
7 - Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia.
8 - Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon.
9 - Tial oni donis al ĝi le nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero

Estimata, sed ne estiminda Redakcio, la legado de tiu sankta teksto malfermegis miajn okulojn kaj mi klare ekkomprenis, ke grave mi pekis, ekde la tago, kiam mi komencis lerni esperanton. Al ĉiu sincera kaj komprenema homo, kiu legis la Biblion, devas esti evidente, ke Dio ne volas, ke la homoj havu komunan lingvon. Konsekvence, la Zamenhofa entrepreno estas diabla afero kaj nun mi tre bone komprenas la signifon de SAT. Kiam mi aliĝis vian organizon, tiam mi efektive sataniĝis. Sed hodiaŭ mi sunklare vidas mian eraron, sentas egan konsciencriproĉon kaj sincere pentas. Via Asocio ja estas diabla

25

eptrepreno kaj ĉiu kristano nepre devas
senkompate kontraŭbatali ĝin. Per ĉi tiu letero mi do informas vin, ke mi eksiĝas el via satana organizo kaj de nun ĉiel provos forgesi esperanton kaj reakiri senpekan staton. Kun la helpo de Dio, kiu sendube uzis oblikvan vojon por konduki min laŭ ĝusta vojo, mi esperas, ke, post pli-malpli longa tempo, Zamenhof, esperanto kaj precipe SAT restos en mia memoro nur kiel malagrabla inkubsonĝo el mallumega, senstela nokto. Mi jam diris sufiĉe por ke sur viaj vizaĝoj aperu satana ridetaĉo ; tamen mi volas aldoni kelkajn klarigojn pri miaj nuna spiritostato kaj kompreno pri aferoj. Leginte kaj komprenante la dirojn pri Babel, mi nun havas la konvinkon, ke pli bone mi nun komprenas la veran signifon de la artikolo, kiu aperis en la 475-a n-ro de �S-ulo" kun la subskribo Tomodaĉi.
Niaj bolŝevistaj K-doj havas bone prilaboritan tezon pri artefaritaj lingvoj. Per ĝi oni povas klare kompreni, ke estas hereza la pretendo de utopiuloj, kies celo estas, ke esperanto fariĝu mondlingvo. Kaj la fakto, ke Lenin diris, ke Stalin ripetis, ke iam la lingvoj kunfandiĝos en unu solan, neniel kontraŭas al la Biblia diro. Oni bonvolu nur noti zorge en la memoron, ke la marksisma lingvoscienco kondamnas la pretendon kaj agadon de la esperantistoj ĝenerale kaj precipe tiun de la sennaciistoj. Kiel ĉiu scias, niaj bolŝevistaj K-doj refariĝis tre bonaj patriotoj kaj konsekvence ili ne povas deziri, ke la naciaj lingvoj fariĝu nur dialektoj, dum esperanto ludus la rolon de kultura lingvo tutmonda. La sola tikla punkto kuŝas en tio, ke laŭ la Biblio estas evidente, ke Dio ne volas, ke la homoj havu nur unu lingvon, dum Lenin antaŭdiris, ke iam la naciaj lingvoj kunfandiĝos. Iu herezulo foje rimarkigis, ke nenia signo vidiĝas pri tia kunfandiĝo estonta. Tiurilate mi plene konsentas kun Alfesto (1). Sed tiu tro memfida SAT-ano forgesis, ke Dio estas ĉiopova. Plie, Liaj intencoj estas nediveneblaj. Sekve, ĉiu kristano devas konsenti al tio, ke Dio povas same permesi la ekziston de nur unu sola lingvo, kiel Li malpermesis tion antaŭ multaj jarmiloj. Dio ne malofte faras miraklojn (2) kaj sekve la herezuloj malprave cerbumas por kompreni kiel povos okazi la kunfandiĝo de la lingvoj en unu solan, laŭ la marksista tezo. Mi ne bezonas insisti pri la gravega signifo de mirakloj ; per ili ebeniĝos la vojo, laŭ kiu ni, kristanoj, povos kunlabori amike kun niaj bolŝevistaj K-doj. Tiel praviĝas la interplektiĝo de la kruco, falĉileto kaj martelo. Tia trielementa emblemo, cetere, pensigas pri la Sankta Triunuo : La Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiam en Moskvo oni estos komprenita, kiel mi mem, la profundajn kaj subtilajn verojn, kiuj sin kaŝas en la Biblio, tiam mi ne dubas, ke ni povos solidare bataladi kun Stalin por ekstermi ĉiajn herezulojn. Vi, diablaj SAT-anoj, aŭdu kaj komprenu... Sensalute P.P. Dupont-Durand, "Terre Nouvelle", 12, rue Pasteur, Carcassonne (Aude)

(1) Komp. la aluditan artikolon kun titolo : El la notlibro de Alfesto en n-o 476 de "S-ulo".
(2) Ekzemple, ĉu la aliĝo de Sovetio al la Ligo de Nacioj ne estas vera miraklo ? Ĉiu ja bone scias, ke Lenin konsideris tiun institucion kiel "kavernon de imperiistaj banditoj".
("Sennaciulo", 25. majo 1939)

Hosted by www.Geocities.ws

1