Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
novajxoj
Estante leganto kaj sxatanto de la novajxoj de Komentoj, mi bedauxras, ke gxi ne estas tre ofte aktualigita. Do mi iomete penas plenigi la truon...
Usono (2001.09.11) - cxi tiun matenon du aeroplanojn, kaptitajn de memmortigontaj teroristoj, koliziis kun la Gxemelaj Turoj en Novjorko (la norda turo je 1245 GMT, la suda turo je 1305 GMT), kiu disfalis kaj nun ne estas. Cxirkaux 25000 homoj tiam estis en la turoj. Tria kaptita aeroplano koliziis kun la Pentagono en Vasxingtono, parte detruinte gxin. Kvara aeroplano, fluganta al Sanfrancisko, koliziis en kampo proksime de Pitsburgo.
(Mi mem vidis la Turojn kvin minutoj post la dua kolizio).
Cxiuj aerohavenoj en Usono kaj Kanado malfermis. Du batalsxipoj iras al Novjorko. Prezidento Bush, kiu estis leginta al infanoj cxe lernejo en Florido kiam li sciigxis pri la atakoj, flugas al Vasxingtono.
La teroristoj estas nekonataj. Osama bin Laden estas la plej suspektinda kaj estas suficxe kapabla.
Japanio (2001.09.10) - La japana borso falis 3% al la plej malalta nivelo depost julio 1984. La euxropanaj borsoj en Londono, Frankfurto kaj Parizo sekvis kaj falis 3%, al siaj plej malaltaj niveloj de 2-3 jaroj. La falo komencis vendredon en Usono kiam malbonaj nombroj pri usona senlaboreco estis publikigitaj. Senlaboreco en Usono nun estas 4.9%, la plej alta depost 1997.
La Dow Jones de Novjorko nun (1645) estas sub 10 000, la FTSE de Londono preskaux sub 5000 kaj la Nikkei de Tokio preskaux sub 10 000.
Pli da nombroj pri la usona ekonomio publikigxos vendredon venontan.
(Fonto: BBC)
Usono (2001.09.06) - Hodiaux astronomo FK Baganoff kaj aliaj anoncas, ke ili eltrovas grandegan nigran truon cxe la centro de la Galaksio. Gxi havas la mason 2.6 milionoble pli granda ol la Suno, sed estas nur 15 milionoj km en diametro. (Merkuro, por komparo, estas 58 milionoj km for de la Suno, kaj la Tero 150 milionoj). Gxi estas en la direkto de Sagitario. La pezoforto de nigra truo estas tiel fortega ke ne ecx lumo povas foriri.
(Fonto: Nature)
Usono (2001.09.06) - La nacia Departemento de Justeco anoncas hodiaux, ke gxi ne plu volas dispecigi Microsoft-on. Kvankam Clinton volis la dispecigon, Bush ne tion deziras. La proceso, tamen, estas ankoraux antaux tribunalo, kiu jugxos pri la trafa puno por Microsoft, kiu eble ankoraux estos dispecigo. Sed la dispecigo ne jam estas favorita de Justeco. Justeco opinias, ke pli milda puno estus pli bona cxar gxi venus pli rapide.
En 2000, la landa jugxisto Thomas Pennfield JACKSON jugxis, ke Microsoft agis kontraux la legxo por protekti sian monopolan potencon kaj ordonis dispecigi la kompanion en du novajn kompaniojn. Sed en junio, apelacia tribunalo renversis la ordonon, kvankam gxi konsentis ke Microsoft agis kontrauxlegxe.
(Fonto: BBC)
Usono (2001.09.04) - Hewlett-Packard (HP) acxetas Compaq-on por $25 miliardoj (8.6 Gd), farigxante la plej granda fabrikanto de komputiloj en la mondo, kun enspezo de $87 miliardoj (30 Gd). La nova kompanio maldungos 13 mil homojn kaj sxparos $2.5 miliardojn (0.9 Gd). Gxis nun, Dell estis la plej granda fabrikanto de personaj komputiloj. Carly Fiorina, prezidento de HP, estros la novan kompanion.
Kvankam ambaux HP kaj Compaq estas gigantoj en la kampo de komputiloj, la nuntempo estas tre malfacila por ili cxar multaj kompanioj haltis aux grande malkreskis sian elspezon por komputiloj.
Post la anonco, la prezo de akcio de HP hodiaux falis je 19%.
(Fonto: BBC)
Usono (2001.08.29) - La ekonomio de Usono, la plej granda en la mondo, kreskis je +0.2 % (po jaro). Kvankam tio estas la plej malgranda kreskado de la pasintaj ok jaroj, la novajxoj estis ricevintaj felicxe cxar multaj timis mankon de kreskado aux ecx malkreskadon.
Por komparo, dum la sama tempo, Euxrolando kreskis je 0%, Japanio je -4.5%, Cxinio je +5.0%, la orientaziaj tigroj je -1.0%, Orienta Euxropo je -2.1% kaj Latinameriko je -1.5%.
En Usono, profitoj falas kaj pli ol unu miliono estis maldungita en 2001. Sed la acxetado de konsumantoj restas alta. La Fed, la centra banko, malpliigas sian cxefan procenton al 3.5%, kio sxajne instigas la axetadon de domoj, sed nenion plu.
(Fonto: BBC, The Economist)
Makedonio (2001.08.20) - NATO sendas 3500 armeanojn al Makedonio por polici armisticon, kiu estis konsentita de la slavoj kaj albanoj en la registaro kaj la albanaj ribelantoj batalantaj en la montoj. NATO forprenos la armilojn de la ribelantoj kaj la registaro donos pli grandan rekonon de rajtoj al la albanoj. Se milito ekflamas en Makedonio, gxi minacus bruli tra la tutan Balkanojn.
La komandanto de la soldataro estas brito kaj 1900 el la soldatoj ankaux estas britoj. Usono donas transporton, sed ne soldatojn. 500 soldatoj estas germanoj.
Cxinio (2001.08.14) - Koncerne la viziton de Junicxiro Koizumi al la Sanktejo de la Naciaj Martiroj, s-ino Zhang Qiyue, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Cxinio, diris al jxurnalistoj, ke Junicxiro Koizumi, cxefministro de Japanio, ignorante la fortan proteston de la popoloj de Cxinio kaj aliaj japanaj najbaroj kaj la fortan proteston de la japana popolo, insiste vizitis la santejon, kie estas kultataj tabuloj de la plej gravaj militkrimuloj, pro tio la cxina registaro kaj cxina popolo montras fortan malkontenton kaj indignon. La erara ago de japanaj gvidantoj damagxis la politikan bazon de la interrilatoj inter Cxinio kaj Japanio, vundis la senton de la aliaj aziaj popoloj damagxitaj de Japanio en la Dua Mondmilito kaj malobservis ankau la oficialan sintenon kaj promeson de la japana registaro pri la historiaj problemoj. La cxina registaro faros seriozan traktadon kun Japanio per diplomatiaj kanaloj.
(Fonto: Cxina Interreta Informa Centro)
Usono (2001.08.09) - En decido tre grava kaj malfacila, politike kaj morale, Prezidento Bush anoncis cxivespere per televido ke li permesas la nacian registaron elspezi monon por scienca esploro per embriaj gxermcxeloj. Sed li aldonis kondicxon: li nur permesas esploron per gxermcxelojn de embrioj jam mortigita antaux la anonco. Li diris ke la ebla bono ne pravigas la mortigadon de embrioj. Sed klare li ankaux ne deziras tute fordonis la estontan frukton de tia esploro.
Antaux la anonco de Bush, legxo malpermesis la nacian registaron doni monon al iu ajn esploro per embrioj.
(Fonto: New York Times)
Usono (2001.08.07) - D-roj Panos Zavos de Usono, Severino Antinori de Italio kaj Brigitte Boisselier klarigis hodiaux antaux la Naciaj Akademioj de Scienco (NAS) en Vasxingtono kial ili volas kloni homojn. Ili planas kloni la unuan homon je novembro 2001. Klonado estas kontrauxlegxa en multe de Euxropo kaj baldaux estos kontrauxlegxa en Usono. Antinori mem riskas sian permesilon por pratiki medicinon en Italio.
La sciencistoj prezentis klonadon kiel kuraco por tiuj, kiuj ne povas naski infanon. La punkto gravas cxar klonado estas kontrauxlegxa en Euxropo cxar gxi ne estas rigardata kiel kuraco al iu ajn malsano aux medicina malfacilajxo. La NAS mem dubas pri klonado de homoj kiel praktika helpo.
D-ro Boisselier estas episkopo de la raelianoj, kiuj vidas klonadon kiel vojo al senmorteco. La raelianoj kredas, ke homaro mem estas la rezultato de biologiaj eksperimentoj de eksterteranoj.
Multaj sciencistoj avertas kontraux klonado pro la granda risko de morto kaj monstrajxoj -- io akceptinda por bestoj, sed ne por homoj, kaj certe ne por gepatroj. Ekzemple, Dolly, la unua sxafo klonita, naskigxis nur post 277 aliaj embrioj klonitaj fiaskis.
(Fonto: BBC)
Usono (2001.08.07) - Usono raportis, ke la komputila viruso rugxa kodo, kiu kauzis grandan tumulton al interreto, jam naskis pli dangxeran varion, kiu estas destinita por malpliigi la defendon de la interretanoj kaj ataki la komputilojn.
"Rugxa kodo" atakas speciale retajn aparatojn por Windows NT, Windows 2000 kaj IIS de la kompanio Microsoft. Se la vario disvastigxas samrapide, kiel la rugxa kodo, do la ret-stacioj estos grave damagxitaj.
Meze de junio rugxa kodo levis sian unuafojan sxtormon kaj infektis 350 mil komputilojn, inkluzive la retstacion de la Blanka Domo de Usono. En la pasinta semajno la vario de la viruso infektis 300 mil komputilojn. Gxi atakis multajn retstaciojn inkluzive tiun de la Ministerio de Naci-defendo, Usono. Nun rugxa kodo kaj gxia vario estas en dormado, tamen fakuloj antauvidis, ke pli granda sxtormo minacos la interreton.
(Fonto: Cxina Interreta Informa Centro)
Israelo (2001.07.29) - Hodiaux Israelo sendis tri helikopterojn por murdi Jamal MANSOUR-on, la cxefulo de Hamas en la Orienta Banko de Palestinio. La helikopteroj lancxis raketojn tra lia fenestro kaj mortigis lin, kvar aliaj anoj de Hamas, jxurnaliston kaj, surstrate, du knabojn.
Oficiale Israelo observas armisticon negociitan de CIA cxefulo Tenet en junio, sed praktike, kiel tia ago atestas, gxi estas en milito nedeklarita kontraux Palestino, cxar gxi agas ne nur kontraux la armistico sed ankaux kontraux siajn legxojn.
(Fonto: The Economist)
Indonezio (2001.07.23) - Je 1.30 ptm loka tempo (18.30 GMT), la Supera Cxambro de la indonezia parlamento vocxdonis favore al la eloficigo de Prezidento Abdurrahman Wahid. Lin anstatauxigas Vic-Prezidento F-ino Megawati Sukarnoputri, jam jxurigita kiel la kvina prezidento de Indonezio. Tiun landon skuas grava politika-institucia tumulto. Prezidento Wahid, alfrontante jugxadon pro fi-faroj enoficaj, proklamis staton de krizo, malkunvokis parlamenton kaj anoncis elektadojn por la venonta jaro. Sed la armeo kaj la polico rifuzis plenumi lian ordonon, kiun la Supera Kortumo jugxis kontrauxlegxa. Ses anoj de lia registaro forlasis la prezidenton, elektita en oktobro 1999.
(Fonto: Fides; tradukita de Mike Leon)
Italio (2001.07.21) - La malfermo de la pintokonferenco de G8 en Gxenovo kaj kontraux-G8 manifestacioj tuj kauxzis strecxecon, perforton, kvazaux sekvante scenaron. Unu junulo, Carlo Giuliani, 23 jarojn agxa, estas mortigita.
(Fonto: Fides; tradukita de Mike Leon)
Cxinio (2001.07.16) - Kun granda gxojo kaj sukceso en invito de la Olimpikoj de 2008, la pekina delegacio revenis de Moskvo Pekinon vespere de la 14-a. Vicprezidanto de Cxinio Hu Jintao kaj 500 personoj de diversaj rondoj de la cxefurbo varme bonvenigis la delegacion en la Cxefurba Aerodromo.
Hu diris, ke la sukceso refoje montris al la tuta mondo, ke la prosperigxanta Cxinio en siaj reformado kaj pordmalfermo iras al la mondo per firmaj pasxoj. Tio estas gloro de Cxinio kaj fiero de la cxina nacio.
(Fonto: Cxina Interreta Informa Centro)
Usono (2001.07.15) - Hieraux je 03.09 GMT, 230 km super la Pacifiko, imitita Minuteman II nuklea raketo lancxita de Kalifornio estis detruita de raketo lancxita de la Marsxaloj. La unua klara sukcesa eksperimenta provo de raketa sxildo, kiun Usono deziras konstrui por sxirmi sin kontraux nuklea atako. Du tiaj provoj pasintjare malsukcesis.
La traktato de ABM de 1972 inter Usono kaj Rusio malpermesas la konstruadon de raketa sxildo kaj Rusio hodiaux senhezite kondamnis la provon. La sola defendo, kiun Usono (kaj Rusio) posedas kontraux nukleo atako, estas la minaco de kontraux-atako -- la doktrino de certa reciproka detruo. Usona Prezidento Bush deziras renegoci la traktaton kaj konstrui la sxildon.
Bush diras, ke la sxildo nur estas por sxirmi Usonon kontraux la atako de malgrandaj sed minacantaj nacioj -- ekzemple, Irako kaj Nord-Koreio -- kaj la sxildo malsuficxus kontraux granda atako de Rusio. Sed Rusio kaj Euxropo timas, ke la sxildo fine estos suficxe forta por sxirmi kontraux granda atako. Kaj tio, lauxvice, instigus dangxeran konkuron de armiloj. Cxinio, aliflanke, timas ke Usono etendos la sxildon por sxirmi sian amikojn en orienta Azio, precipe Sud-Koreio, Japanio kaj, super cxio, Tajvano.
(Fonto: BBC)
Usono (2001.07.12) - La Instituto Jones por Genera Medicion en Virgxinio en Usono konfesas ke gxi artefarite koncipas homajn embriojn sole por rikolti iliajn gxermcxelojn -- la mastraj cxeloj de la disvolvigxanta embrio, kiuj eble estas utilaj kontraux iuj malsanoj (ekzemple, Parkinson's, junula diabeto, mamkancero). Tiaj cxeloj ankaux ekzistas en plenagxuloj, sed ili estas malpli utilaj ol la de embrio.
Kvankam tia praktiko ne estas kontraux usona legxo, gxi estas kontraux la gvida konsilo de la NIH (National Institues of Health, la Naciaj Institutoj de Sano). Kaj la anonco okazas jxus kiam Prezidento Bush konsideras cxu la registaro devas patroni esploron pri gxermcxeloj. En lando jam disigita pro aborto, iuj konsideras la esploron necesa, sed aliaj konsideras gxin groteska.
(Fonto: BBC)
EU (2001.07.03) - La EU malaprobis la kunigxon inter la usonaj kompanioj, GE kaj Honeywell, kvankam la usona kontraux-monopola auxtoritato jam aprobis gxin. Gxis nun, la EU neniam malaprobis kunigxon antauxe aprobita en Usono. La EU timas, ke GE/Honeywell monopoligus aviadilajn motorojn kaj tiele minacus la exuropanajn kompaniojn Rolls-Royce kaj Airbus.
Jack Welch, cxefulo de GE, prokrastis sian pension por flegi la kunigxon kaj kroni sian karieron. Cxio vane. La $42 miliardoj (14 Gd) negoco estus la plej granda industria kunigxo de historio.
Nederlando (2001.07.03) - Milosevic, la eks-tirano de Jugoslavio, aperis en Hago antaux la tribunalo de UNO, kiu akuzas lin pri krimoj kontraux homaro dum la milito de Kosovo en 1999. Milosevic aperis sen advokato kaj ne agnoskis la auxtoritaton de la tribunalo. Li diris, ke la tribunalo penas kovri la krimojn de NATO dum la sama milito. Kiam la tribunalo demandis lin kiel li pledus, Milosevic diris nenion. La tribunalo, laux regulo, deklaris, ke li pledas "sen kulpo".
Nederlando (2001.06.29) - Milosevic, la eks-tirano de Jugoslavio, nun estas en malliberejo en Nederlando. Mardon li aperos antaux tribunalo de UNO en Hago por krimoj kontraux homaro, la unua regnestro tiele procesita. La proceso precipe temos pri liaj agoj en 1999 kontraux la ribelinta provinco de Kosovo.
La fordono de Milosevic malfermis la donon de $1.28 miliardoj (438 Md) da helpmono el la Okcidento por rekonstrui Jugoslavion post jaroj de milito. Sed la fordono de Milosevic ankaux kauxzis la disfalon de la jugoslava registaro cxar multaj en parlamento kontrauxstaris la agon.
Usono
(2001.06.28) -
Landa apelacia tribunalo en Usono renversis la jugxon de junio 2000 de
Jugxisto Thomas Penfield JACKSON dispecigi Microsoft-on. Dum la tribunalo
konsentas ke Microsoft ja agis kontraux la legxo por protekti sian
monopolon, gxi ankaux diris, ke Jackson estis tro partia (kiel atestita de
liaj publikaj rimarkoj) por jugxi la proceson juste. La tribunalo ordonis,
ke nova jugxisto devos jugxi pri la justa puno por Microsoft.
(Fonto:
New
York Times)
Pakistano
(2001.06.20) - Generalo Musxarefo, kiu renversis la koruptan demokration de
Pakistano en oktobro 1999, hodiaux enoficigis sin kiel prezidento de
Pakistano. Li ankaux eksigis la nacian parlamenton kaj ankaux la
provincajn. Musxarefo diris, ke Pakistano bezonas pacon kaj prosperon
antaux iu ajn reveno al demokratio. La Plej Supera Jugxejo de Pakistano
diris, ke Musxarefo devas reveni la landon al demokratio antaux oktobro
2002.
Usono
(2001.06.11) -
Timothy McVeigh, kiu mortigis 168 homojn antaux ses jaroj kiam li
bombatakis konstruajxon de la landa registaro, hodiaux estis mortigita je
12.14 GMT de la sama registaro. Gxi estas la unua mortpuno de la usona
registaro de post 1963. Ecx gxis la fino, McVeigh ne pentis pri la
bombatako, kiun li rigardis kiel atako kontraux tiraneco.
McVeigh diris nenion dum la mortpuno, sed donis la poemon "Invictus" de
William Ernest Henley, kiel liaj lastaj vortoj. La finaj vortoj de la poemo
estas: "Mi estas la mastro de mia sorto, mi estas la kapitano de mia
animo". McVeigh mortis kun okuloj malfermitaj.
La registaroj de okcidenta Euxropo malaprobis la mortpunon kiel barbara
kaj kruela. La usona prezidento Bush, kiu morgaux vizitos Euxropon,
rigardis la mortpunon kiel ago de justeco, ne de vengxo. McVeigh mem
deziris la mortpunon.
(Fonto:
BBC)
Irano
(2001.06.09) -
Laux raportoj, prezidento Khatami venkis en la vocxdonado por prezidento en
Irano. Li gajnis 77% da la vocxoj. Li unuafoje farigxis prezidento en
1997. Pri lia venko, Khatami diris, ke gxi estis venko por "demokratio kaj
libereco." Khatami volas reformi Iranon politike kaj socie, sed
konservemaj klerikoj, kiuj regas la militistaron, policon, tribunalojn,
radion, kaj televidon, staras kontraux li. Ili rigardas Khatami kiel la
Gorbacxevo de la irana revolucio. La vocxdonado pliigos la potencon de
Khatami.
(Fonto:
BBC)
Israelo
Tribunalo renversis la jugxon dispecigi Microsoft-on
Generalo Musxarefo enoficigis sin kiel prezidento de Pakistano
McVeigh estas mortigita de la usona registaro
Khatami gajnas 77% da la vocxoj por prezidento de Irano
Israelo konstruos pli da domoj en Orienta Jerusalemo kaj la Orienta
Banko
Usono (2001.05.24) - Senatoro Jeffords el Vermonto anoncis, ke li forlasas la Respublikanan Partion, la partio de prezidento Bush, kaj sidos en la Senato (la pli alta domo de Kongreso) sen partio. Pro tio, la Demokrata Partio nun estas la pli granda partio en la Senato, tial gxi nun regos la komitatojn, kalendaron kaj agendon de la Senato. La respublikanoj ankoraux regas la Domon (la malpli alta domo de Kongreso), sed nun la proponojn de Bush frontos vojon multe pli malglatan.
Jeffords delonge staris maldekstre de la respublikanoj -- ekzemple, li subtenis Clintonon dum la skandalo Lewinsky -- sed kun la alveno de Bush kiel prezidento, la partio farigxis tro konservema.
Hindio (2001.05.23) - Hindio decidis fini sian unuflankan pauxzon de batalado de ses monatoj en Kasxmiro. Hindio esperis, ke la islamaj batalantoj reciproke cxesus, sed tio ne fine okazis. Hindio ankaux invitis la tiranon de Pakistano, Musharraf, interparoli pri paco en Kasxmiro.
(Fonto: BBC)
Novjorko (2001.05.21) - Usono subtenas la proponojn de la Raporto de Mitchell pri la konflikto inter Israelo kaj palestinoj. La raporto diris, ke ne estas milita solvo por la konflikto: la du gentoj, israelanoj kaj palestinoj, estas tro alkrocxitaj. Anstataux la raporto proponas tujan cxesadon de la batalado kaj, por ebligi interparolon pri paco, Israelo devas cxesi iun ajn konstruadon sur palestina tero, kaj la Palestina Auxtoritato devas bridi la teroristojn de Hamas kaj Islama Jihado.
La raporto, publikigxis hodiaux en Novjorko, estas la produkto de internacia komisiono, kiu estis starigita lastan auxtunon por studi la radikojn de la konflikto kaj gxian solvon. La usona eks-senatoro George Mitchell estis la komisionestro.
Israelo (2001.05.18) - hodiaux estis unu el la plej sangaj tagoj de post la rekomenco la palestina ribelo lastan auxtunon. Matenon, palestina memmortiganto de Hamas bombatakis butikaron en la urbo Netanja, mortiginte almenaux 16 homojn kaj vundinte pli ol 100. La israela militistaro vengxis la atakon per F-16-oj, kiuj bombis la policejon en Nablo en la Okcidenta Banko, mortiginte cxirkaux 11. Kvankam la memmortiganto estis klare de Hamas, la registaro kulpigas Arafaton.
Israelo lastfoje sendis aeroplanojn por bombi la Okcidentan Bankon en 1967. Israelo acxetis la F-16-ojn de Usono. La ribelo komencis lastan auxtunon kun sxtonoj.
Israelo, sub cxefministro Sharon, ne jam serioze interparolas kun la palestinoj pri paco. Egiptio, Jordanio kaj la raporto de George Mitchell, cxiuj petas Israelon cxesi konstruadon sur palestina tero, sed Israelo rifuzis fari tion. Anstataux, gxi atakas la Palestinan Auxtoritaton (la palestina polico kaj duonarmeo).
La usona ministro de alilandaj aferoj, Colin Powell, petis por cxeson de la batalado.
(Fonto: CNN, BBC kaj Time)
Preter la orbito de Jupitero
(2001.05.15) - La esploriloj Pioneer 10 kaj Pioneer 11 estas malrapidigitaj de iu ajn nekonata forto. La gravito de la planedoj kaj aliaj konataj fortoj ne suficxe klarigas la malrapidecon de la esploriloj. Cxar la du esploriloj estas en kontrauxaj flankoj de la sunsistemo, cxirkaux 22 miliardoj km aparte, nek nekonata planedo nek forto loka povus klarigi la fenomenon. La fenomeno iel estas rilate al la rapido de lumo kaj la rapido de la pligrandigo de la universo. La forto ne sxajne influas la movigxon de la planedoj.(Fonto: BBC)
Italio (2001.05.14) - La centra-dekstremaj partioj gajnis suficxajn vocxojn en Italio dimancxon tiel, ke Silvio Berlusconi farigxos la nova cxefministro de Italio. Sed Berlusconi bezonos la subtenon de la Norda Ligo de Umberto Bossi, kiu faligis la lastan cxefminstrecon de Berlusconi je 1994.
Berlusconi estas la plej ricxa homo de Italio (kaj la 14-a plej ricxa de la mondo). Li posedas cxirkaux 40% de la amaskomunikiloj de Italio, dum la registaro posedas la plejparton de la restanta 60%. La financaj faroj de Berlusconi estas tre malluma kaj la subjekto de kelkaj procesoj kontraux li.
La cxefa konkuranto de Berlusconi estis la maldestrema Francesco Rutelli, la urbestro de Romo. La centra-maldekstremaj partioj regis Italion de post 1996.
(Fonto: BBC)
Hindio (2001.05.14) - La partio Kongreso venkis en tri sxataj vocxdonadoj -- Keralo, Asamo kaj Pondicxero -- dum amika partio venkis en Tamulio kun la cxarma, fama kaj korupta Jayaram Jayalalitha, eks-aktorino. En la kvina sxtata vocxdonado, la komunistoj venkis en Okcidenta Bengalo. La reganta partio, BJP, ne venkis en ecx unu el la kvin sxtataj vocxdonadoj.
La partio Kongreso nun regas 12 el 35 sxtatoj kaj teritorioj.
(Fonto: BBC)
Usono (2001.05.11) - La mortpuno de Timothy McVeigh estis prokrastita de la 16-a de majo al la 11-a de junio. La mortpuno estas prokrastita cxar la FBI forgesi doni al la advokatoj de McVeigh milojn da pagxoj de dokumentoj. La enhavo de la dokumentoj ne senkulpigas McVeighon, sed la advokatoj devas vidi la dokumentojn.
McVeigh bombatakis konstruajxon de la landan registaron en Oklahoma City la 19-an de aprilo 1995. Li mortigis 168 homojn.
(Fonto: New York Times)
Francio (2001.05.11) - La franca aktorino, Brigitte Bardot, kiu estis monpunita 30 000 frankoj (1546 d) en junio 2000 pro rasismaj rimarkoj, fiaskis renversi la monpunon en sxia apelacio. En sxia "Publika letero al mia perdita Francio", sxi skribis, "mia lando, Francio, mia patrolando, mia lando denove estas invadita de superfluo de fremduloj, precipe islamanoj". En la letero sxi kritikis la islaman riton de bucxo de sxafoj dum festo.
Bardot, fama kaj bela aktorino de la 1950-oj kaj 1960-oj, nun estas aktivulo por bestorajtoj. Sxi donacis $140 000 (50 kd) al Bukaresxto por helpi gxiajn senhejmajn hundojn. En 1999 sxi kritikis Cxinion por la mortigado de la restantaj tigroj kaj rinoceroj en la mondo por fari afrodiziigajxojn. En 1987 sxi forvendis sxiajn juvelajxojn por $500 000 (280 kd) por savi bestojn.
(Fonto: BBC)
EU (2001.05.10) - La ECB (Euxropa Centra Banko), kiu fiksas procenton por la 11 nacioj de la euxro, malpliigas sian cxefan procenton al 4.5% (de 4.75%). Kvankam inflacio ankoraux estas tro alta, la malbona novajxoj pri industria produktado en Germanio sxajne timigas la Bankon. La Fed, la centra banko de Usono, delonge malpliigadis sian procenton, de post la disfalo de la ekonomio dot.com, sed la ECB rezistis tian agon gxis nun pro timo pri inflacio.
(Fonto: BBC)
La Vatikano (2001.05.09) - La Vatikano malaprobas lingvon politike korektan en la traduko de liturgio el la latina en la nacilingvojn. Kvankam la tradukoj devas esti facile komprenebla en la lingvo de la popolo, aliflanke gxi ankaux "devas esti liberigita de troiga dependo de modernaj manieroj de esprimo kaj gxenerale de la psikologiigado de lingvo", la Vatikano diris en "Liturgiam authenticam", kiu estis eldonita en la angla, hispana, itala kaj franca.
Ekzemple, en la angla lingvo, la vorto man signifas "homo" aux "viro", laux la kunteksto. Laux la Vatikano, la latina vorto homo devas esti tradukita en la angla kiel "man" kaj ne, laux la usona kutimo dum la pasintaj jaroj, kiel la politike korekta "men and women" ("viroj kaj virinoj"), cxar tio disigas la unuecon de la latina signifo.
Sed la usonaj episkopoj favoras lingvon ne-seksisman. Dum la 1970-oj en Usono, la feministoj hontigis la ne-seksisman uzon de man, tiel ke la nuna signifo de man preskaux estas limigita al "viro" kaj ne jam efektive signifas "homo". Do en Usono, la latina fratres kaj la greka adelphoi estas tradukita kiel "fratoj kaj fratinoj" aux ecx "amikoj".
Gxis la 1960-oj, la katolika liturgio estis en la latina, kiu ecx nun estas la lingvo de la norma versio de la liturgio.
(Fonto: BBC kaj La Vatikano)
Usono (2001.05.08) - Iuj el la masxinoj de Yahoo! portempe perdis sian elektron pro la krizo de elektro en Kalifornio. La perdon tusxis la personigitajn servojn de Yahoo!, precipe Yahoo! Messenger (mesagxilo). Lundon Kalifornio ne havis suficxan elektron, pro altaj temperaturoj kaj manko de centraloj.
(Fonto: Yahoo!)
Japanio (2001.05.07) - La nova cxefministro Koizumi parolis al parlamento kaj promesis Restarigon de la Nova Jarcento, simile al la Restarigo de Meiji de 1868, kiu modernigis Japanion. Li diris ke Japanio bezonas novan ekonomian kaj socian sistemon. Li promesis severajn reformojn por resanigi la ekonomion.
La ekonomio malsanas dum la pasintaj dek jaroj, precipe cxar gxiaj bankoj havas grandajn malbonajn pruntojn, sed la LDP, la partio kiu plejparte regis Japanion depost la 1950-oj kaj reprezentas la intereson de la bankoj. Neatendite, la LDP dorlotis la bankojn kaj timis reformi ilin. Koizumi estas ano de la LDP kaj, kvankam, laux stilo kaj vorto, li sxajnas neortodoksa rilate la partion, laux agoj, li estis, gxisnune, homo lojala.
Koizumi enoficigis virinon, Makiko Tanaka, kiel eksterlanda ministro, la unua virino en tiu ofico por Japanio.
Inter aliaj, unu reformo dezirata de Koizumi estas rekta vocxdonado por cxefministro. Nune civitanoj vocxdonas por lokaj reprezentantoj, kiuj lauxvice elektas la cxefministron.
Grekio/Sirio (2001.05.07) - Papo Johano Pauxlo la 2-a nun vizitas Sirion kaj farigxas la unua papo formale eniri en moskeon. Tie li pregxis por paco inter la araboj kaj judoj. La papo ankaux vizitis la urbon Quneitra, ruinigita de milito kun Israelo.
Li venis al Sirio el Grekio. En Grekio li renkontis la cxefon de la greka ortodoksa eklezio, cxefepiskopo Kristodulo, en historia vizito. Kristodulo riprocxis la papon por la centoj da jaroj da pekoj de katolikoj kontraux ortodoksuloj, por kiuj la papo tiam pardonpetis.
Usono (2001.05.04) - Sciencistoj konfirmis, ke la unuaj genetike sxangxitaj homoj naskigxis kaj bonfartas. Gxis 30 tiaj infanoj naskigxis, 15 el unu eksperimenta programo cxe usona laboratorio en Novjxerzejo apud Novjorko. La infanoj posedas genojn ne heredintaj de siaj gepatroj. La genoj devenas de sana donanto por venki la malfekundecon de la patrinoj de la infanoj. La tekniko estas kontrauxlegxa en multaj landoj kaj ne estas klare etika (ekzemple, pro la risko al la infanoj).
(Fonto: BBC)

|