Cxapitro 1
1 Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.
2 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de
vantajxoj, cxio estas vantajxo.
3 Kian profiton havas la homo de
cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
4 Generacio
foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
5
Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi
rapidas, kaj tie gxi levigxas.
6 Iras al sudo kaj reiras al
nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj
rondoj revenas la vento.
7 Cxiuj riveroj iras al la maro, sed la
maro ne plenigxas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili
alfluas cxiam denove.
8 Cxiuj aferoj estas lacigaj, ne povas
homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne
plenigxas la orelo de auxdado.
9 Kio estis, tio estos; kaj kio
estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la
suno.
10 Ekzistas io, pri kio oni diras: Vidu, cxi tio estas
nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.
11 Ne restis memoro pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la
posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos
poste.
12 Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.
13 Kaj
mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo cxion,
kio farigxas sub la cxielo: cxi tiun malfacilan okupon Dio donis
al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.
14 Mi vidis
cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas
vantajxo kaj entreprenoj ventaj.
15 Kurbigitan oni ne povas
rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
16 Mi meditis kun
mia koro tiele: Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli
ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; kaj mia koro
penetris multon da sagxo kaj scio.
17 Sed kiam mi dedicxis mian
koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj
sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.
18
Cxar cxe multe da sagxeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu
plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.
Cxapitro 2
1 Mi diris en mia koro: Lasu, mi elprovos vin per gxojo, kaj vi
gxuu bonon; sed jen ankaux cxi tio estas vantajxo.
2 Pri la rido
mi diris: Gxi estas sensencajxo! kaj pri la gxojo: Kion gxi
havigas?
3 Mi sercxis en mia koro, kiel plezurigi mian korpon
per vino, kaj, dum mia koro min gvidas per sagxeco, sekvi ankaux
malsagxecon, gxis mi ekvidos, kio estas bona por la homidoj, kion
ili povus fari sub la cxielo en la kalkulitaj tagoj de sia vivo.
4 Mi entreprenis grandajn farojn: mi konstruis al mi domojn, mi
plantis al mi vinberejojn;
5 mi arangxis al mi gxardenojn kaj
arbaretojn, kaj plantis en ili cxiafruktajn arbojn;
6 mi arangxis
al mi akvujojn, por akvumi el ili arbaretojn, kiuj kreskigas
arbojn;
7 mi akiris al mi sklavojn kaj sklavinojn, kaj domanojn
mi havis; ankaux da bruto granda kaj malgranda mi havis pli
multe, ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem;
8 mi kolektis
al mi ankaux argxenton kaj oron, kaj juvelojn de regxoj kaj
landoj; mi havigis al mi kantistojn kaj kantistinojn, kaj
plezurojn de homidoj, kaj multajn amantinojn.
9 Kaj mi
pligrandigis kaj plimultigis cxion pli ol cxiuj, kiuj estis
antaux mi en Jerusalem, kaj mia sagxeco restis kun mi.
10 Kaj
cxion, kion postulis miaj okuloj, mi ne rifuzis al ili; mi
fortenis mian koron de nenia gxojo, cxar mia koro gxojis pri
cxiuj miaj laboroj; kaj cxi tio estis mia rekompenco por cxiuj
miaj laboroj.
11 Kaj mi ekrigardis cxiujn farojn, kiujn faris
miaj manoj, kaj cxiujn laborojn, kiujn mi plenumis, por fari
ilin: kaj jen, cxio estas vantajxo kaj ventajxo, kaj nenia
profito estas de ili sub la suno.
12 Kaj mi turnis min, por rigardi sagxecon kaj malsagxecon kaj
sensencecon; cxar kion povas fari homo, venonta post regxo, en
komparo kun tio, kion tiu jam antaux longe faris?
13 Kaj mi
vidis, ke havas superecon la sagxeco antaux la malsagxeco, kiel
havas superecon lumo antaux mallumo.
14 La sagxulo havas siajn
okulojn en la kapo, kaj la malsagxulo iras en mallumo; sed mi
ankaux eksciis, ke unu sorto atingas ilin cxiujn.
15 Kaj mi
diris en mia koro: Ankaux min atingos tia sama sorto, kiel la
malsagxulon; por kio do mi estis pli sagxa? Kaj mi diris en mia
koro, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.
16 Cxar pri la sagxulo
ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsagxulo; en la
tempoj estontaj cxio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas sagxulo
egale kiel malsagxulo!
17 Kaj mi ekmalamis la vivon; cxar
abomenindaj estas por mi la faroj, kiuj farigxas sub la suno,
cxar cxio estas vantajxo kaj ventajxo.
18 Kaj mi ekmalamis cxiun laboron, kiun mi laboris sub la suno;
cxar mi devos lasi gxin al homo, kiu estos post mi.
19 Kaj kiu
scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan
laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno?
Ankaux cxi tio estas vantajxo.
20 Kaj mi decidis, ke mia koro
atendu nenion de la tuta laboro, kiun mi laboris sub la suno.
21
Cxar ofte oni vidas homon, kiu laboras en sagxo, scienco, kaj
talento, kaj li devas fordoni sian akiron al homo, kiu ne laboris
por gxi; cxi tio ankaux estas vantajxo kaj granda malbono.
22
Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj
de lia koro, kion li laboras sub la suno?
23 Cxar cxiuj liaj
tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; ecx en
la nokto ne trankviligxas lia koro; ankaux cxi tio estas
vantajxo.
24 Ne ekzistas alia bono por la homo, krom mangxi kaj trinki kaj
igi sian animon gxui plezuron de lia laborado; ankaux pri cxi tio
mi vidis, ke gxi estas de la mano de Dio.
25 Cxar kiu povas
mangxi, kaj kiu povas gxui, sen Li?
26 Cxar al homo, kiu agas
bone antaux Li, Li donas sagxon kaj scion kaj gxojon, kaj al la
pekulo Li donas la zorgemecon amasigi kaj kolekti, por poste
transdoni al tiu, kiu agas bone antaux Dio; kaj cxi tio estas
vantajxo kaj ventajxo.
Cxapitro 3
1 Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero
sub la suno;
2 estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti;
estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;
3
estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por
detrui, kaj tempo por konstrui;
4 estas tempo por plori, kaj
tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;
5
estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti
sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por foriri de
cxirkauxbrakado;
6 estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi;
estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti;
7 estas tempo
por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti,
kaj tempo por paroli;
8 estas tempo por ami, kaj tempo por
malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
9 Kian
profiton havas faranto de tio, kion li laboras?
10 Mi vidis la
penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu
per gxi.
11 Cxion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la
mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas
kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.
12 Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari
bonon en sia vivo.
13 Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas
bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio.
14 Mi scias,
ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas
aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris,
ke oni Lin timu.
15 Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio
estas farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas
pasintajxon.
16 Ankoraux mi vidis sub la suno: en la loko de jugxo, ke tie
estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico.
17 Mi
diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas
tempo por cxiu afero, kaj por cxio, kio farigxas tie.
18 Mi
diris en mia koro: Cxi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin
elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
19 Cxar
la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel
cxi tiuj mortas, tiel mortas ankaux tiuj, kaj sama spirito estas
en cxiuj; kaj supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas, cxar
cxio estas vantajxo.
20 Cxiuj iras al unu loko: cxiuj farigxis
el polvo, kaj cxiuj refarigxos polvo.
21 Kiu scias, cxu la
spirito de homidoj levigxas supren, kaj cxu la spirito de bruto
mallevigxas malsupren en la teron?
22 Kaj mi ekvidis, ke
ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu plezuron de siaj faroj,
cxar tia estas lia sorto; cxar kiu alkondukos lin, por vidi, kio
estas post li?
Cxapitro 4
1 Kaj mi returnigxis, kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas
farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne
ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj
premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
2 Kaj mi trovis,
ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj
ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun;
3 kaj pli felicxa ol ili
ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la
malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno.
4 Mi vidis ankaux, ke cxia laboro kaj cxia lerteco en la faroj
estas nur konkurado de unu kontraux alia; kaj ankaux cxi tio
estas vantajxo kaj ventajxo.
5 Malsagxulo kunmetas siajn manojn,
kaj formangxas sian korpon.
6 Pli bone estas plenmano da
trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo.
7 Kaj denove mi turnigxis, kaj vidis vantajxon sub la suno:
8 jen
estas solulo, kaj neniun alian li havas; nek filon nek fraton li
havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne
povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian
animon de gxuado? Cxi tio ankaux estas vantajxo kaj malbona
afero.
9 Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan
rekompencon por sia laborado.
10 Cxar se ili falos, unu levos la
alian; sed ve al solulo, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu
lin levus.
11 Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme; sed
unu--kiel li varmigxos?
12 Kaj se iu montros sin pli forta
kontraux unu, tiam ambaux kontrauxstaros lin; ecx fadeno
triopigita ne baldaux dissxirigxos.
13 Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed
malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion.
14 Iu el malliberejo
eliris, kaj farigxis regxo; alia por regxeco naskigxis, kaj tamen
estas malricxa.
15 Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno
kun la junulo: gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon.
16
Senfina estas la popolo, antaux kiu li estis, kaj tamen la
posteuloj ne gxojos pri li; ankaux cxi tio estas vantajxo kaj
ventajxo.
Cxapitro 5
1 Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu
preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar
ili ne scias, ke ili agas malbone.
2 Ne rapidu kun via busxo,
kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dio, cxar Dio estas
en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj
vortoj.
3 Cxar songxo prezentigxas per multe da agado, kaj
parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj.
4 Kiam vi
faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi; cxar
malagrablaj al Li estas malsagxuloj: kion vi promesis, tion
plenumu.
5 Pli bone estas, ke vi ne faru promeson, ol fari
promeson kaj ne plenumi.
6 Ne permesu al via busxo pekigi vian
korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro;
kial fari, ke Dio koleru pro via parolo, kaj ke Li detruu la
faron de viaj manoj?
7 Cxe multo da songxoj kaj vantajxoj estas
ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion.
8 Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco
vi vidas en lando, ne miru; cxar pli alta kontrolas pli altan,
kaj plej altaj ilin kontrolas.
9 Kaj superecon en cxio havas tiu
lando, en kiu la regxo servas al la tero.
10 Kiu amas monon, tiu ne satigxos per mono; kaj kiu amas
ricxecon, al tiu gxi ne donos utilon: ankaux cxi tio estas
vantajxo.
11 Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj
konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro, krom vidi gxin
per siaj okuloj?
12 Dolcxa estas la dormo de laboranto, cxu li
mangxas malmulte aux multe; sed trosateco ne lasas la ricxulon
dormi.
13 Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: ricxecon konservatan
por la malutilo de gxia propra mastro.
14 Kaj pereas cxi tiu
ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li
nenion havas en la mano.
15 Kiel li eliris el la ventro de sia
patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis; kaj nenion li
elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano.
16 Kaj
cxi tio estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras;
kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento?
17
Kaj cxiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da
ekscitigxo, en malsano kaj malagrablajxoj!
18 Jen, kion mi vidis: ke estas bone kaj bele mangxi kaj trinki
kaj gxui plezurojn de cxiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub
la suno dum la tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; cxar tio
estas lia apartenajxo.
19 Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon
kaj havon, kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian
parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj, cxi tio estas dono de
Dio.
20 Cxar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo; Dio
donas al li gxojon de lia koro.
Cxapitro 6
1 Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno, kaj granda gxi
estas por la homo:
2 se al iu homo Dio donas ricxecon kaj havon
kaj honoron, kaj al lia animo mankas nenio, kion ajn li dezirus,
sed Dio ne donas al li la povon konsumi gxin, nur fremda homo
gxin konsumas--cxi tio estas vantajxo kaj malfacila doloro.
3 Se
iu homo naskigus cent infanojn kaj vivus multajn jarojn kaj
atingus profundan agxon, sed lia animo ne gxuus sate la havon,
kaj ecx bonan enterigon li ne havus--tiam mi dirus: Pli felicxa
ol li estas abortito.
4 Cxar cxi tiu vante venis kaj en mallumon
foriris, kaj en mallumo kasxigxos lia nomo.
5 Ecx la sunon li ne
vidis kaj ne konis--al li estas pli trankvile ol al tiu.
6 Kaj
se tiu homo vivus du mil jarojn kaj la bonon ne gxuus, cxu ne al
unu loko cxiuj iros?
7 Cxiuj laboroj de homo estas por lia
busxo, kaj tamen lia animo ne estas satigebla.
8 Kaj kian
superecon havas la sagxulo antaux malsagxulo, la inteligenta
malricxulo antaux aliaj vivaj estajxoj?
9 Pli bone estas vidi
per la okuloj, ol imagi en la animo; ankaux cxi tio estas
vantajxo kaj ventajxo.
10 Kio ajn ekzistas, tio de longe havas nomon; kaj estas sciate,
kia estas la homo, kaj ke li ne povas jugxe batali kun Tiu, kiu
estas pli forta ol li.
11 Cxar ekzistas multe da aferoj, kiuj
plimultigas la vantajxon; kian do superecon havas la homo?
12
Cxar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia
vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo,
kio estos post li sub la suno?
Cxapitro 7
1 Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto
estas pli bona, ol la tago de la naskigxo.
2 Pli bone estas iri
en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto
estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia
koro.
3 Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la
vizagxo plibonigxas la koro.
4 La koro de sagxuloj estas en domo
de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.
5 Pli
bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de
malsagxuloj.
6 Cxar simila al la kraketado de dornoj sub poto
estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.
7
Cxar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton
malbonigas donaco.
8 La fino de afero estas pli bona, ol gxia
komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
9 Ne rapidu
koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de
malsagxuloj.
10 Ne diru: Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj,
ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus.
11 Bona
estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al
tiuj, kiuj vidas la sunon.
12 Cxar la sagxeco estas sxirmo tiel
same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco
konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.
13
Rigardu la faron de Dio; cxar kiu povas tion rektigi, kion Li
kurbigis?
14 En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la
tago de malfelicxo atendu: cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke
la homo nenion komprenu post Li.
15 Cxion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj: okazas, ke virtulo
pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe
sia malvirteco.
16 Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:
kial vi devas vin konfuzi?
17 Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu
senprudenta: kial vi devas morti ne en via tempo?
18 Bone estas,
se vi tenos je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos
vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.
19 La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en
la urbo.
20 Cxar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur
bonon kaj ne pekus.
21 Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras,
atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta
vin:
22 cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi
malbenis aliajn.
23 Cxion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi: Mi
akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi.
24 Kio estas
malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
25 Mi turnis
min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj
prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke
la senscieco estas sensenca.
26 Kaj mi trovas, ke pli malbona ol
la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas
reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin
savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.
27 Jen, kion mi
trovis, diris la Predikanto: oni devas kunigi unu fakton kun
alia, por veni al konkludo.
28 Jen, kion ankoraux sercxis mia
animo kaj ne trovis: viron unu inter mil mi trovis, sed virinon
inter cxiuj mi tute ne trovis.
29 Nur cxi tion mi trovis, ke Dio
kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj
artifikoj.
Cxapitro 8
1 Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la
aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la
maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.
2 Mi diras: La regxan
ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio.
3 Ne rapidu
foriri de antaux li, kaj ne estu persistema en malbona afero;
cxar cxion, kion li volos, li povos fari.
4 Cxar la vorto de
regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li: Kion vi faras?
5
Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj
manieron de agado scias la koro de sagxulo.
6 Cxar por cxiu
afero estas gxia tempo kaj gxia maniero; kaj granda estas por la
homo la malbono de tio,
7 ke li ne scias, kio estos; cxar kiu
diros al vi, kiel estos?
8 Neniu homo povas regi la venton kaj
reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne
ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian
faranton.
9 Cxion cxi tion mi vidis, kaj mi atentis cxiun
aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu
homo regas homon al lia malbono.
10 Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj
venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj
en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo.
11 Cxar ne baldaux estas farata jugxo kontraux malbonaj faroj,
tial plene kuragxas la koro de homidoj fari malbonon.
12 Kvankam
pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li,
tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj
respektas Lin.
13 Kaj ne estos bone al malvirtulo, kaj ne tenos
sin longe, simile al ombro, tiu, kiu ne timas Dion.
14 Ekzistas
vantajxo, kiu farigxas sur la tero: ekzistas virtuloj, al kiuj
farigxas tio sama, kio farigxas al malvirtuloj; kaj ekzistas
malvirtuloj, al kiuj farigxas tio sama, kio al la virtuloj; kaj
mi diris al mi, ke ankaux cxi tio estas vantajxo.
15 Kaj mi
eklauxdis la gajecon, cxar ne ekzistas io pli bona por homo sub
la suno, ol mangxi, trinki, kaj gaji, kaj ke cxi tio akompanu lin
en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio
sub la suno.
16 Kiam mi direktis mian koron, por ekkoni sagxecon, kaj por
cxirkauxrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero
tiamaniere, ke nek tage nek nokte homo vidas dormon sur siaj
okuloj; kaj kiam mi rigardis cxiujn farojn de Dio:
17 tiam mi
trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub
la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se
ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.
Cxapitro 9
1 Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi
tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la
mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion,
kio lin atendas.
2 Al cxiuj estas la sama sorto: al la virtulo
kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al
la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al
la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron.
3 Cxi
tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama
sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena
de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado,
kaj poste ili transiras al la mortintoj.
4 Cxar kiu trovigxas
inter la vivuloj, tiu havas ankoraux esperon; cxar ecx al hundo
vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.
5 Cxar la vivantoj
scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili
jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas
forgesita.
6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam
de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en
io, kio farigxas sub la suno.
7 Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian
vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
8 En cxiu tempo viaj vestoj
estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.
9 Gxuu la vivon
kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo,
kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi
tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn
vi laboris sub la suno.
10 Kion ajn via mano povas fari laux via
forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio,
nek sagxo, en Sxeol, kien vi iros.
11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas
la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj
havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la
kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj
dependas.
12 Cxar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj,
kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en
kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi
atakas ilin neatendite.
13 Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis
al mi granda:
14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi
havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis
cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn;
15 sed trovigxis en
gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia
sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon.
16 Kaj mi
diris: Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de
malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas
auxdataj.
17 La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj
ol la kriado de reganto inter malsagxuloj.
18 Pli bona estas
sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da
bono.
Cxapitro 10
1 Venenaj musxoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto;
pli sxatata ol sagxo kaj honoro ofte estas malgranda malsagxajxo.
2 La koro de sagxulo estas cxe lia dekstra flanko, kaj la koro de
malsagxulo cxe lia maldekstra.
3 Kaj ecx en la vojo, laux kiu
iras malsagxulo, mankas al li sagxo, kaj al cxiu li diras, ke li
estas malsagxulo.
4 Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu
vian lokon, cxar mildeco pardonigas ecx grandajn krimojn.
5
Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; gxi estas kvazaux
eraro, venanta de la reganto:
6 senscieco estas metata tre alte,
kaj la ricxuloj sidas malalte.
7 Mi vidis sklavojn sur cxevaloj,
kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.
8 Kiu fosas kavon,
tiu falos en gxin; kaj kiu detruas muron, tiun mordos serpento.
9 Kiu transmovas sxtonojn, tiu faras al si difekton per strecxo;
kaj kiu hakas lignon, tiu sin vundas per gxi.
10 Se malakrigxas
la hakilo, kaj oni ne akrigas la trancxan flankon, oni devas
strecxi la fortojn; kaj la cxefajxo estas prepari cxion sagxe.
11 Se mordis la serpento sen kuracparolo, tiam jam ne utilas
kuracparolanto.
12 Vortoj el busxo de sagxulo estas agrablaj,
sed la busxo de malsagxulo lin mem pereigas.
13 La komenco de la
parolo de lia busxo estas malsagxajxo, kaj la fino de lia parolo
estas abomeninda sensencajxo.
14 Malsagxulo multe parolas,
kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi
tion diros al li?
15 Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne
scias ecx la vojon al la urbo.
16 Ve al vi, ho lando, se via
regxo estas infano kaj viaj princoj mangxas frue!
17 Felicxa vi
estas, ho lando, se via regxo estas de nobla deveno kaj viaj
princoj mangxas en gxusta tempo, por fortigxi, ne por festeni!
18 De mallaboremeco falos la plafono; kaj, se oni mallevas la
manojn, tramalsekigxas la domo.
19 Por plezuro oni arangxas
festenojn, kaj vino gajigas la vivon, kaj mono respondas por
cxio.
20 Ecx en viaj pensoj ne malbenu la regxon, kaj en via
dormocxambro ne malbenu ricxulon; cxar birdo cxiela transportos
vian vocxon, kaj flugila estajxo eldiros vian parolon.
Cxapitro 11
1 Elsendu vian panon sur la akvon; cxar post longa tempo vi gxin
retrovos.
2 Donu parton al sep, kaj ecx al ok, cxar vi ne scias,
cxu ne estos malfelicxo sur la tero.
3 Kiam la nuboj plenigxos,
ili versxos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aux
norden, gxi tie restos, kien gxi falis.
4 Kiu observas la
venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne
rikoltos.
5 Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel
formigxas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas
scii la faron de Dio, kiu cxion faras.
6 Matenu semu vian semon,
kaj vespere via mano ne ripozu; cxar vi ne scias, cxu tio aux
alio estos pli gxusta, aux cxu ambaux egale estos bonaj.
7
Agrabla estas la lumo, kaj bone estas al la okuloj vidi la sunon.
8 Cxar se ecx multajn jarojn homo vivus, li gxoju en ili cxiuj;
kaj li memoru pri la tagoj mallumaj, cxar estos multe da ili;
cxio, kio venos, estas vantajxo.
9 Gxoju, junulo, en via infaneco; kaj via koro gxuu plezuron en
la tagoj de via juneco, kaj iru, kien kondukas vin via koro kaj
kien rigardas viaj okuloj; sed sciu, ke pri cxio cxi tio Dio
venigos vin al jugxo.
10 Tial forpelu malgxojon de via koro, kaj
forigu malagrablajxon de via korpo; cxar la infaneco kaj la
juneco estas vantajxo.
Cxapitro 12
1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum
ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri
kiuj vi diros: Mi ne havas plezuron de ili;
2 dum ne mallumigxis
la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj
post la pluvo;
3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la
domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la
muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la
rigardantinoj tra la fenestroj;
4 kaj fermitaj estos la pordoj al
la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo
levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de
kantoj;
5 kaj altajxojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos
teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj pezigxos la lokusto, kaj
malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj
sur la strato marsxos plorantoj;
6 gxis dissxirigxos la argxenta
cxeneto, rompigxos la ora lampeto, rompigxos la krucxo cxe la
fonto, kaj falos la rado en la puton;
7 kaj la polvo refarigxos
tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin
donis.
8 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas
vantajxo.
9 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis
scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da
sentencoj.
10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj
li skribis gxuste vortojn de vero.
11 La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel
enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili
estas donitaj de unu pasxtisto.
12 Kaj krom tio, mia filo,
akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne
estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.
13 Ni auxskultu la finon de cxio: timu Dion, kaj plenumu Liajn
ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo.
14 Cxar cxiun
faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas
bona aux malbona.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT