3 Amataj, kiam mi faris cxian diligentecon, por skribi al vi pri
nia komuna savo, mi devigxis skribi al vi, por kuragxigi vin
batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la
sanktuloj.
4 Cxar ensxteligxis iuj homoj, jam antaux longe
destinitaj por cxi tiu kondamno, malpiuloj, sxangxante la gracon
de Dio en dibocxecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian
Sinjoron Jesuo Kristo.
5 Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo
sciigxis pri cxio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta
lando, poste pereigis la nekredantojn.
6 Kaj angxelojn, kiuj ne
konservis sian regadon, sed forlasis sian propran logxejon, Li
rezervis sub mallumo en katenoj cxiamaj gxis la jugxo en la
granda tago.
7 Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj
urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte
post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante
la punon de eterna fajro.
8 Tamen tiel same ankaux cxi tiuj en
siaj songxadoj malpurigas la karnon, malestimas auxtoritaton, kaj
insultas honorojn.
9 Sed Mihxael, la cxefangxelo, kiam en
kontrauxstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne
kuragxis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riprocxu.
10 Sed tiuj insultas ja cxion, kion ili ne scias; sed kion ili
per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili
malvirtigxas.
11 Ve al ili! cxar ili iris sur la vojo de Kain,
kaj forjxetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj
pereis en la kontrauxdirado de Korahx.
12 Ili estas la subakvaj
rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin
pasxtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; auxtunaj arboj
senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
13 sovagxaj
marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por
kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.
14 Kaj al
ili ankaux Hxanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la
Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
15 por fari jugxon
kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj
malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj
paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.
16 Ili estas
murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia
busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro
profito.
17 Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la
apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
18 nome, ke ili diris al
vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj
voluptoj malpiaj.
19 Tiuj estas la apartigantoj, lauxsentaj, ne
havantaj la Spiriton.
20 Sed vi, amataj, konstruante vin sur via
plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito,
21 konservu vin
en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo
Kristo por eterna vivo.
22 Kaj unujn, kiuj sxanceligxas,
indulgu;
23 kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj
aliajn kompatu kun timo; malamante ecx la veston makulitan de la
karno.
24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin
senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,
25 al la sola Dio,
nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto,
potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis
la eterneco. Amen.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT