Cxapitro 1
1 Pauxlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al cxiuj
sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj
kaj diakonoj:
2 Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj
de la Sinjoro Jesuo Kristo.
3 Mi dankas mian Dion cxe cxiu rememoro pri vi,
4 cxiam en cxiu
mia pregxo por vi cxiuj farante la peton kun gxojo,
5 pro via
partopreno en la evangelio de post la unua tago gxis nun;
6 pri
tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin
perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;
7 kaj ja decas, ke mi
tion sentu pri vi cxiuj, cxar vi havas min en via koro, kaj vi
cxiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj
katenoj, tiel ankaux en la defendo kaj fortigado de la evangelio.
8 Cxar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi
cxiuj laux la koramo de Kristo Jesuo.
9 Kaj mi pregxas, ke via
amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo,
10 por
ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj
senofendaj gxis la tago de Kristo,
11 plenigite de la fruktoj de
justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de
Dio.
12 Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie
efektivigxis por la progresado de la evangelio,
13 tiel, ke miaj
katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj
cxie aliloke;
14 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro
miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste
elparoladi la vorton de Dio.
15 Unuj ja proklamas Kriston ecx
envie kaj malpace, sed aliaj bonvole;
16 cxi tiuj kun amo,
sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion;
17 sed
tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili
aldonos doloron al miaj katenoj.
18 Kio do? nur tio, ke
cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston: kaj
pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos.
19 Cxar mi scias, ke
cxi tio efikos al mia savo, per viaj pregxoj kaj la provizado de
la Spirito de Jesuo Kristo,
20 laux mia fervora atendado kaj
espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo,
kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo,
cxu per vivo aux per morto.
21 Cxar cxe mi la vivado estas
Kristo, kaj morti estas gajno.
22 Sed se mi vivados korpe, tio
signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.
23 Cxar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri
kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;
24 tamen mia
restado en la karno estas pli bezona por vi.
25 Kaj tiel
fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj,
por via progreso kaj gxojo de fido;
26 por ke mi pli abunde en
Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova cxeestado kun vi.
27 Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo,
por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri
viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj
unuanime por la fido de la evangelio,
28 kaj neniel timigitaj de
la kontrauxuloj: kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi
certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo;
29 cxar estas al vi
permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro
li;
30 havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis cxe mi, kaj pri
kiu vi nun auxdas, ke cxe mi gxi ankoraux ekzistas.
Cxapitro 2
1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia
kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,
2 plenigu mian
gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante
unuanimaj, sampensaj,
3 nenion farante malpace aux arogante, sed
kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
4
ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn
de aliaj.
5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en
Kristo Jesuo,
6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel
sxatindajxon la egalecon kun Dio
7 sed sin malplenigis,
alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de
homoj;
8 kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis
kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.
9
Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu
estas super cxia nomo,
10 por ke en la nomo de Jesuo klinigxu
cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
11 kaj
cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de
Dio, la Patro.
12 Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia
cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado,
ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
13 cxar Dio estas
Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.
14 Cxion faru sen murmuroj kaj disputoj,
15 por ke vi estu
senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de
perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel
lumiloj en la mondo,
16 forte tenante la vorton de la vivo; por
ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de
Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.
17 Cetere, ecx se mi
estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas
kaj kungxojas kun vi cxiuj;
18 kaj tiel same vi ankaux gxoju kaj
kungxoju kun mi.
19 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi
Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos pri via
stato.
20 Cxar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri
via stato.
21 Cxar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de
Jesuo Kristo.
22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo
servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.
23
Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certigxos, kio al mi okazos,
24 sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaux venos baldaux.
25 Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian
fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj
helpanton por mia bezono;
26 cxar li sopiris al vi cxiuj, kaj
forte maltrankviligxis pro tio, ke vi jam sciigxis pri lia
malsano;
27 cxar efektive li malsanis, preskaux gxis morto; sed
Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaux min, por ke mi ne
havu malgxojon super malgxojo.
28 Mi do sendis lin des pli
diligente, por ke, revidante lin, vi gxoju, kaj ke mi estu sen
malgxojo.
29 Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena gxojo, kaj
tiajn homojn honoru;
30 cxar pro la laboro por Kristo li
alproksimigxis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi
tion, kio mankis cxe via servado al mi.
Cxapitro 3
1 Fine, fratoj, gxoju en la Sinjoro. Tute ne gxenas min al vi
skribi ripete, kaj por vi tio estas sendangxeriga.
2 Gardu vin
kontraux la hundoj, gardu vin kontraux la malbonaguloj, gardu vin
kontraux la karntrancxuloj;
3 cxar ni estas la cirkumciduloj,
kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo
Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;
4 kvankam mi mem povas
havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi
ja pli efektive;
5 cirkumcidita la okan tagon, el la raso
Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la
legxon, Fariseo;
6 rilate fervoron, persekutanto de la eklezio;
rilate la justecon, kiu farigxas per la legxo, senkulpa.
7 Sed
kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro
Kristo.
8 Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la
supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi
suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke
mi gajnu Kriston,
9 kaj estu trovata en li, ne havante mian
justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per
la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;
10
por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la
kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto,
11 se mi
povos iel atingi la relevigxon el la mortintoj.
12 Ne kvazaux mi
jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se
mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo
Jesuo.
13 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan;
sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj
strebante al tio, kio estas antauxe,
14 mi min pelas al la celo,
por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.
15 Cxiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri
io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi;
16 sed
cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.
17 Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel
iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.
18 Cxar iradas multaj,
pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun ecx plorante diras, ke ili
estas malamikoj de la kruco de Kristo;
19 ilia fino estas pereo,
ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili
atentas surterajxojn.
20 Cxar nia burgxrajto estas en la cxielo,
de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
21
kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi
konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li
ecx povas cxion al si submeti.
Cxapitro 4
1 Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia
krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.
2 Mi admonas Euxodian, kaj mi admonas Sintihxen, ke ili estu
unuanimaj en la Sinjoro.
3 Kaj mi petegas vin ankaux, sincera
kunjugulo, helpu tiujn virinojn, cxar ili kunlaboris kun mi en la
evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies
nomoj estas en la libro de vivo.
4 Gxoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros: Gxoju.
5 Via
mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima.
6 Pri
nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun
dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.
7 Kaj la paco de Dio,
kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en
Kristo Jesuo.
8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn
justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se
estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.
9 Kion vi
lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la
Dio de paco estos kun vi.
10 Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis
vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi
oportuna tempo.
11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi
lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.
12 Mi
scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj
cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon
kaj havi mankon.
13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min
fortikigas.
14 Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia
suferado.
15 Kaj vi mem, Filipianoj, ankaux scias, ke en la
komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu
eklezio komunikigxis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi
solaj;
16 cxar ecx en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por
mia bezono.
17 Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la
frukton, kiu plimultigxos por via profito.
18 Sed mi havas
cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per
Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon
akceptindan, kiu placxas al Dio.
19 Kaj mia Dio satigos cxian
vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo.
20 Nun al
nia Dio kaj Patro estu gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
21 Salutu cxiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas
kun mi, vin salutas.
22 Cxiuj sanktuloj vin salutas, precipe
tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.
23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT