3
De tiu-ĉi Legolibro mi kelkvorte rakontu la historion.Ĝi entenas ian instruon.
Bruno intencis eldoni broŝureton el kelke da rakontoj de li tradukitaj. Konsilon li petis pri tio. Senhezite mi respondis, ke jam svarmas en Esperantio tro da sensignifaj eldonaĵoj. Mi aldonis plue, ke tiu unuopa laboro ne estus tiel karakteriza pri la celo de nia S. A. T.-movado kiel estus opa kunlaborado de "Satanoj" el multaj landoj. Kaj mi konsilis al nia fervora Kamarado, ke li interrilatigu kun alilandanoj, por kolekti materialon indan je vera S. A. T.-aneca legolibro. Tiel estis farite ...
Tiu verketo estas do rezultaĵo de internacia kunlaborado. Kaj tiu simpla fakto estas eble la gravaĵo el la entrepreno.
Jam ekzistas multaj legolibroj, diros kelkiuj. Estas vere. Sed tiuj verkoj havas mankon: Ili estas neŭtralaj. Dum la spirito de S. A. T. tia tute ne estas. Ĉiujn rimedojn ni devas uzi por krei sennaciecan spiritstaton.
4
Ni bezonis facile kompreneblan legaĵon, speguIantan nian idealon, por meti en la manojn de la nove bakitaj esperantistoj. Ĉu plene respondas tiu-ĉi Legolibro al la ĉi-supre formulita bezono? Mi ne scias. Pri tio la legantoj juĝu mem. Ili ne timu amike kritiki. Se la farotaj rimarkoj estas pravaj, ili ebligos Plibonigon de la verko en dua eldono.
Internacia kunlaborado de verkintoj. Tutmonda kritikado de legantoj. Rezulte fariĝos tiu Legolibro vere komuna verko de ĉiuj Satanoj.- Kaj tio estos komenceto en la plenumado de la taskoj de nia Asocio. Tiu komuna kunlaborado nenion forprenos el la merito de la iniciatinto, K.do Brunulo, kiu prenis sur sin la teknikan zorgon de la eldono.Mi diris, ke la historio pri naskiĝo de tiu libro estas instrua. Ĉu ne vere? K.do volis eldoni broŝureton. Aliuj helpis, kuraĝigis, kaj jen I04 paĝa, vere prezentinda libro. Unuiĝo super la detruendaj landlimoj kreas forton - forton agantan en direkto al la Estonto.
E. Lanty
5
Li maskovestiĝis, aliedirite, li luis kostumon ĉifitan, jam uzitan, polvokovritan kun sentinkturiĝantaj koloroj, kaj li surmetis maskon sur sian vizaĝon. Post tio, kun koro bateganta en brusto, sub influo de stranga kaj agrablega emocio, li ĵetis sin sur la bulvardojn en la homan ondegon kiu superŝutis la trotuarojn, kaj li obeis kun speco de ĝuo, dekstren kaj maldekstren, al la puŝoj de la alfluoj kaj de la forfluoj de ekscitegita homamaso.
6
Preterpasis ridantaj virinoj kun printempa odoro, kaj fajro en la okuloj, ĵetante al ii Plenmanojn da "confetti" * al la vizaĝo. Kelkaj el ili pli maltimaj, obstinis enŝovi Ia rondajn Paperpecojn en lian kolon. Unue malaga li ĝuadis la mildecon esti kiel perdita, sennoma en tiuj bruantaj puŝadoj, kaj amuziĝi kiel la aIiaj. Poste, iom postiom li maltimiĝis kaj ankaŭ kuraĝis ĵeti plenmanojn da "confetti" al la vizaĝoj de la virinoj. Ankaŭ poste, li plenplenumis sian riskemon postkurante kaj incitetante ilin, riskante profanan manon sur iajn rondaĵojn. Potenca instinkto instigis lin. La ĝojo de la vivo vigliĝis en tiu tago de ĝenerala festa ĝojego kaj io tre milda kaj tre forta kantis en li.
Estis ĉirkaŭe la sepa, je la momento en kiu la trinkado de apetitdonaj likvoroj logas la homojn, kiam li renkontis kaj ektrovis ŝin. Ŝi estis iom laca pro tio, ke ŝi tro ridis, tro kriis, tro kuris. Ŝi estis malpleniginta sur lin kelkajn sakojn da "confetti", superŝutante lin, celante al la masko kiu al li donis tiel ridindegan aspekton. Poste, ĉar Ii delikate kaptis ŝin, ŝi iom cedis. Tiam forgesante sian sorton li kuraĝis murmuri: -" soifiga amuzado!"
Ŝi konsentis. Ŝi ekprenis lian brakon kaj li kondukis ŝin senelekte en kafejoĉambron trikvarone malplenan. Marŝante ŝl babilis. Ŝi rakontis ke ŝi estas servistino. Ŝiaj gemastroj donis al ŝi forirpermeson, ĉar ili estis invititaj ie ĉe lastmoda balo. Tiam ŝi surmetis duonmaskon sur sian vizaĝon kaj ŝi amuziĝis. Sed ŝi nun estas sola. Ŝi havas nek amikinon (kaj ŝi sopiris) nek amikon (kaj denove sopiris). Li auxskultis ŝin, pasiigita. Estas tiel dolĉe aŭdi virinon parolantan nur al vi, nur por vi. Jes, dolĉa ŝi estas. Li
-1- prononcu: konfeti; malgrandaj rondaj Paperpecoj kiujn oni jxetas dum karnavalo.
7
tenis ŝian brakon kiun li premis iom tro forte. Kaj ili serioziĝis. - Ŝi diris: - "Mi estas dekokjara." Kaj vi? Li respondis: - "Dudekkvinjara." Ili altabliĝis, kaj ŝi per unu movo fortiris sian duon - maskon. Ŝi estis ĉarma. Ŝi estis blonda. Ruĝaj estis ŝiaj vangoj, rozkolora ŝia naza pinto, kaj brilis ŝiaj okuloj de la granda febro de tiu tago de plezurego. Li, ravita, admire kaj silente rigardadis ŝin. Sed, subite ŝajnas al li ke akra ponardo pikas lian koron. Ŝi simple diris:
- "Ĉu vi ne formetas vian maskon?" Li nenion respondis. Ŝi estis mirigita. Poste levinte la ŝultrojn, ŝi denove babiladis. Li restis malserena, aprobante ŝin per kapsignoj. Sed baldaŭ revenante al sia deziro, ŝi rediris: - "Formetu do vian maskon!" Li malantaŭenigis timigita. Dio mia! Kio tuj okazos? Kiel formeti la maskon kaj al ŝi vidigi... Dum momento li pensis... (kiu scias?). Se mi dirus al ŝi?... Sed li skuis la ŝultrojn. Ne! Ne! Mi konservu la inkogniton! Kaj tio okazis, kio estis neeviteble okazonta. Mirigita, incitetita, sian scivolon ne plu repremante, per vigla kaj rapida movo, ŝi fortiris la maskon. Kaj ŝi vidis!... Ŝi ekkriis: "Ho!" kaj terurigita, ŝi senmovlĝis... Maldelikatege li reprenis la maskon. Sed li ne plu pensis kaŝi sian vizaĝon..., sian kompatindan, ŝvelintan vizaĝon, cikatromarkitan, difektegitan, senforman, kun sangetaj lipoj, larĝe malfermita nazo, malbelegan, mallogan, strangegan kaj kompatindan. Kaj li restis tie, premegita. Unufojon plie, ŝi ekkriis: "Ho!" kaj ŝi deturnis la okulojn.
8
Tiam li ree surmetis sian maskon kaj prenante sian kapon en siajn manojn li dronis en honto. Ŝi estis jam malproksime, tre malproksime, la servistineto kies korpon li sentis tremi tute kontraŭ li, kaj li ankoraŭ revadis. Li pensis ke li estis promesinta al si multe da Plezuro, sub Ia ŝirmo de sia ridindega masko... Kaj li pensis ankaŭ ke, dum senluna nokto - antaŭ jam preskaŭ ses jaroj -, li eliris el sia kota truo kaj ke, je la momento kiam li rampis en la mallumo sub la bruego de la inferaj obusegoj, li estis ricevinta plenmanon...... da aliaj "confetti" ĝuste en la mezo de Ia vizaĝo.
Victor Meric El la franca tradukis G. Hugof - Raison.
Antikva greka legendo.
Persefon estis filino de Demeter, la diino de la kreskaĵo. Iun tagon ŝi, kune kun aro da nimfoj, ludis kaj dancis sur riĉfloranta herbejo. La juna knabino ĉesis do tuj danci kaj komencis kolekti florojn, nesciante ke la belegaj floroj ŝin forlogis pli kaj pli malproksimen de la ludfratinoj. Fine ŝi vidis malproksime kelkajn belegajn florojn, kiujn ŝi volis kolekti. Sed subite la tero malfermiĝis kun bruego kaj supren rapidis Hades sur sia orbrilanta veturilo, kiu estis tirata de nigraj, rapidemaj ĉevaloj. Fulme li levis Persefon supren sur la veturilon kaj ne aŭskultante ŝiajn laŭtajn Plendkriojn li ŝin portis malsupren en sian malhelan regnon, en la submondon. Persefon insiste petegadis ke li lasu ŝin reiri al la tero, sed Hades ne plenumis ŝiajn petojn. Pro malĝojo ŝi preskaŭ mortis en la malhela submondo.
Perdinte sian tiom amatan filinon, la malĝojo de Demeter estis senlima. Vane ŝi demandis ĉiujn, kiujn ŝi renkontis, ĉu ili scias, kie ŝia filino estas. Pro sia profunda malespero ŝi ŝiris sian helan flirtantan vestaĵon kaj envolvis sin en nigran drapon. Portante torĉon en la mano, ŝi senhalte rapidis dum naŭ tagoj kaj naŭ noktoj tra la tuta mondo por serĉi la perditan infanon. Fine la malproksimen-vidanta Helios - la sundio - sciigis al ŝi ke Persefon kun konsento de Zeŭs estis kondukita en la submondon de Hades kaj ke la reĝo de la dioj promesis al sia malhela frato, la reganto de la submondo, la timinda Hades ŝian belegan filinon kiel edzinon.
Malĝojplena kaj tre ofendita kontraŭ Zeus, Demeter forlasis la dian rondon kaj sin retiris por vivi solece. Sed pro tio ke Demeter ne plu sin okupis pri la tero, malaperis ĉia kreskaĵo. Grenkampoj ne plu portis grenon, arboj staris senvivaj; ili ne havis florojn, nek foliojn, nek fruktojn. Neniaj floroj ornamis la kampojn. Al la homoj minacis pereo. Ĉar sur la tero nenio kreskis kaj regis la plej terura mizero.
Vane Zeuxs sendis Iris�on, la diinon de la ĉielarko, la kurieron de la dioj, fojon post fojo al Demeter, por ŝin petegi reveni al Olimpo. Sed la diino faris solenan juron, ke ŝi ne permesas eĉ al unu semo kreski sur la tero kaj al neniaj fruktoj maturiĝi antaŭ ol Zeuxs redonos al ŝi sian treege amatan filinon. Tiam la potenca Zeus mem devis cedi kaj sendis Hermes'on malsupren en la submondon, por rekonduki Persefon al ŝia patrino. Kun ĝojo ŝi aŭskultis la ĝojegan sciigon de Hermes, ĉar ŝi tutkore sopiris je la suno kaj sia amata patrino. Dum la tuta tempo kiun Persefon restadis en la submondo, ŝi ne manĝis, ĉar ŝi sciis, ke se ŝi ion manĝus, ŝi por ĉiam
10
estus ligata al sia malhela edzo Hades. Tamen antaŭ ol ili disiĝis, Hades Proponis al ŝi nuksokernon kaj senpripense ŝi ĝin prenis kaj manĝis kaj estis tial ligata al sia edzo. Zeuxs mem devis nun agi kiel makleristo inter la patrino kaj la edzo. Fine oni interkonsentis, ke al Persefon dum du trionoj de la jaro estas permesate restadi supre en la klara sunbrilo, en la helaj haIoj de sia patrino, sed la ceteran tempon ŝi devas pasigi en la submondo, ĉe sia malamata edzo. Ĉiun Printempon, kiam ŝi forlasas lian regnon, la tero sin ornamas per festa vesto por saluti la belegan filinon de Demeter kaj pro ĝojo je revido, Demeter semas la plej belajn florojn sur ŝian vojon sed kiam Persefon malfruaŭtune devas reiri al Ia malhela regno de Hades, tiam Demeter malĝojas tiel profunde, pro la malfeliĉa sorto de sia filino, ke la tero perdas ĉiujn siajn foliojn kaj florojn, kaj sin ornamas per funebro-vesto, por ree sin festornami, kiam la tempo estas pasinta kaj Persefon revenos al la suno kaj lumo.
El norvega tradukis M. Maribo