Fableto
lam paca kaprino estis paŝtanta sin en riĉherba kampo kiam jen alvenis lupo, kiu rabe kaptis ŝin kruele ger siaj akraj dentoj. La kompatinda kaprino helpvokis plorante, kaj aŭdis ŝiajn dolorkriegojn ĉasisto en proksima arbaro. Li alkuris por savi ŝin kaj tiucele pafis per arko kontraŭ la lupon, kiu, trafita en flanko per sago, forkuris blasfemante sian malbonan sorton. La kaprino duonmurdita, plorante dankis humile sian bonfaran savanton, kiu kortuŝe kondukis ŝin al sia domo.
- Li ame kaj ĝentile flegis ĉiun vundon de la kaprino, kiu rekompence liveris al li dolĉan lakton. Sed alvenis sezono en kiu ŝiaj mamoj ne plu produktis lakton, kaj ankaŭ la ĉaslsto ne trovis bonajn nutraĵojn; iutage tro malsata, li ekpensis buĉi la savitan kaprinon por manĝi ŝian viandon. Tiam la kaprino mortante diris: "Homo, iam vi savis min el la kruelaj dentoj de la lupo; sed nun (tro malfrue) mi ekkonas esti falinta inter pli kruelaj dentoj. "
Verkis Sady, Persa poeto, kaj tradukis el itala
Sady vivis en mezepoko kaj suferis jenan sorton: Dum la Krucmilitoj en Palestino li estis kaptita de Kristanoj, kiuj kondamnis lin fosi tranĉeon.
Tre riĉa juda komercisto, kiu konis lin de longa tempo, elaĉetis lin per kvindek dukatoj kaj devigis lin edziĝi kun lia filino, kiu estis malbonanima, malbela kaj tre ĉagreniga. La judo rekompence (eĉ, pro la kuraĝo de Sady) donis kiel doton kvin mil dukatojn.
Tamen kompatinda Sady tre multe suferis, eĉ pli ol se li fosus tranĉeon! Ĉiufoje kiam li renkontis sian bopatron, li diris al li: "Kara bopatro, vi eltiris min el tranĉeo sed enigis min en tombon! Vi aĉetis min per 50 dukatoj sed vendis min por 5000. Vi gajnis tro multe, sperta bonfaranta komercisto! " Sady certe frapita de ĉi-tiu malbona sorto volis per sia taŭga kaj trafa fableto glori la malavarecon de ĉiuj tro komercemaj bonfarantoj.
Nardo Palagonia
14
Iun tagon, antaŭ jam multaj jaroj, naiva kamparano forlasis sian vilaĝon por iri al foiro en najbara urbo. Antaŭ ol reiri hejmen, li iom promenis tra la stratoj kaj rimarkis butikon, kies pordo estis larĝe malfermita. Li haltis kaj vidis en ĝi klientojn, kiuj provis sinsekve
15
diversajn okulvitrojn, rigardante dum tiu tempo al malfermita libro, kiun ili tenis en la mano, kaj kiuj ĉiufoje diris: "Mi ne povas legi! " ĝis kiam ili fine ekkriis: "Per tiuj ĉi mi ja povas legi! "
La vilaĝano eniris, atendis ĝis lia vico venis, kaj petis ankaŭ okulvitrojn. Li provis multajn kaj muitajn, sed vane, kaj la samaj vortoj ĉiufoje venis: "mi ne povas legi ! " Subita ideo fine envenis la kapon de la vendisto, kiu demandis: "Diru al mi, amiko, ĉu vi scipovas legi? Vi malspritulo, respondis la vilaĝano, se mi scipovus legi, ĉu mi aĉetus okulvitrojn? "
E. B.
Se vi vidas du hundojn kiuj bojas, kiuj atakas, mordas kaj ŝirvundas unu la alian, vi diras: "Jen stultaj bestoj; kaj vi prenas bastonon por ilin disigi. Se oni rakontus al vi, ke ĉiuj katoj en granda lando kuniĝis milope sur ia ebenaĵo, kaj ke ĝis plena satigo miaŭinte, ili sin furioze ĵetis unuj sur aliajn kaj kune uzadis dentojn kaj ungegojn; ke post tiu miksbatalo kuŝis ambaŭflanke sur la loko naŭ ĝis dek mil katoj kiuj plenigis la aeron dek mejlojn malproksime per sia infekta malbonodoro, ĉu vi ne dirus: "Jen la plej abomeninda sorĉkunveno, pri kiu oni iam aŭdis?" Kaj se la lupoj same farus, kiaj bojegoj, kia buĉado! Kaj se unuj aŭ aliaj al vi dirus, ke ili ŝatas la gloron, ĉu vi ne konkludus el tiuj paroloj, ke ili opinias ĝin atingi, ĉeestante tiun belegan rendevuon, detruante kaj neniigante sian propran specon? Tiel konkludinte, ĉu vi ne mokridus tutanime la naivecon de tiuj kompatindaj bestoj?
Nu, ĉar vi estas prudentaj estaĵoj kaj volas distingiĝi el tiuj, kiuj uzas nur siajn dentojn kaj ungegojn, vi komence elpensis lancojn, pikilojn, sabrojn, kurbajn glavojn, kaj vi tre prave agis laŭ mia opinio, ĉar per viaj nuraj manoj kion pli gravan vi povis fari unuj al la aliaj, ol eltiri la harojn, skrapi la vizaĝon aŭ maksimume elŝiri la okulojn el la kapo?
Kontraŭe vi nun estas provizitaj per oportunaj iloj, kiujn vi uzas por fari al vi reciproke larĝajn vundojn, el kiuj via sango povas flui ĝis la lasta guto, sen ia timo ke vi povas elsaviĝi. Sed, ĉar vi fariĝas jaron post jaro pli prudentaj, vi multe perfektigis tiun malnovan ekstermo manieron! Vi nun havas maldikajn globojn, kiuj senprokraste mortigas, se iii nur sukcesas trafi la kapon aŭ la bruston; vi havas aliajn pli pezajn kaj pli dikajn kiuj distranĉas la korpon en du partojn aŭ traŝiras la ventron, krom...tiuj, kiuj falante sur viajn tegmentojn enrompas la plankon, iras de la grenejo ĝis la kelo, forportas la arkaĵon, suprendissaltigas kun viaj domoj viajn edzinojn kaj infanojn; kaj en tio ankaŭ kuŝas la gloro, ĉar ĝi ŝatas la konfuzon kaj estas bruega persono.
El la franca tradukis E. Beŭve
La Bruyere (1645--16961
de Dostojevski
Ĉi tiun rakonton mi ekpensis, kiam mi aŭdis la predikon de la karcerpastro, kaj mi skribis sur la muron de karcero: 1849, decembro 13a.
La pastro staris en vesto bela kaj talaro brilanta antaŭ la altaro de preĝejo luksega, kiu brilegis de oro kaj arĝento en lumego de la kandeloj. La pastro estas korpulenta, kun majesta formo, vizaĝo ruĝa kaj barbo bone zorgita. Lia voĉo sonoris agrable kaj sur lia vizaĝo estis legebla la supereco. La apero de la pastro similis al la preĝejo brilanta en lumego kaj pompo riĉega.
19
Sed la publiko estis tute alia. Ĝi konsistis precipe el laboristoj malriĉaj, el vilaĝanoj, el virinoj maljunegaj kaj el piratoj. Ili estis vestitaj ĉifone kaj malbonodoro speciala de malriĉeco disvastiĝis ĉirkaŭ ili. Sur iliaj vangoj mallarĝaj vidiĝis la signo de malsato surskribita; iliaj manoj montris la postsignon de laboro malfacilega. Ĉi tio estis la bildo de senhaveco kaj mizerego.
La pastro incensadis antaŭ la bildoj sanktaj, baldaŭ li ekparolis kun voĉo afabla kaj solena tiel: "Miaj idoj amataj en Kristo" - diris li - "nia Sinjoro amata donacis al vi vivon kaj vi devas kontentiĝi per ĉi tiu vivo. Ĉu vi kontentiĝas? Ne! Antaŭ ĉio vi ne sufiĉe kredas al nia amata Sinjoro kaj al liaj mirakloj sanktaj. Vi ne donacas iun parton de viaj akiraĵoj al la eklezio tiel volonte, kiel ĝin vi devas doni...
Due vi ne obeas la estraron. Vi kontraŭstaras la potenculojn mondajn, la caron kaj liajn servistojn. Vi malŝatas la leĝojn. Estas skribite: "donu al cezaro, kio apartenas al cezaro, kaj al Dio, kio apartenas al Dio!" Kaj vi tion ne faras. Ĉu vi scias, kion signifas tio ĉi? Ĉi tio estas mortkrimo: Vere mi diras al vl: La diablo estas tiu, kiu logas vin al ĉi tiu vojo. Jes, la diablo tentas viajn animojn kaj vi kredas, ke via propra volo vin devigas je ĉi tiu agado. Sed ĉi tiu estas la volo de la diablo, kaj ne la via. La diablo jam brulas de sopiro por ekkapti viajn animojn. Li dancos antaŭ la flamoj, en kiuj viaj animoj suferos mortotorturojn. Tial mi admonas vin, miaj gefratoj! Mi avertas vin, deflankiĝu de la vojeto de malbeno! Ankoraŭ estas tempo ! Ho Dio, estu kompatema!
La homoj aŭskultis tremante la predikon. Ili kredis al la vortoj solenaj de la pastro. Ili ĝemadis, faris krucsignon kaj kisis piege la plankon. Ankaŭ la pastro faris krucon, li turnis sian dorson al la preĝantaro - kaj ridetis.
2o
Sed okazis, ke la diablo samtempe preteriris antaŭ la preĝejo, kiam la pastro tiel paroladis al la homoj. Li ekaŭdis sian nomon cititan de la pastro, ekhaltis malantaŭe sub la fenestro malfermita kaj atentis. Kaj li ekvidis, kiel la homoj kisadas la manojn ringohavajn de I' pastro, li vidis, kiel la pastro antaŭ iu sia sankta bildo orumita sin klinas kaj rapide poŝenŝovas la monerojn, kiujn la malriĉuloj al li donis por eklezio sankta.
Ĉi tiu ago ekscitis la diablon kaj li kuregis post la pastro, tuj kiam li forlasis la preĝejon, kaj ekprenis lian talaron sanktan. "Aŭskultu, mia kara pastro" - kriis la diablo - "kiu permesis al vi, tiel mensogi al la malriĉaj homoj erarigitaj? Pri kiaj turmentoj inferaj pentradis vi al ili? Ĉu vi eble ne scias, ke vi kaj la oficistoj ŝtataj estas miaj indaj anstataŭantoj sur la tero? Vi mem plensuferigas kun ili la turmentojn de la infero, per kio vi minacis ilin! Vi ĉi tion ne scias? Nu, venu kun mi!"
Kaj la diablo ekkaptis la kolumon de la pastro, ekflugis supren kun li kaj alportis lin en fabrikon, en ferfandejon. La pastro vidis tie, kiel la laboristoj kuradas tien, ĉi-tien en varmegeco bruliga kaj faras siajn laborojn malfacilajn. La aero sufoka, peza kaj la varmegeco ŝajnis baldaŭ al la pastro kiel neelteneblaj, kaj li kun okuloj larmaj petegis la diab!on: "Lasu min, lasu min foriri el ĉi tiu infero:" "Ho ne, mia amiko, mi eĉ intencas al vi montri ankaŭ aliajn lokojn!"
La diablo ree ekkaptis kaj kunportis lin en terkulturejon. Ĉi tie vidis la pastro la laboristojn draŝantajn. La polvo kaj la varmegeco estis neelporteblaj. La observisto havis batilon en sia mano, kaj li batadis senindulge tiujn, kiuj terenfalis pro penado kaj malsato.
Poste la diablo kunportis la pastron en la kabanojn, en kiuj la laboristoj loĝadis kun siaj familioj - en truoj malpuraj, malvarmaj, fumplenaj, malbonodoraj.
21
La diablo rikanis. Li montris la ĉi tiean hejman malriĉecon kaj mizeron. La servisto pia de Dio ne povis ĉion-ĉi suferi. Li petegis kunigante la manojn: "Lasu min foriri de ĉi tie! Jes, tio ĉi estas la inferoj sur la tero!" "Nu do vidu! Kaj tamen vi ankoraŭ alian inferon promesis al ili! Vi ankaŭ anime morteturmentas ilin, ili ja estas korpe jam duone mortintaj! - Sed mi volas montri al vi ankoraŭ iun inferon - la plej malbonan!" Kaj la diablo kunportis sian kaptiton kaj montris al li karceron malbonodoran kaj plenan je tiaj homoj, kiuj senigite de siaj sano kaj forto, kuŝadis sur la planko kun siaj turmentitaj korpoj nudaj.
"Senvestiĝu je via silkaĵo - diris la diablo al la pastro " kaj surmetu ĉi tiujn katenojn cirkaŭ viajn maleolojn. Kiel ĉi tiuj malfeliĉuloj portas iiin! Kuŝiĝu sur ĉi tiun plankon malvarman, malpuran - kaj poste parolu al ili pri infero, kiu ankoraŭ atendos ilin!
"Ne, ne! -- respondis la pastro. - Mi ne povas ion pli teruran imagi ! Mi petegas vin, lasu min iri for de tie-ĉi!" Jes, ĉi tio estas la infero! Pli malbona infero ol ĉi tiuj jam ne povas ekzisti! Ĉu vi ne sciis tion? Ĉu vi ne sciis, ke la homoj, kiujn vi timigis per infero atendonta post iliaj mortoj - ĉu vi ne sciis, ke ili jam tie-ĉi, antaŭ siaj mortoj, vivadas en infero?"
La pastro malsuprenklinis sian kapon. En sia konfuzo li ne sciis, kien li rigardu. La diablo rikanis ironie: "Jes, mia bofrato, vi volas nun diri, ke la mondo amas, se oni ĝin erarigas! Nu foriru!"
Kaj la diablo liberigis lin. Kaj la pastro surmetis sian talaron longan kaj kuregis de tie tiel rapide, kiel liaj piedoj ajn povis lin porti. La diablo rigardadis lin kaj ridaĉis.