El: Dio kaj la Sxtato

de Mikaelo Bakunin
Esperantigita, el angla traduko, de Ralph Dumain

Se Dio ekzistas, li estas nepre la eterna, superregada, absoluta mastro, kaj se tia mastro ekzistas, la homo estas sklavo. Se la homo estas sklavo, por li maleblas justeco, egaleco, frateco, kaj prospero. Vane, alfrontanta ĉian sagacon kaj lecionon el la historio, oni reprezentas, ke sian Dion motivas la plej tenera amo de homa libereco. Mastro, kiu ajn kaj kiel ajn liberala li sin sxajnigas, restas tamen tiam mastro, kies ekzisto nepre implikas la sklavecon de ĉio malsupera. Do, se Dio ekzistus, li povus servi homan liberecon per nur unu rimedo: ĉesi ekzisti.
Kiel jxaluza amanto de homa libereco kaj taksante tion la absoluta kondiĉo de ĉio, kion mi admiras kaj respektas en la homaro, mi renversas la proverbon de Voltaire, kaj mi asertas ke se Dio efektive ekzistus, necesus lin elimini.

Kio estas auxtoritateco? ĉu la neevitebla potenco de la naturlegxoj kiuj sin manifestas laux la necesa koneksigxo kaj sekvado de fenomenoj en la fizikaj kaj sociaj mondoj? Kontraux ĉi tiaj legxoj ribelo estas ne nur malpermesata, sed ja malebla. Eble ni mise aux tute ne komprenas ilin, sed ni ne povas malobei, ĉar ili konsistigas la bazon kaj fundamentajn kondiĉojn de nia ekzisto. Ili ĉirkauxas nin, penetras nin, reguligas ĉiajn niajn movojn, pensojn, kaj agojn. Eĉ tiam, kiam ni kredas ke ni malobeas ilin, ni montras nur ilian ĉiopovecon. Ja, ni estas absolute la sklavoj de naturlegxoj, sed en tia sklaveco mankas humiligo, fakte entute mankas sklaveco, ĉar sklaveco antauxsupozigas eksteran mastron, legxdonanton, sed naturlegxoj ne estas eksteraj sed internaj de ni; ili konsistigas nian tutan eston. Fizike, morale, kaj intelekte, ni vivas, spiras, agas, pensas, deziras nur per naturlegxoj. Sen ili ni estus nenio. Do de kio ni ĉerpus la deziron aux potencon por kontraux ili ribeli?
En rilato kun naturlegxoj nur unu libero eblas al la homo: rekoni kaj apliki ilin pliampleksige en konformo kun la celo de kolektiva kaj individua emancipigo kaj homigo kion li celas. ĉi naturlegxoj, jam rekonataj, montras auxtoritatecon neniam disputatan de la homamaso. Oni devus esti funde folo, teologo, metafizikisto, juristo, aux burgxa ekonomikisto por ribeli kontraux la legxo ke duobla du egalas kvar. Oni devus posedi kredon imagante ke fajro ne brulus aux akvo ne dronigus krom ia bazigxo sur alia kasxita naturlegxo. Sed tiaj fusxaj fantazioj de malebla ribelo estas la esceptoj, ĉar gxenerale la homamaso ĉiutage agnoskas la regnon de baza sagaco, t.e. de la naturlegxaro.
Granda domagxo estas ke granda nombro da naturlegxoj rekonitaj de la scienco restas nekonataj de la homamaso dankon al la kuratoreco de registaroj. Des pli probleme, la plejmulto da naturlegxoj rilate la evoluon de la homa socio, same necesaj kiel la naturlegxoj de la fizika mondo, estas ankoraux ne konstatitaj aux rekonitaj de la scienco mem.
Kiam ili estos konstatitaj de la scienco kaj poste per popolklerigo eniros la konscion de ĉiuj, la problemo de libereco estos definitive solvita.

Modernaj idealistoj komprenas auxtoritatecon tute malsame. Kvankam liberaj de la tradiciaj superstiĉoj de ĉiuj ekzistantaj pozitivaj religioj, ili tamen algluas al auxtoritateco dian signifon, bazitan plejparte sur nebula religia kredo kaj sentimentaleco ideala kaj abstrakte poezia. Ilia religio estas lasta klopodo diigi ĉion homecan en homoj.
ĉi tio estas la tuta malo de nia laboro. Por homaj libero, digno, kaj prospero, ni kredas ke nia devo estas regajni de la ĉielo la valorajxojn kiujn gxi sxtelis de la tero kaj refoje ilin surterigi. Niaj oponantoj, male, klopode por fina religie heroa sxtelo, realproprigus al la ĉielo, tiu dia rabisto, ĉion plej noblan kaj bonan de la homo. Jen la vico de ni liberpensuloj disrabi la ĉielon per auxdaca esplorado kaj scienca analizado.
La idealistoj nepre kredas ke homaj ideoj kaj agoj bezonas dian sankcion por akiri auxtoritatecon. Kiel ĉi tiu sankcio manifestigxas? Ne per miraklo kiel en pozitivaj religioj sed per la grandiozeco aux sankteco de la ideoj kaj agoj mem: kio ajn estas grandioza, bela, nobla, justa, tio estas dia. En ĉi tia nova religia kulto ĉiu homo inspirita de ĉi tiaj ideoj kaj agoj farigxas pastro rekte konsekrita de Dio mem. La pruvo? Oni bezonas nenian krom la grandiozecon de siaj ideoj kaj agoj.
Tia estas tiu tuta filozofio: filozofio de sentimentoj, ne de realaj pensoj, speco de metafizikeca. pietismo. ĉi tio sxajnas sendangxera sed estas efektive tute la malo, kaj la strikta kaj malfekunda doktrino kasxita sub la netraperceptebla nebuleco de ĉi tiuj poeziaj formoj kondukas al ĉiuj samaj disastraj (katastrofaj)J. rezultoj kiel faras ĉiuj pozitivaj religioj, t.e., la kompleta negado de homaj libereco kaj digno. Proklami dia ĉion justan, noblan, kaj belan en homeco estas implicite konfesi, ke la homaro mem ne povus produkti gxin, t.e. ke lasita al si mem la homa naturo estas malbela, malbona, kaj malica. Jen la esenco de ĉia religio: la kalumniado pri la homo por desplia glorigo de dieco. Je tiu momento kiam oni konfesas la naturan maladekvatecon de la homo kaj lian fundamentan malpovon mem sin atingi sen la helpo de dia inspiro komprenon de justaj kaj veraj ideoj, necesas akcepto de ĉiuj teologiaj, politikaj, kaj sociaj sekvoj de pozitivaj religioj. De la momento kiam Dio la perfekta kaj superreganta estajxo alfrontas la homon, aliaj perantoj aperas sur tero por klerigi, konsili, kaj regi en la dia nomo la homon.
ĉu ĉiuj homoj egale inspirigxas de Dio? Do perantoj senutilus. Sed ĉi tiu supozo estas malebla ĉar kontrauxdiras tro evidente la faktoj. Ni devus agnoski la diinspiron de ĉiuj eraroj, absurdajxoj, hororajxoj, stultajxoj, misfaraĉoj, kaj malnoblajxoj en la mondo.

Diigo de homaj ecoj fare de idealistoj tiufoje rezultigas la triumfon de brutala materialismo. La kialo estas simpla: la dia vaporigxas kaj levigxas al propra ĉiela tereno; sole la brutala restas sur tero.
Jes, la necesa sekvo de teoria idealismo estas praktike la plej brutala materialismo.

Religia aux filozofia idealismo servas ĉie kiel la standardo de materia, sanga, brutala perforto, de senhonta materia ekspluatado. Male, la standardon de teoria materiismo, la rugxan standardon de ekonomia egaleco kaj socia justeco levas la praktika idealismo de la subpremata kaj malsata homamaso tendencanta al la efektivigo de libereco kaj egalrajteco en la gefrateco de tuta homaro.
Kiuj estas la efektivaj idealistoj, ne de abstrakteco sed de vivo, ne de ĉielo sed de tero, kaj kiuj estas la materialistoj? Memevidente la esenca kondiĉo de teoria aux dia idealismo estas la cedo de logiko, de rezonkapablo, la malvenko de scienco. La defendantoj de idealismaj doktrinoj trovigxas en la kampo de la subpremantoj kaj ekspluatantoj de la homamaso. Jen du gravaj kialoj kiuj devus sufiĉi por malalogi ĉiujn grandajn mensojn kaj korojn for de idealismo. Kial aktualaj bonvolaj idealistoj persistas reprezenti doktrinon kondamnendan kaj malhonorigendan?
Ilin nepre influas potenca motivo; ne scienco aux logiko, ĉar ĉi tiuj jam verdiktis kontraux idealismo. Se ne eniras persona gajncelo, kia do la motivo? Sendube, tiaj homoj kredas ke idealismaj kredoj aux teorioj necesas por la morala digneco de la homo kaj ke materiismaj teorioj bestigas la homon.

Kaj la vero estas tute la malo!
ĉia evoluajxo implikas la negadon de la elirpunkto. La elirpunkto de materiismo estas materia, do la negado devas esti ideala. Komence de la efektiva mondo aux materio (abstrakte nomita), materiismo lauxlogike alstrebas idealigon, t.e. homigo kaj plena emancipigo de la socio. Male, la ideala elirpunkto de idealismo rezultigas necese la materialigon de la socio, la organizadon de brutala despotismo kaj malnobla ekspluatado fare de eklezio kaj Sxtato. Historia evoluo de homo laux materiisma skolo estas progresiva levigxo, laux idealisma sistemo povas esti nur dauxranta degenero.
Kian ajn demandon ni ekzamenas, ni trovas ĉiuokaze ĉi tiun esencan kontrauxdiron inter la du skoloj. Do, materiismo komencas de besteco por starigi homecon; idealismo komencas de dieco por starigi sklavecon kaj por kondamni la homamason al senfina besteco. Materiismo malagnoskas la liberan volon kaj finas per liberigo; idealismo en la nomo de homa digno proklamas liberan volon kaj fondas diktatorecon sur ruino de libereco. Materiismo malakceptas la principon de auxtoritateco ĉar gxi prave taksas gxin la kunulo de besteco kaj ĉar, male, la triumfo de homeco, la celo kaj signifo de la historio, realigxas nur per libero. La idealistoj ĉiam praktikas materialismon; la materiistoj celas kaj efektivigas la plej bele idealajn aspirojn kaj pensojn.

Fonto: Bakunin, Mikaelo. El Dio kaj la Sxtato, el anglalingva traduko tradukis R. Dumain, Ateismo, vol-o 1, n-ro 2, januaro 1989, �2003 Ralph Dumain

Hosted by www.Geocities.ws

1