Astro Jupiter.mp3   
                  (trecho de 2 min.) 
                    
                  ASTRO JUPITER'   
                  Astroj jhetitaj al turnighado 
                  law la orbitar',
                  krucigataj kaj amasigataj 
                  de egalaj fortoj, malliberigitaj 
                  de la nedechifrebla 
                  flugado de la temp',
                  kaj fendantaj la subtilajn 
                  spacojn de la lum'.

                  MISTERO NUMERO KVIN 
                  Dum ni sentos
                  ke ghojas l' animo 
                  sen rido che la lipoj; 
                  dum ni ploros
                  sen alfluo
                  de larmoj nebulantaj 
                  pupilojn;
                  dum malice kor' kaj kap' misteras.

                  MARO SADKO 
                  Mi volas esti maristo. 
                  La maro estas mistera 
                  dum iaj senstelaj noktoj 
                  kaj horo tempestvetera! 
                  Mi volas esti maristo, 
                  ho granda, libera maro!

                  TIRANO 
                  Pri la tirano 
                  pri la tiran'
                  vi diru chion, vi diru plu, 
                  kaj najlu vi
                  kun la koler' 
                  de sklava man' 
                  sur la malgloron de la tirano.
                  Pri la tirano.


                  THAIS 
                  Min l' angheloj transportas 
                  de mi mem revitaj.
                  Tra chiel'
                  de tiel neesprimebla lum' 
                  ke min kaptas sveno
                  de la korpo.

                  ZAMENHOF 
                  Homo kies vivo estis 
                  senmakula, pura
                  nobla, sindona, malavara, 
                  de oferam',
                  kaj kiu meritas la kvalifikon 
                  de ekzempla viv'.
                  Neniam ni kredas 
                  ke esperanto faros 
                  el la homoj 
                  anghelojn,
                  char la homoj malbonaj 
                  ankaw poste restos malbonaj.

                  LUMO 
                  CHu aliajn fotmojn 
                  havos la viv'?
                  Cu gradojn. esencojn. 
                  havos la viv'?
                  Kiajn supetighojn 
                  de l' anim'
                  oni atingos
                  en aliaj mondoj?

                  UNIVERSALA NATURO 
                  la homo havas
                  la rajton je viva 
                  libereco kaj persona 
                  la sekurec'.
                  Vi amu, observu, 
                  studu la naturon.
                  la grandan majstron. 
                  Observu ghin.
                  Vi amu, observu
                  studu la naturon.
                  la drandan majstron. 
                  Observu ghin.
                  Vi sentos mem la belecon 
                  kaj vi alvenos al ver'.

                  CIGNO
                  Estas kruel' chasi birdojn
                  mi preferas chasi kantojn
                  kaj ilin havi kaptitaj
                  en la kagho de l'awdado.

                  Estas kruel' chasi birdojn.
                  Mi preferas chasi kantojn.


                  LA RIDO
                  Chiu infano
                  junulo, maturulo,
                  maljunul',
                  bezonas la ridon
                  kiel elementon
                  de la viv',
                  de l'vivo.

                  La rido, la rido
                  Chiu popolo lernu
                  sian propan lingvon
                  kaj esperanton
                  la lingvo de l'homaro.

                  ESPERANTO
                  Ili apartenas al vi, kiel al chiuj.
                  Ili apartenas al vi, kiel al chiuj.

                  Ili ne estas donacoj aw leghoj.
                  Ili ne estas donacoj aw leghoj.

                  Sed vi heredis ilin kiam vi naskighis.
                  Sed vi heredis ilin kiam vi naskighis.

                  Kaj ili nun apartenas al vi.
                  Kaj ili nun apartenas al vi.

                  Esperanto, esperanto, esperanto, 

                  Tuta mondo kun esperanto.
                  Tuta mondo kun esperanto.
                  Tuta mondo tuta mondo.
                  Tuta mondo kun esperanto. 

 
