|
|
|
La Biblia Teksto por chi-monato
Kaj chiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimighis al li, por auskulti lin.
Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante: Chi tiu akceptas pekulojn kaj manghas kun ili.
Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: Kiu el vi, havante cent shafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naudek nau sur la stepo, kaj iras, por serchi tiun, kiun li perdis, ghis li ghin trovos?
Kaj trovinte, li ghin metas sur siajn shultrojn, ghojante. Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ghoju kun mi, char mi trovis mian shafon, la perditan. Mi diras al vi, ke tiel same estos ghojo en la chielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naudek nau justuloj, kiuj ne bezonas penton. Kiu virino, havante dek drahhmojn, se shi perdis unu drahhmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj serchas diligente, ghis shi ghin trovos? Kaj trovinte, shi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Ghoju kun mi, char mi trovis la drahhmon, kiun mi perdis. Tiel same, mi diras al vi, estas ghojo antau la angheloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.
Diversaj temoj laú la vortoj de Jesuo Kristo: MondumecoSe vi estus el la mondo,
la mondo amus siajn proprajn; sed char vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis
vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. SinregadoEniru tra la mallargha
pordo, char largha estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo,
kaj multaj tra ghi eniras. Char mallargha estas la pordo kaj malvastigita
estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ghin trovas. Dia AmoChar Dio tiel amis la
mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke chiu, kiu fidas al li, ne
pereu, sed havu eternan vivon. Char Dio sendis Sian Filon en la mondon, ne
por jughi la mondon, sed por ke la mondo per li estu savita. Kiu estas Jesuo?Mi estas la relevigho kaj
la vivo; kiu kredas al mi, ech se li estos mortinta, tiu vivos, kaj chiu, kiu
vivas kaj kredas al mi, por chiam ne mortos. Chu vi tion kredas? PentoVere mi diras al vi: Se vi
ne turnighos kaj ne farighos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de
la chielo. MonoNeniu povas esti sklavo
por du sinjoroj; char aú li malamos unu kaj amos la alian, aú li alighos al
unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono [mono]! ZorgojTial, ne zorgu, dirante:
Kion ni manghu? aú, Kion ni trinku? aú, Kion ni surmetu? Char pri chio tio
serchas la nacianoj; char via Patro chiela scias, ke vi bezonas chion tion.
Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj chio tio estos aldonita al
vi. Tial ne zorgu pri la morgaúa tago, char la morgaúa tago zorgos pri si
mem. Suficha por la tago estas ghia propra malbono. Vivo kaj MortoVere, vere, mi diras al
vi: Kiu aúskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas
eternan vivon kaj ne venas en jughon, sed jam pasis de morto en vivon. Vere,
vere, mi diras al vi: Venas horo kaj jam estas, kiam la mortintoj aúdos la
vochon de la Filo de Dio; kaj la aúdintoj vivos. PersekutojSe la mondo malamas vin,
vi scias, ke ghi malamis min pli frue, ol vin. SuferojTion mi parolis al vi, por
ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuraghu; mi
venkis la mondon. MilitoRemetu vian glavon en
ghian ingon; char chiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. FidelecoChar kiu hontos pri mi kaj
miaj paroloj antaú chi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaú hontos
la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj
angheloj. HavajhojNe provizu al vi trezorojn
sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie shtelistoj trafosas kaj
shtelas; sed provizu al vi trezorojn en la chielo, kie nek tineo nek rusto
konsumas, kaj kie shtelistoj nek trafosas nek shtelas; char kie estas via
trezoro, tie estos ankaú via koro. PreghadoPro tio mi diras al vi:
Kion ajn vi petos, preghante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ghin
havos. SerchadoKaj mi diras al vi: Petu, kaj
al vi estos donite; serchu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.
Char chiu petanto ricevas; kaj la serchanto trovas; kaj al la frapanto estos
malfermite. KredoChar vi vidis min, vi
kredas; felichaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. ReligioBone profetis Jesaja pri
vi hipokrituloj, kiel estas skribite: "Chi tiu popolo honoras Min per
siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi. Sed vane ili Min adoras,
instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj." Char, forlasinte la
ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. SektojGardu vin kontraú la falsaj
profetoj, kiuj venas al vi en shafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. FidoNe timu, nur kredu. PardoniVi aúdis, ke estas dirite:
Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al
malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaú la alian.
Kaj se iu deziras procesi kontraú vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni
ankaú vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti
de vi. Bono kaj MalbonoLa bona homo el sia bona
trezoro elmetas bonajhojn; kaj la malbona homo el sia malbona trezoro elmetas
malbonajhojn. Sekvante JesuonSe iu volas veni post mi,
li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min; char kiu volos savi
sian animon, tiu ghin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ghin
trovos. ApokalipsoChar levighos nacio
kontraú nacion, kaj regno kontraú regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en
diversaj lokoj. Sed chio tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos
vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de chiuj nacioj
pro mia nomo. Tiam multaj ofendighos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos
unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj levighos, kaj forlogos multajn. Kaj
pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmighos. Sed kiu
persistos ghis la fino, tiu estos savita. Ripozo en KristoVenu al mi chiuj, kiuj
estas laborantaj kaj sharghitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian
jugon, kaj lernu che mi, char mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos
ripozon por viaj animoj. Char mia jugo estas facila, kaj mia shargho estas
malpeza. Eterna VivoNe maltrankvilighu via
koro; vi kredas al Dio, kredu ankaú al mi. Che la domo de mia Patro estas
multe da loghejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por
vi lokon. Bonajhoj de DioKaj de kiu el vi, kiu
estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li shtonon? Aú se li petas
fishon, chu li anstataú fishon donos al li serpenton? Aú se li petos ovon,
chu li donos al li skorpion? Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn
donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro chiela donos la Sanktan Spiriton
al tiuj, kiuj petos al Li. Kiel PreghiVi do preghu jene: Patro
nia, kiu estas en la chielo, Via nomo estu sanktigita. Venu Via regno,
plenumighu Via volo, kiel en la chielo, tiel ankaú sur la tero. Nian panon
chiutagan donu al ni hodiaú. Kaj pardonu al ni niajn shuldojn, kiel ankaú ni
pardonas al niaj shuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin
de la malbono. Reveno de KristoTial viglu; char vi ne
scias, en kiu tago via Sinjoro venos. Sed sciu tion, ke se la dommastro scius,
en kiu gardoparto [horo] venos la shtelisto, li viglus kaj ne lasus sian
domon trafosighi. Tial vi ankaú estu pretaj; char en horo, kiam vi ne
atendas, la Filo de homo venas. LigilojKristana
Esperantista Ligo Internacia
|