HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.geocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 34

2003 11 27


MOHANDAS KARAMCHAND GANDHI

La moderna movado de "civila malobservado" por igi politikajn/sociajn ŝanĝojn naskiĝis el pluraj fontoj literaturaj el la dek-naŭa jarcento, ĉefe laŭ la verkoj de usonano Henry Thoreau kaj ruso Lev Tolstoj. Dum la unua duono de la lasta jarcento la plej fama apostolo de tiu protest-arto sukcesis efike utili ĉi ties principojn, kune kun la moralaj instruoj de lia religio, hinduismo, por barakti sukcese kontraŭ malbonaj leĝoj en Sud-Afriko kaj poste la Brita Imperio en Barato. Mohandas Karamchand Gandhi brilegis kiel morala heroego ne nur pro sia diamo kaj principoj sed specife ĉar li ade, sukcese vivis ĉi tiujn dum lia vivo, ech ĝis lia lasta suspiro.


CITAĴOJ

Gandhi estis unika, historie, pluraspekte. Sed lia pli elstara kontribuo temas pri la transformado de principoj de rezistado ne-perforta al instrumenta sukceso por gajni liberecon, justecon kaj pacon. Tio, kio estis iam nur persona disciplino li plialtigis al teĥniko por liberigado komunuma aŭ nacia. La demarŝo de Gandhi pri kiel trakti plej larĝajn tensiojn politikajn kaj sociajn dependis de baza harmonio socia posedanta fundamentan unuiĝon inter ĉiuj popoloj kaj klasoj, tute malkonsentanta la fatalecon de perfortaj baraktoj kaj alfrontadoj. Li posedis konvinkan aplombon por tuŝi la plej altajn kaj plej noblajn flankojn de homoj kaj direkti ilin al ŝangetoj sen alvoki la potenco de la ŝtato. Li do prezentis alternativan agadon, aŭtentikan doktrinon de kunekzistado, kiu restas signifa en tutmondaj aferoj ĝis nuntempe. La socialismo de pluraj nov-evoluantaj landoj celas pli pri unuiĝo nacia ol interklasa baraktado.

Tamen, li ja subtenas la senŝtatan mondon. Li kredis pri suvereneco laŭ aŭtoritato kiu kondukas nacian komunumon per demokrata proceso, tio estas "konsento". La rilato, do, inter ŝtatoj, ankaŭ, eliris el reciproka identeco, komuna intereso kaj destino, bazaj je ĉiu homa ekzistado. Milita aŭ similaj aliancoj kaj agoj ekspansiistaj estas malelektitaj. La emfazo temas pri "rajta konduto" inter ŝtatoj.

(supraj paragrafoj fare de KAMALADEVI CHATTOPADHYAY el Mahatma Gandhi kaj unu mondo - ISBN-81-2300141-X)

Estas maleble ke oni estu internacisma sen esti naciisma. Internaciisteco nur eblas kiam naciismo iĝas fakto; tio estas, kiam popoloj en diversaj landoj sin organizis kaj kapablas agi kiel unuaro. Ne estas naciismo ke malbonas, estas la malarĝeco, egoemeco, ekluziveco kiuj estas la malbenaĵo de modernaj nacioj kiu malbonas. Ĉiu deziras profiti per la ruiniĝo de la aliaj.

Mi humile opinias ke nekunlaboro kun malbono estas tiom devo kiom kunlaboro kun bono.

La spirito de demokracio ne estas ia meĥanaĵo adaptota per abolicio de formoj. Ĝi bezonas adaptiĝo de la koro.

Regado de la popolo fare de la popolo por la popolo ne kondutiĝas laŭ la volo de unu homo, kiom ajn alta li estus.

Libereco neniam signifas permeson fari ion ajn laŭvole.

Bono veturas helikrapide. Tiuj kiuj deziras bonon fari ne estas egoemaj, ili ne hastas; ili scias ke oni bezonas longan tempon por gravedigi popolon per bono.

Civila malobservado estas la imanenta rajto de civitano. Li ja ne ĝin cedus antaŭ ol li ĉesas esti homo. Civilan malobservadon ne sekvas anarĥio. Kriminala malobservado ja kondukas al anarĥio. Ĉiu ŝtato perforte subigas kriminalan malobservadon. La ŝtato pereus, se ĝi ne faras tiel. Sed kiam ĝi subigas civilan malobservadon ĝi provas konsciencon enkarcerigi."

Kvankam nekunlaboro estas unu el la ĉefaj armoj en la armaro de satyagraha1, oni ne forgesu ke ĝi estas, je la fino, nur rimedo por atingi konsekvence la kunlaboron de la antagonisto per vereco kaj justeco . . . Evitado de ĉiuj rilatoj kun la antagonisto, do, ne povas esti la celo de satyagrahi2, sed la celo ja devas esti la transformiĝo aŭ purigado de tiuj rilatoj."

(el La vortoj de Gandhi -- citaĵoj elektitaj de Sir Richard Attenborough, ISBN 0-937858-14-5 (bindita) kaj ISBN 0-55704-290-X (papera)

1 Sanskrita vorto signifanta "verecoforto", uzita fare de Gandhi por priskribi la premion por igi reformojn socian kaj politikan, per milda, pasiva rezistado -- satya = vereco kaj agraha = persistado.

2 Iu, kiu aktivas per satyagraha.


PREĜOJ

Novembro 27

La distinganta karaktero de moderna civilizacio estas senfina multobleco de homaj deziroj. La karakteraĵo de antikva civilizacio estas ordon-forma limigado sur kaj strikta regulado de tiuj deziroj.

Novembro 28

La moderna aŭ okcidenta avidegeco fariĝas vere pro deziro de vivanta kulto en estonta stato kaj ankaŭ, do, en Dieco. La deteno de antikva aŭ orienta civilizacio fariĝas pro kredo, ofte malgraŭ ni mem, je estonta stato kaj la ekzisto de divina potenco.

Novembro 29

Iuj el la tujaj kaj brilegaj rezultoj de modernaj inventaĵoj estas tro malrezistindaj. Sed mi neniel dubas ke la venko de homo troviĝas en tia rezistado. La danĝero estas ke ni eble interŝanĝus la eternan bonon kontraŭ momenta plezuro.

(el Mohan-Mala (Gandhi-a rozario), kompilita fare de R.K Prabha - ISBN 88-7229-059-4)

ĈIUJ LIBROJ CITATAJ EN ĈIU TIU NUMERO HAVEBLA SUR LA RETO ĈE http://web.mahatma.org.in/


NOVAĴOJ PRI HEK

De post la lasta numero de ĉi tiu organo multe okazis ĉirkaŭ HEK, temante la ne-apero de mencio de nia "komunumo" en la UEA-a Jarlibro de ĉi tiu jaro kaj la rilatoj agoj malkuraĝigintaj de la eks-kunordiganto ĉi-teme.

Pro pluraj kialoj, do, mi decidis ŝanĝi la formaton de la HEK-a hejmpaĝo (por ke ĝi alprenu freŝan spiron) kaj ankaŭ, plej grave, evoluigis HEK jene: HEK estas komunumo ek de septembro 2003 nur je la legantoj de sia organo, kiun mi strebos publikigi tri- aŭ kvarmonate dum la jaro. Plue, mi decidis ke ne necesas alvoki Jarkunvenon elektronikan, ĉar, pro la "malĉeesto" pluraspekta de la tiu de 2002 montras ke nenia neceso tiel kunveniĝi ne ekzistas ĉi-tempe -- HEK estos nur sia hejmpaĝo, dissendolisto elektronika kaj la organo, hilelismon diskoniganta en Esperantujon, simple. Pri tiu evoluo mi ne malkuraĝiĝos, ĉar mi estas kontenta ade aktivi kiel ĝis nun pri hilelismo.

rB
Kunordiganto de HEK


Ĉiuj tekstoj esperantigita el la angla per rB


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
Hosted by www.Geocities.ws

1