HILELISTO

Monata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

http://www.geocities.com/hilelista_komunumo
[email protected]

Numero: 25 Dato: 1.1.2002

LA 1-a JARKUNVENO DE HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO

Kvankam ĝi laŭplane devis okazi la 15-an de decembro 2001 en Poreč (Kroatio), la 1-a Jarkunveno de HEK okazis samtage - en Interreto.

Ĉi-vintro en Eŭropo komenciĝis per tre malvarma kaj neĝa vetero. Rimarkinte ke la planita Jarkunveno povus ne okazi pro manko de partoprenantoj, la kunordiganto de HEK "lastminute" pripensadis du eblecojn: okazigi la Jarkunvenon en KCE en Chaux-de-Fonds (Svislando), samtempe kun organizata de KCE Zamenhofologia decembra semajnfino, aŭ - okazigi la Jarkunvenon en Interreto. Ĉar kun KCE ne estis sufiĉe rapide atingita interkonsento, kaj ĉar tempo rapidege pasis (jam finiĝadis la novembro) - la kunordiganto decidis ke la Jarkunveno okazu en - Interreto. Pri la decido estis urĝe sciigitaj E-komunikiloj. Bedaŭrinde, jam estis tro malfrue por ke plimulto da esperantistoj eksciu pri - fakte la unua interreta Esperanto-kunveno. Pri ĝi havis eblecon ĝustatempe ekscii nur membroj de HEK uzantaj "fulmotondran" Interreton kaj parto da nemembroj ĝuantaj la saman eblecon.

Unua (duhora) parto de la Jarkunveno fluis en TTT-ejo de HEK, per laŭhorara aperado de TTT-paĵoj. Dua parto (same duhora) estis pripensita kiel rekta interreta komunikado (en formo de "Chat") inter partoprenantoj de la kunveno. Dum la unuan parton partoprenis kelkaj partoprenantoj, la duan parton partoprenis neniu krom la kunordiganto. Povas esti ke neniu el partoprenantoj de la unua parto estis sufiĉe lerta por uzi "Yahoo Chat" (kvankam en lastaj anoncoj pri la Jarkunveno estis donitaj sufiĉe detalaj tiusencaj instrukcioj). Je 22-a horo laŭ Universala Tempo (UT) estis afiŝita ferma TTT-pagho kaj danko al partoprenintoj.

Kvankam la Jarkunveno formale okazis, kaj eĉ estis kuriozaĵo en Esperantujo, la kunordiganto estis disreviĝinta: la voĉdonadon partoprenis apenaŭ duono da membroj, la Jarkunvenon - nur kelkaj partoprenintoj. Baldaŭ post la Jarkunveno li anoncis sian - forlason de la tuta afero, proponinte ke iu alia la aferon daŭrigu.

Sed, daŭrigi neniu sentis sin sufiĉe kompetenta. La kunordiganto la 21-an de decembro publike anocis estinĝon de Hilelista Esperanto-Komunumo. Jam sekvonttage post la publika komuniko sekvis pli ol deko da reagoj. Plimulto da reagoj estis kuraĝigaj - en senco ke revigligo de hilelismo kaj ĝisnuna engaĝiĝo de la kunordiganto laŭeble daŭrigu. La apogoj alvenis de kelkaj membroj de HEK (el tiuj nemultaj kiuj havas eblecon uzi elektronikan poŝton), kaj aliaj reagintoj estis nemembroj simpatiantaj la projekton. Iuj reagoj estis kortuŝaj. La kunordiganto iom hezitis, sed konkludis - ke indas reveni al la projekto kaj ĝin daŭrigi. Jam la 23-an de decembro estis en virtuala Esperantujo anoncite ke HEK daurigas sian ekzistadon kaj agadon surbaze de rezultoj de la Jarkunvena voĉdonado. Sekvis sinceraj esprimoj de ĝojo pro la decido. Evidentas ke Hilelistujo estas daŭre dezirata kaj apogata en Esperantujo.

(M.� .)


Rezultoj de la jarkunvena voĉdonado

P r o t o k o l o

De entute 13 membroj voĉdonis 6 membroj (5 per la retpoŝto, 1 - la kunordiganto - persone)

I. Rezultoj de la voĉdonado estas jenaj (laŭ punktoj de la Voĉdonilo):

  1. Estas decidite ke la nomo de la organizaĵo (r)estu "HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO" (4 voĉoj POR, 1 voĉo por la nomo "ESPERANTO-SOCIETO POR LA ETIKA KULTURO", 1 sindeteno).
  2. Estas decidite ke la kunordiganto de la komunumo estu Mato � pekuljak (4 voĉoj POR, 2 sindetenoj).
  3. Neniu estis proponita kaj elektita kiel la anstataŭiganto de la kunordiganto.
  4. Estas akceptita "STATUTO" de la komunumo, proponita de Mato � pekuljak (4 voĉoj POR, 1 sindeteno, 1 parta akcepto).
  5. Estas akceptita "ALIĜILO" al la komunumo, proponita de Mato � pekuljak (4 voĉoj POR, 1 sindeteno, 1 parta akcepto).
  6. Estas akceptita "REGULARO" de la komunumo, proponita de Mato � pekuljak (4 voĉoj POR, 1 sindeteno, 1 parta akcepto).
  7. Estas akceptita "HILELISTA PRINCIPARO", proponita de Mato � pekuljak (3 voĉoj POR, 1 sindeteno, 2 partaj akceptoj).
  8. Estas akceptita "HILELISTA SENTENCARO", proponita de Mato � pekuljak (4 voĉoj POR, 1 sindeteno, 1 neakcepto).
  9. Estas akceptita "HILELISTA PREĜARO", proponita de Mato � pekuljak (4 voĉoj POR, 1 sindeteno, 1 neakcepto)
  10. Estas akceptita "HILELISTA KANTARO", proponita de Mato � pekuljak (4 voĉoj POR, 1 sindeteno, 1 neakcepto).
  11. Estas akceptita "HILELISTA KALENDARO", proponita de Mato � pekuljak (3 voĉoj POR, 1 sindeteno, 2 neakceptoj).
  12. a) Ne estas decidite kiam okazu la 2-a Jarkunveno (por ke ĝi okazu same Zamenhoftage, la 15-an de decembro 2002 estis 2 voĉoj POR - do, mankis 1 voĉo por ke la propono estu akceptita per pli ol duono da voĉoj de faktaj voĉdonintoj; estis 1 sindeteno kaj 3 - neakceptoj)
    b) Ne estas decidite kie la 2-a Jarkunveno okazu (ĉar en la Voĉdonilo ne estis antaŭvidita ebleco ke ĝi okazu, same kiel ĉi-jare – en Interreto).

Rimarko: Unu voĉdoninto estis traktita kiel sindeteninto, ĉar li, spite al intenco, ne sukcesis transsendi pli ol komencan parton de sia voĉdonilo, kaj fakte apogis nur la nomon de la organizaĵo "ESPERANTO-SOCIETO POR LA ETIKA KULTURO". Tial li ne influis akcepton/malakcepton de la propono de Hilelista Kalendaro (por kies akcepto estis ricevitaj 3 akceptoj kontraŭ 2 neakceptoj, do - pli ol duono da faktaj voĉdonintoj la proponon apogis).

II. Parta akcepto de partaj akceptoj/neakceptoj:

Ĉar en HEK estas plej serioze respektata kaj laŭeble akceptata opinio de ĉiu membro, surbaze de partaj akceptoj/neakceptoj, estas aplikitaj jenaj ŝanĝoj en la proponoj:

  1. La Statuto estas iom simplikigita.
  2. La deklaracia parto de la Aliĝilo konsistas el nur unu punkto: Mi akceptas, kiel etikan gvidprincipon en la komunumo, la regulon “Kio ne estas agrabla al vi, nek vi faru al homo alia!” (Hilel).
  3. En la Regularo kelkaj punktoj estas ŝanĝitaj, kaj kelkaj forigitaj.
  4. De Principaro ĝia proponinto tute rezignis: ĉefa etika gvidilo por komunumanoj (r)estu la ora regulo el la deklaracia parto de la Aliĝilo, kaj ĝia konkretiigo estu lasita al konscienco de ĉiu unuopa komunumano.
  5. El la Sentencaro, kiel rekomendinda hilelista orientigilo pri la vivsaĝeco kaj moraleco, estas forigita pritraktado de samseksumado.
  6. Preĝaro ŝanĝis nomon en “Krestomatio”, kaj la tuta ĝia enhavo de nun estas traktata kiel “Fragmentoj el verkoj de grandaj instruistoj” (ĝisnunaj preĝoj estas traktataj kiel fragmentoj el la Psalmaro de Solomono, same kiel, ekzemple, “Kanto pri la amo” estas fragmento el la verkaro de Paŭlo el Tarzo). La religiecaj komunumanoj povas lau propra elekto, por si mem, traktadi kaj uzadi iujn fragmentojn kiel la preĝojn.
  7. Pri la dato kaj loko de la 2-a Jarkunveno de HEK, same kiel pri la anstatauiganto de la kunordiganto, estos decidate surbaze de la aldona vodonilo, kiun membroj de HEK ricevos kun la 25-a numero de “Hilelisto” (la limdato por resendi plenigitajn voĉdonilojn al la kunordiganto estu la 31-a de januaro 2002).

III. Aldonaj rimarkoj:

  1. Kompreneble, en komencajn versiojn de Sentencaro, Krestomatio, Kantaro kaj Kalendaro estos de jarkunveno al jarkunveno aldonata nova enhavo, kaj ĉiuj dokumentoj de HEK, inkluzive la menciitaj, povas esti de jarkunveno al jarkunveno ŝanĝataj laŭ proponoj kaj rezultoj de la voĉdonado de komunumanoj.
  2. Espereble membroj de aliaj hilelismaj-homaranismaj iniciatoj, grupoj, organizaĵoj trovos suprajn rezultojn de la voĉdonado, kaj – precipe - finversiajn ŝanĝojn en la dokumentoj por si akcepteblaj, kaj almenau iuj el ili kuraĝe aliĝos al HEK, kiel sendube la plej ambicia hilelisma-homaranisma organizaĵo. Ili estas bonvenaj, sendepende de ilia ebla daŭra membrado en iniciatoj, grupoj, organizaĵoj, ne akceptintaj la proponon de HEK pri kunfandiĝo.

Mato Ŝpekuljak, la provizora kunordiganto de Hilelista Esperanto-Komunumo
Zagreb, la 10-an de decembro 2001

 

Lastaj novaĵoj en Hilelistujo

Ĉiuj oficialaj materialoj de Hilelista Esperanto-Komunumo (Statuto, Regularo, Sentencaro, Krestomatio, Kantaro, Kalendaro) estas libere disponeblaj laŭ la retadreso http://geocities.com/hilelista_komunumo aŭ/kaj mendeblaj en la surpaperigita formo kontraŭ 6 IRK-oj.

25.12.2001.
Estas malfermita Dissendolisto "Hilelismo", anstataŭiganta la 22-an de decembro 2001 fermitan "Dissendoliston de Hilelista Esperanto-Komunumo". Adreso de la hejmpaĝo de Dissendolisto "Hilelismo"estas:
http://groups.yahoo.com/group/hilelismo

27.12.2001.
Ekvivis Kroata Hilelista Komunumo en fondiĝo kaj aperis unuaj du numeroj de la kroatlingva versio de "Hilelisto":
http://geocities.com/hilelista_komunumo/hhz

 

El leteroj al HEK

G. Z. (Pollando)
Siatempe, antaŭ preskaŭ 50 jaroj, mi havis la okazon tralegi iom da materialo pri homaranismo kaj ankaŭ pri hilelismo. Volonte mi ekscius iom pli pri la stato de ambaŭ - Asocio (Homaranisma Asocio Tutmonda - M.� .) kaj Komunumo (Hilelista Esperanto-Komunumo - M.� .).

C. D. (Francio)
Mi volas interparoli per reto, ne fari vojaĝojn. Mi ne havas grandan monon.

A. R. (Rusio)
Ne trovinte retpaĝon de HEK sabate, mi kaj Aleksas (kun kiu mi kutime trarigardis Reton) malĝojiĝis, kaj nokte mi legis vian leteron pri fermado de HEK... Feliĉe, nuntempe situacio estas jam alia.
Via projekto neniukaze devas malaperi, almenaŭ ĝi indiku spiritan kaj ankaŭ kulturan ("kultura fono") vojon de disvolvado de Esperanto kaj montru ĝian ekzistadon. Povas tamen okazi, ke vi reformos aŭ ŝanĝos (eĉ multfoje) la projekton por konkretigi direkton.

C. L. (Francio)
En Esperantio la unuaj rezultoj venas post kelkaj jaroj da konstanta laborego.
Bonajn Kristnaskon kaj novan jaron: la jaro de nov-Hilelismo?

P. B. (Italio)
Krizoj povas fortigi la ideojn.

Novaj
komunumanoj:

12. Christian (Francio)
14. Nives (Kroatio)
15. Alesandro (Kroatio)

Novaj
abonantoj:

14. M. N. N. (Zairo/Kongo)
(13. N. P. estiĝis membrino)

Donacantoj:

1. Claude (Svislando)
100 EUR

F. G. (Kroatio)
Kuraĝe antaŭen! Proponoj pri Statuto, Principaro, Preĝaro... Vi "legis" miajn pensojn kaj dezirojn. Sukceson kaj plezuron al vi!

S. B. (Svislando)
Hilelismo-Homaranismo estas idealo - kelkaj dirus utopio - al kiu ni ja unuope ankaŭ povas strebi sen societo aŭ komunumo. Tio estu nia intenco, ni provu agi la tiuj idealoj en nia ĉiutaga vivo kaj laŭ niaj eblecoj.

V. N. (Slovakio)
Mi fariĝis esperantisto ne pro espero, ke Esperanto venkos en la tuta mondo, sed pro ideo de neŭtrala, al neniu apartenanta lingvo, kiu ebligas sendiskriminacian komunikadon al ĉiuj ĝiaj uzantoj. Simile ni rigardu hilelismon, kiu proponas al siaj adeptoj reciprokan respekton, toleremon kaj amon al proksimulo.
Sed ni prikonsideru alian aferon. Ĉu ni restu en la limoj de Esperantujo, aŭ ni agadu ankaŭ ekster Esperanta komunumo?


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 IRK por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
[email protected]
Hosted by www.Geocities.ws

1