HILELISTO |
Monata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo |
http://www.geocities.com/hilelista_komunumo [email protected] |
Numero: 22 | Dato: 1.10.2001 |
Okaze de la 100-jariĝo de Hilelismo
LA 1-A JARKUNVENO DE HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO
(Poreč - Kroatio, 15.12.2001)
Dum la 1-a Jarkunveno de HEK estos decidite, per persona, paperpoŝta, faksila aŭ retpoŝta voĉdonado de anoj de HEK, pri la Aliĝilo al HEK, Statuto de HEK, Hilelista Regularo (inkluzive la emblemon kaj flagon), Hilelista Principaro, Hilelista Sentencaro, Hilelista Preĝaro, Hilelista Kantaro, Hilelista Kalendaro kaj pri la kunordiganto de HEK ĝis la 2-a Jarkunveno.
Ĝis nun ekzistas po unu propono de ĉiu el menciitaj dokumentoj, preparita de la provizora kunordiganto, sed ĉiu komunumano rajtas fari proprajn (kompletajn aŭ partajn) proponojn. La limdato por alsendi ilin al la provizora kunordiganto estas 28.10.2001. Surbaze de disponeblaj proponoj la provizora kunordiganto kunmetos voĉdonilojn, kaj forsendos ilin al ĉiu komunumano 4.11.2001. Dum la Jarkunveno estos kalkulataj voĉdoniloj kiujn la provizora kunordiganto ricevos ĝis 9.12.2001, aŭ kiujn, persone ĉeestontaj la kunvenon komunumanoj, enmanigos al la provizora kunordiganto dum la Jarkunveno.
Krom la voĉdonado estas antaŭvidita enkonduka prelego de la provizora kunordiganto pri Hilelismo 1901, pridiskuto de la agado de HEK ĝis la 2-a Jarkunveno, komuna vespermanĝo, konatiĝo kun la urbo Poreĉ (unu el la plej eminentaj turismaj centroj sur Adriatiko).
Kelkaj ĉeestontoj de la Kunveno povas kalkuli kun senpaga tutsemajfina (14-16.12.2001) restado en la marborda apartamenteto (de la provizora kunordiganto), kuŝanta 8 km norden de Poreĉ, en la turisma apartamentaro Červar-Porat. Kiu preferas dum la Kunveno loĝi en iu el hoteloj en Poreč, sciigu ĝustatempe la provizoran kunordiganton pri la deziro, por ke la provizora kunordiganto povu perei ĉe la rezervado de laŭdezira hotela ĉambro. Pri kunvenejo estos decidite depende de la nombro de ĉeestontoj.
Leono Nikolaido Tolstoj
Leono Nikolaido Tolstoj (1828-1910) estis rusa grafo, verkisto, pensulo. Li estas aŭtoro de kelkaj mondkonataj literaturaj verkoj (romanoj "Milito kaj paco", "Anna Karenina", "Reviviĝo").
Li sincere kaj profunde kompatis senrajtulojn, malriĉulojn, mizerulojn... kaj diversmaniere ilin helpadis, akuzante en siaj verkoj la suprajn sociajn tavolojn, eklezion kaj ŝtataparaton pro ilia socia nesentemo, nesincero kaj perforto. Disreviĝinta pri la monduma socio, li ĝin forlasis, kaj la duan duonon de sia vivo li pasigis en trankvileco de sia grafa bieno.
Tolstoj sekvis altegajn religietikajn idealojn kaj penis konforme kun ili mem vivi. Tamen, liaj idealoj okazis nerealigeble altaj. Interalie, li malakceptadis iun ajn perfortan kontraŭstaron al la malbono, li kredis en ĉiupotenca forto de la amo. Li kredis ke homoj pli bone vivus sen ŝtataparatoj.
Tolstoj publike apogis Esperanton kaj helpis ĝian disvastigadon. Malfruaj religietikaj traktatoj de Tolstoj havas nemalmultajn similecojn kun iuj trajtoj en la esperantismo.
La 28-an de oktobro 1910 Tolstoj kaŝe forlasis sian bienon, survoje frostiĝis kaj - mortis.
Leono Tolstoj bonege rekonis ĉefajn problemojn de la homa socio kaj de ĉiu unuopa homo, li mem estis profundege noblema homo, kaj kiel pensulo kaj en praktiko, sed - li ne trovis realigeblan solvon por malfermitaj de li problemoj. Tio restis tasko por posteuloj de la elstara humanisto el Jasnaja Poljana. (M� )
EL LA PENSARO DE L. N. TOLSTOJ
Fragmentojn el ruslingvaj verkoj de L. N. Tolstoj "ЗАКОН НАСИЛИЯ И ЗАКОН ЛЮБВИ" kaj "ПУТЬ ЖИЗНИ" http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ elektis kaj Esperanten tradukis Mato � pekuljak.
|
|
El: "La vojo de la vivo" Por ke oni bone travivu
vivon, oni devas kompreni, kio estas la vivo kaj kion oni
en la vivo devas kaj kion ne devas fari. Pri tio en ĉiuj
tempoj instruis plej saĝaj kaj plej ĝuste pasigintaj la
vivon homoj de ĉiuj popoloj. Ĉiuj instruoj de tiuj
saĝuloj akordiĝas en unu la samo. Kaj ĝuste tiu unu la
samo pri tio, kio estas la homa vivo kaj kiel oni devas
ĝin travivi, estas vera kredo. Fonto: Л. Н. Толстой ПУТЬ ЖИЗНИ http://lib.ru/LITRA/TOLSTOJ/way-of.txt (elektitajn fragmentojn adaptis kaj Esperanten tradukis: Mato � pekuljak) |
||
Aliĝis al HEK: 1. Mato (Kroatio) |
Propono de Hilelista flago:
|
El leteroj al HEK A. R. (Rusio) |
J. G. (Israelo) R. C. (Italio) H. G. (Koreio) |
Abonis HILELISTOn: 1. A. R. (Rusio) |
I. S. (Rusio) Religie mi ne trovis mian propran lokon en la vivo, malgraŭ ke mi studis kaj praktikis ion el la rusa ortodoksa religio kaj baĥaismo.... Mi komprenas la neceson de ia religietiko en la persona vivo de ĉiu homo. |
Abono je la reta versio de HILELISTO
estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas
aboni kontraŭ 6 IRK por unu jaro. Abonpetojn, same kiel
materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto: Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete [email protected] |