<...>

"Ĉu estas laŭleĝa por homo forsendi [divorci] sian edzinon pro ĉia kialo?"

<...>

Moseo starigis la regulon ke, kiam viro edziĝis, kaj "okazos, ke ŝi ne plaĉas al li, ĉar li trovis ĉe ŝi ion hontindan (marĝene, temas pri io ligita al nudeco, -- hebree "ervath dabhar"): tiam li skribu el ŝi eksedzigan leteron kaj donu ĝin en ŝian manon kaj forsendu ŝin el sia domo. 2 Kaj se ŝi eliros el lia domo kaj iros kaj edziniĝos kun alia viro; 3 kaj tiu lasta edzo ŝin ekmalamos kaj skribos al ŝi eksedzigan leteron kaj donos en ŝian manon kaj forsendos ŝin el sia domo; aŭ mortos tiu lasta viro, kiu prenis ŝin kiel edzinon: 4 tiam ŝia unua edzo, kiu forsendis ŝin, ne povas preni ŝin denove kiel edzinon, post kiam ŝi estas malpurigita; ĉar tio estas abomenaĵo antaŭ la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredaĵon." (Readmono 24:1-5). Nun, interpretante ĉi tiun regulon, ĉio dependas de la signifo de la esprimo "ervath dabhar", aŭ pli precize pri la nura vorto "ervath". Ĉi tio signifas, plejparte, makulon, sakrelegion, kaj Hilelo pere de lia skolo, eksplikis la versojn per la interpreto ke viro kapablus "divorci sian edzinon pro ia ajn malgusto ĉe ŝi;" eĉ, kiel la fama Rabeno Akiba aŭdacis diri, se la viro vidis alian virinon kiun al li plie plaĉus; sed la skolo de Ŝamajo interpretis la regulon jene: ke eksedziĝo nur okazus kaŭze de skandala malĉasto. La judoj, do, havis proverbon ĉi-teman samkiel en aliaj temoj: "Hilel malfaskigis tion, kion faskigis Ŝamajo."

Ŝamajo estis morale ĝusta sed ekzegete malĝusta; Hilelo estis ekzegeze ĝusta kaj morale malĝusta. Ŝamajo estis ĝusta nur tiom, kiom li estis komprenanta ke la animo de la mosea leĝo permesis kiel justebla nenian eksedziĝo in foro conscientiae, krom pro la pli senhonta malmoraleco; Hilelo estis ĝusta nur tiom, kiom li estis komprentanta ke Moseo permesis malfermon je eksedziĝo in foro civili en malpli skandalaj circonstancoj. Sed tiujcirconstance, decidi unuflanke por unu skolo kontraŭx la alia skolo ne nur serioze ofendigus la alian, sed ankaŭx agacus la multajn sendisciplinulojn aŭx naŭxzus la malmultajn virtulojn. Ĉar dum tiu epoko koruptoplena, la plejmulto agis, ĉiuokaze, laŭx la principoj starigitaj de Hilelo, samkiel la judoj en la orientaj landoj daŭxre faras ĝis hodiaŭx. Tiel estis, fakte, la tendeco universala tiuepoke. Ĉe la paganoj, speciale en la roma imperio, la strikteco de la kontrakto geedza iĝis tiom malstreĉiĝita, kiom ja pasis jarcentoj antaŭx ol okazis eĉ unu kazo de eksedziĝo frivola; dum la imperio, male, eksedziĝo iĝis la normo kaj senfideco la escepto.

Originala angla-lingva teksto el Ĉapitro 46 de The Life of Christ [La Vivo de Kristo] de Frederic Farrar, Klock & Klock Christian Publishers, Minneapolis, MN. ISBN 0-86524-089-2.

rB
2007 05 08

Hosted by www.Geocities.ws

1