De tiam Jolanda visxigxis, kaj lasante Dalidan glorsupre steladi, sxi
esprimis siajn postulojn nur per cxiam neeblaj amoj kaj patrina
temperamento premanta Dalidan trakti siajn amikojn kaj protektatojn per
neniam malkonfirmita largxanimeco.
Vendinte pli ol 100 milionojn da diskoj tra la mondo, Dalida elektis, unu
jaron antaux sia morto, ludi belegan rolon en "La 6-an tagon" de Jusefo
Sxahin, reveni al doloraj spuroj de sia junagxo kaj fronti tiun de la tempo
al sia beleco. sed tio trois por tiu escepta virino, kiun cxiam Morto
apudis.
En la universo, kiun sxi elektis konkeri, okupis Dalida la unuan lokon
seninterrompe dum 30 jaroj. Tvisto, roko, diskoo, kanzonoj, tekstoj,
revuoj, neniu speco malkuragxigis Dalidan. En Romo, Nov-Jorko aux Saigono,
neniu publiko povis rezisti al sxi kaj kelkajn jarojn post sia transpaso,
sxi ankoraux kantas en la memoroj.
Lastan jaron de sia vivo, Jolanda repremis sur
Dalida kaj forigis sxin de sxiaj amikoj kaj kutimoj, kondukante
sxin al denove neebla amo. iun vesperon, kelkajn
semajnojn antaux sia memmortigo, Dalida diris al iu proksimulo:
"Mi ne elektis mian naskigxon, sed mi elektos mian
morton".
Tiun proksimulon frapis la vizagxo de lia amikino. Ne
estis la Dalida, sed la Jolanda vizagxo!
Jolanda Gigliotti igxonta Dalida, naskigxis la 17-an de Januaro 1933 en cxirkauxurbo de Kairo. Sxi havas du fratojn kaj sxia vivo povus dolcxi, se terura okulmalsano ne martirigus sxiajn unuajn jarojn.
Viro grave rolanta en la vivo de Dalida estas Lucien Morisse ( tiam estro de radiostacio Europe 1). Post kvin jaroj de komuna vivo, ili edzigxas la 8-an de Aprilo 1961 kaj frontpagxas. Sed 2 monatojn post la ceremonio, eksplodas skandalo, cxar sxi publike montrigxas kun juna bluokula pentristo. Sxokigxas la publiko, furiozas
gazetaro kaj la edzo vengxos, uzante potencon de sia radio por
provi neniigi Dalidan karieron, kiun li tiel brile disvolvis. Sxi eksedzigxos de Lucien Morisse en 1961 kaj tiam
decidis sole lancxi kaj plidauxrigi sian karieron. 10 jarojn
poste, denove edzigxinta Lucien Morisse ,kun du infanoj, sin mortigas.
En 1967, Dalida enamigxis por Luigi Tenco, itala turmenta kantisto. La
stelulino akompanas lin en San Remo-festivalo. Sed la jxurio premias alian
kanzonon ol la sian kaj li ne eltenas tion. Cxi-vespere, Dalida malkovras
lin en ilia dormocxambro. Li pafis kuglon en sian kapon. Post unu monato,
sxi trompas sian pri sxi zorgantajn cxirkauxulojn, enfermigxas en pariza
hotelo kaj provas kunigxi al sia transpasinta amulo. Kiam sxi elkomatigxos
post kvin tagoj, nenio estos kiel antauxe.
En 1978, Dalida kokeros Nov-Jorkon. De 19 jaroj, sukcesis konkeri
Vjetnamion, Libanon, orientajn landojn, Sudamerikon, Kanadon kaj Japanion.
Sxi triunfis kiel plej populara kanzonistino en cxiuj landoj de Euxropo,
kie sxiaj diskoj sumas 85 milionojn da unuoj. Sed mankas Usono, cxar sxia
personeco fascinas la usonanojn kaj oni komparas sian popularecon kun tiu
de Elvis Presley. Nov-Jorko vere triunfigas sxin.
Dalida provas dum 8 komunvivaj baraktaj jaroj kun Ricxardo Chanfray (konata
ankaux sub la nomo "Grafo de Saint-Germain") savi lin el liaj demonoj (tiu
homo diras, ke li estas 17000-jara, povas plumbon origi!). Sed sxi ne
sukcesos eligi lin el la detrua spiralo, ne kiun li forjxetas sin. Estas
apartigxo. Unu jaron poste, Grafo de Saint-Germain vivas kun alia virino
kaj ambaux mortigas sin.
Fine de sia vivo, sxi ludas en "La 6-an Tagon" filmo de Jusefo Sxahin, en
kiu sxi rolas avino. La 3-an de Majo 1987, sxi mortigas sin, postlasantre
etan paperon cxe sia korpo. Skribita estis;
"LA VIVON NE ELTENAS MIN,
PARDONU MIN!"
Sxi sukcesigiss sian karieron; sxia privata vivo tute malsukcesis, cxar sxi
tute sola retrovigxis kaj sxia nura bedauxro estis ne povinti havi
infanojn. Sxi pensis antaux cxio al sia kariero.