Francisko Viljono:


BALADO
(pri Damoj de iamaj tempoj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des dames du temps jadis (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [41a] T 329
En kiu lando, trans a� cis,
Estas Romia Flor' plej bela?
Arkipiada kaj Tais',
�ia kuzin', kvaza� �emela?
E�o', respond' al voko hela
Super river' a� lago klara?
�iuj kun bel' senparalela. -
Nu, kie estas ne�' lastjara?

Kie la sa�a Heloiz'?
Iris pro �i al klostro-�elo
Petr' Abelard' en Sankt-Deniz',
Pro am' kastrita - jen kruelo!
Kaj la re�in', pro kies pelo
Plon�is Burdan', post ludo para,
En sak' en Sejnon, ja la� celo?
Nu, kie estas ne�' lastjara?

Kaj Blank-Lili', re�in' sen mis'
Kun vo�o de siren' fabela?
Grandplanda Berta, Triks', Alis'?
Kaj Harmburgis', la Majn-kastela?
Kie Johana Dark', fidela,
Viktim' de angla brul' �tipara?
Ja kie, ho Estrin' �iela?
Nu, kie estas ne�' lastjara?

Ho Princ', ne post semajn' sencele
Demandu, nek post pa�zo jara -
Respondos nur refren', tiele:
Nu, kie estas ne�' lastjara?


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[41a] Balado pri Damoj de iamaj tempoj
cis : maltrans, je �i tiu flanko de.
Flora : Romia kurtizano (altranga amoristino), kiu heredigis multon al la popolo de Romo. Je �ia memoro oni faradis flor-festojn (la� Juvenalo).
Arkipiada : Fakte temas pri viro, Alcibiades (5a jc a.K.). �ar oni komentis lian belecon, en mezepoko oni supozis lin virino.
Taisa : Atena kurtizano kiu sekvis Aleksandron al Egiptio (4a jc a.K.).
E�oa : (en Helena mitologio) nimfo, enami�inta al Narciso - pro manko de re-amo, �an�i�is al roko kaj konservis nur sian vo�on.
Heloiz' : Helo"ise (1101?-1164), nevino de Pariza kanoniko, studentino de Abelardo.
Petr' Abelard' : Pierre Ab'elard, Esbaillart a� Abaelardus (1079-1142), filozofo-teologo. Lin dungis la onklo de Heloiza por instrui filozofion al �i. Enami�inte kaj (sekrete) edzi�inte al �i, li sendis �in (por lo�i) al mona�inejo, ekster la influon de �ia onklo. Tiam tiu kastrigis Abelardon. Heloiza fari�is mona�ino, poste abatino. Abelardo fari�is abato kaj teologie la �efa kontra�ulo de (poste sankta) Bernardo de Klaravalo (Clairvaux, Claravallis).
klostro : tipa mona�eja konstrua�o.
Sankt-Denizo : Saint-Denis.
Bur(i)dan' : La�rakonte, Johanino de Navaro (1273- 1305), edzino de Filipo 4a la Bela, kutimis inviti virojn por amorado (kelktaga) kaj tiam �eti ilin en fermita sako en Sekvanon (Sejnon, Saine/Seine). La filozofo Jean Buridan (1292?-1360?), profesoro �e Sorbono, la�rakonte, kiel studento estis tia viktimo. Lin savis fojno-boato. Anta�e oni pensis, ke Buridano naski�is en 1298, kaj nomis la rakonton ne ebla.
Blank-Lilio : Blanche de Kastilio, re�ino de Francio, edzino de Luiso 8a (kiu regis 1223-1226), patrino de Luiso Sankta (9a).
Grandplanda Berta : patrino de Karolo Granda.
Triks' : Beatrikso a� Beatrico, onklino de Grandplanda Berta.
Alis' : bopatrino de Beatrikso. (La nomitaj sinjorinoj rolis en pluraj mezepokaj heroo-kantoj.)
Harmburgis' : (H)Aremburgis, solheredantino de grafo de Majno (Maine), mortis 1126.
Johana Dark' : Je(h)anne Darc a� d'Arc, Franca armeo-gvidantino, vive bruligita en 1431 fare de la Angloj en Ruano, la� verdikto de eklezia tribunalo prezidata de la episkopo de Bovezo.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
�iuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pa�o de Vulpo-Libroj

La pa�o de Francois Gaulthier


Hosted by www.Geocities.ws

 1