Francisko Viljono:


BALADO
(pri la Parizaninoj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des femmes de Paris (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [144a] T 1515
Regus, la� dir', pri belparolo
Florencaj, Veneciaj inoj,
Sufi�e por la am-frivolo
(Kaj e� antikvaj Romaninoj);
Tamen, �u estas Lombardinoj,
�enovaninoj (�u mi pekas?),
Pjemontaj a� Savojaj inoj,
Parizanin' plej bone bekas.

Pri belparol' en Neapolo
Katedrojn havus la virinoj;
Kaj pri kla�ad' ekzistus skolo
De Germaninoj kaj Prusinoj.
La Egiptinoj, Hungarinoj,
Grekinoj la� parol' ne sekas;
Kataluninoj, Hispaninoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Svisin' a� Bretonin'? Sen rolo!
Sur l'Eta Pont', haringistinoj
Al Gaskoninoj, kun petolo,
La bekon fermas. �u Anglinoj,
Kalezaj a� Lorenaj inoj
(�u mia listo miron vekas?),
E� Valencjenaj Pikardinoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Princ', pro parol' Parizaninoj
Premion havu, mi substrekas;
Malgra� la fam' pri Italinoj,
Parizanin' plej bone bekas.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[144a] Balado pri la Parizaninoj
En la traduko mi ''perdis'' la Tuluzaninojn. Pardonu, Akademia Mo�to! (FG)
En la unua strofo temas pri diverslokaj Itallingvaj inoj.
l' Eta Pont' : Petit Pont, kun fi�-foiro, en Parizo.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
�iuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pa�o de Vulpo-Libroj

La pa�o de Francois Gaulthier


Hosted by www.Geocities.ws

 1