Francisko Viljono:


PROBLEMO
(nome de Fortuno)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade (au nom de la Fortune) (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [PD 12]
Fortun', la� sa�aj, estas mia nomo
Kaj vi, Francisk', fi-nomas min murdisto,
Vi, ulo sen plej eta e� renomo.
Pli bonajn sendis mi por gipso-pisto
A�, pro povrec', al �tonmineja tristo.
Dum pekas vi, �u plendu vi pri l' sorto?
Ne solas vi, �u do de mi komforto?
Vi vidu, kion mi �is nun inventis:
Bravulojn mi mortigis kaj turmentis;
�e tiuj, vi ja estas nur �ifono.
Trankvilu nun! Sufi�e vi jam plendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Mi frapis grandajn re�ojn, je la fono
De tempoj anta� via ek-ekzisto:
Mortis Priam' pro mi, kun �iu homo,
Estis nek turo nek don�on' rezisto.
�u Hanibalo mankus sur la listo?
Ja en Kartago lin atendis Morto.
Skipi' Afrika mortis pro perforto,
Julon Cezaron al Senat' mi vendis,
Pompeon mi en Egiption sendis,
Jazonon trafis akvokirla drono,
En Romo, �iuj en la fajr' lamentis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Re�' Aleksandro, �ies �ampiono,
Kiu Sepstelon ser�is kun persisto:
Li mortis pro mia veneno-dono;
Kaj re�on Arfaksado, nur por distro,
Sur lia flag' mortigis mi, preciz', do.
Tiel faradis mi kaj mi da�rigos,
Kialon a� motivon ne klarigos.
Kaj Holofernon (Dion li ofendis)
Murdis Judit' (pro dorm' li ne atentis)
Per lia glav', en lia pavilono.
Kaj Ab�alom'? Pro mi, post fu�' li pendis.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!

Prefere nun, Francisk', vi min atentus:
Se Di' de l' Paradizo ne preventus,
Por vi, a� ajna, mankus jam pardono.
Pro unu fu�o, mi dekoblon sendus.
Mia konsil': kontentu vi, Viljono!


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[PD 12] Problemo, nome de Fortuno
Priamo : (en Helenaj legendoj) lasta re�o de Trojo, mortigita de Pirho (Pirro) kiam tiu konkeris Trojon.
don�ono : defendo-turo �e kastelo.
Hanibalo : Kartaga armeestro (246-183 a.K.) kiu, veninta trans Pireneoj kaj Alpoj, venkis la Romianojn en Italio. Post revoki�o al Kartago, kiam minacis livero al la Romianoj, li sin mortigis.
Skipi(on)o : Publius Cornelius Scipio Africanus Maior, Romia armeestro (236-183 a.K.) kiu venkis Hanibalon kiam tiu retiri�is. Mortis ekzilita.
Jul(i)o Cezaro : Gaius Julius Caesar, (la�fakte) la unua Romia imperiestro (100-44 a.K.), murdita dum Senata kunsido.
Pompe(j)o : Gnaeus Pompeius Magnus, unu el la Romiaj triumviroj (106-48 a.K.). Cezaro lin eksigis. Li fu�is al Egiptio, kie re�o Ptolemeo igis mortigi lin.
Jazono : (en Helena mitologio) la gvidanto de la Argona�toj. Post kiam li revenis de siaj aventuroj, lia edzino fari�is malfidela kaj li retiri�is al sia �ipo. Sed �i estis putrinta; Jazono trafalis kaj dronis.
Romo : Oni akuzas imperiestron Ner(on)o (37-68) pri bruligo de la urbo.
Aleksandro : (vidu anka� [17]) mortis i.a. pro trouzo de alkoholo. Tiun venenon do Fortuno donis al li.
Sepstelo : la Plejado(j), bone videbla stelo-grupo en stelaro Ta�ro (en Franca: ''la Kokidejo''). Aleksandro dum siaj ekspedicioj do ser�is �in, kiam �i malaperis ''malanta�'' la horizonto.
Arfaksado : re�o de la Medoj. Nebukadnecar (la� la apokrifa Biblio-libro Judit) ''kaptis Arfaksadon en la montoj de Raga�, trapikis lin per siaj �as-lancoj kaj por �iam pereigis lian potencon.'' (Jud. 1:12-15). La ''flago'' �e Viljono bazi�as supozeble je mistraduko.
Holoferno, Judit : Judit (la� la samnoma Biblio-libro) profitis de la fakto, ke la Babilonia armeestro Holofernes ''jam de la tago, en kiu unuafoje li vidis �in, ser�is okazon por delogi �in'', por detran�i lian kapon (en lia tendo, sur lia lito, per lia mallonga glavo), kiam li estis komplete ebria. (Jud. 12:10- 13:10).
Ab�alomo : (Biblio) ''Kaj Ab�alom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn bran�ojn de granda kverko, kaj lia kapo alkro�i�is al la kverko, kaj li ekpendis inter la �ielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.'' (2-Sam. 18:9).


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
�iuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pa�o de Vulpo-Libroj

La pa�o de Francois Gaulthier


Hosted by www.Geocities.ws

 1