Francisko Viljono:
Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Le debat du cuer et du corps de Villon (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [PD 11]
Jen kio? - Mi! - Do kiu? - Via koro:
Fadeno nur tre eta min nun tenas,
Sen forto, sen substanc', sen sanglikvoro,
Vidante ke en solo vi �agrenas
Kaj, kvaza� hundo, en angulo tremas. -
Pro kio do? - Pro via folplezuro. -
Sed kial vi? - Min trafas malplezuro. -
Lasu min paca! - Kial? - Mi pripensos. -
Kaj kiam? - Kiam �esos knabnaturo. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Kaj... kio vi fari�u? - Vir' merita. -
Vi estas tridekjara. - Tre konsole! -
�u knabo? - Ne. - Vi estas do prenita
De frenezeco. - Kie? �u �ekole? -
Neniom scias vi. - Tamen! Jam sole,
Ke mu�' ne estas blanka kiel lakto. -
Jam �io do? - �u mankas al vi takto?!
Se ne sufi�as �i, mi rekomencos. -
Perdita estas vi! - Ne sen barakto! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Mal�ojas mi; vin trafas la doloro.
Se idioto estus vi, pardono
Por la povrulo eblus en �i horo.
Sed vi ne zorgas: fio �ajnas bono,
A� via kap' malmolas pli ol �tono;
A� pli ol la�d' vin pla�as �i turmento!
Respondu nur al mia argumento!? -
Mi post la mort' doloron ne plu sentos. -
�u jen konsol'? - Ho, sa�a elokvento! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Malbonon ka�zas kio? - Malfeli�o:
Saturn'. En mian sakon la Fiulo
Enpakis la malbonon. - Supersti�o!
Vi estas lia mastro, ne subulo.
Jam skribis Salomon' en sia rulo:
"Potencon �iu sa�a hom' posedas,
Pro kiu la influ' planeda cedas". -
Ne vera! �iam mi de �i dependos. -
Kion vi diras? - Tion mi ja kredas. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -
Vi volas vivi? - Donu Di' potencon! -
Iel do... - Nu? - Vi sekvu
konsciencon;
Legu sen fin'. - Kaj kion? - Nur
sciencon;
Lasu amikojn stultajn! - Mi pripensos. -
Observu �in! - Mi kaptis la esencon. -
Ne �isatendu finan konsekvencon,
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos.
[PD 11] Debato inter korpo kaj koro
Debato inter korpo kaj koro estis pli ofte uzata temo de
balado.
Saturno : astrologie konata kiel malica planedo.
Salomono : en la apokrifa Biblio-libro Sa�eco de
Salomono (Sa�. 7:15s): ''[Dio] mem senerare sciigis min
pri la ekzistanta realo, ... ciklojn de la jaroj kaj
poziciojn de steloj, ... La Sa�eco estas pli movebla ol
�iu movo.'' Viljono �ajne memoris ''pli mov(pov)a''.