14a Esperanto Kurso 2003

 

Kiel ĉiujare, Bangaloro Esperanto Centro organizis 8 tagan senpagan kurson por lernantoj. Antaŭ la kurso ni petis kvar la angla kaj unu la kannada tagĵurnalojn eldoni nian reklamon pri nia senpaga esperanto kurso. S-ro Masood postiris nia peto kaj ĉiuj reagis positive kaj tio helpis multajn por kontakti nin. Radio City, populara FM radio stacio de Bangaloro ankaŭ anoncis pri nia kurso. Auskultante tion kelkajn homojn enregistriĝis por la kurso. Ĉiujare ĝi estas normala por kelkaj homoj aliĝi el sciivolo kaj lasi baldaŭ. Unua tago ĉeestis 42 homoj sed nur 32 restis ĝis la fino kaj ricevis atestilojn.  El ili estis tradukistino S-ino Geeta, lektoro Gajatri Devi, doktoroj, inĝinieroj kaj studentoj.

 

Vidante la reklamon S-ro Samir Indraĝit, prezidanto de studenta sindikato de la fama Barata Instituto de Administracio (IIMB),Bangaloro invitis nin por konduki kurson en ilia institucio.

 

La kurso komencis je la 5a majo 2003 kaj finigxis je la 12a majo 2003. Nacia kolegio afable permesis uzo de sian klasĉambron. Dum antaŭaj kursoj elektra malsukcesego malfaciligis nin, do ni instruis inter 1700 kaj 1830 horoj (barata tempo). Bedaurinde pro tia neoportuna tempo  kelkaj homoj ne povis aliĝi. Plej parto de kurso s-ro Pradhan kaj D-ro Tekur instruis kaj S-roj Samuel kaj Hari Rao instruis du tagoj. Fraulo Abhishek ankaux helpis la instruistoj.

 

Je la oka tago okazis adiaŭa funkcio. Ĉiuj partoprenantoj kontribuis por ĝia sukceso. Ekspozicio de esperantaj poŝtmarkoj, gazetoj, afiŝoj kaj libroj estis aranĝita. F-ino Anjali kantis alpreĝa kanto kaj D-ro Tekur bonvenigis la ĉefgaston S-ro Ajay Simha, estro de programara firmo. Poste S-ro Pradhan parolis pri esperanto movado en barato kaj la mondo. Ges-roj Samuel, Karthik, Kumuda Kashi, Kiran Rao kaj Keshav Murthy parolis, kelkaj en esperanto. F-ino Midhu recitis poemon en malayalam lingvo kiu ŝi verkis kaj S-ro Samuel tradukis tion en esperanto. Ĉefa gasto Ajay Simha distribuis atestilon al partoprenantoj. Poste li diris ke pro lia laboro li vizitis preskaŭ ĉiuj landoj kaj spertis la malfacilaĵoj de multlingvaj problemoj kaj tutkore li subtenas la esperanto movadon kaj invitis nin instrui esperanton en lia firmo al liaj dungitoj. Uzante sian artistan skribaĵon  D-ro Santosh Patil helpis nin pretigi atestilojn. S-ro Keshav Murthy kaptis multajn fotojn. F-ino Ashwini dankis cxiujn por sukceso de la kurso. La evento estis gvidinta de D-ro Shilpa.

 

 

 

                                                                        Reiri

Hosted by www.Geocities.ws

1