Sekvanta
estas mesagxo prenita de esperantisto-baratano diskutgrupo. Gxi donas iun ideon
pri la E-movado historio en barato. Dankon s-ro Lavarenne.
From:
Christian Lavarenne
<[email protected]>
Date: Sun
May 26, 2002 1:37am
Subject:
Re: "Economic Times of India" : historiaj informoj por eventualaj
reagoj ?
. . . . ...oni povos afable montri ke, ech en
Bharato, estas tre longa E-historio, kaj
serio da
artikoloj pri Esperanto. La Enciklopedio mencias la unuan en Indian
Review la
24-an de oktobro 1905 kaj pli malprecize kelkajn aliajn en Madras
Mail kaj
Madras Times (en 1906). Al tio oni povas aldoni (kiel informojn
komplementajn
de la artikolo "Hindujo, Brita", en Enciklopedio p. 212) :
Allahabad,
India U.P. : S-ro G. T. W. Olver, telegrafa oficisto, deziras
korespondadi
kun samideanoj pri telegrafaj kaj elektraj aferojn [tiele !].
(en
L'Espérantiste n-ro 98 (aprilo 1906), p. 96.)
Adresoj
shanghitaj. Indes - Calcutta : G. T. W. Olver, Central Telegrafa
Oficejo
(L'Espérantiste, n-ro 99 (majo 1906), p. 105.)
[En la]
Theosophic Gleaner, en Bombay (julio-augusto [1906]), interesaj
artikoloj
de s-ro Louis Peltier, titolitaj : "Universal Brotherhood" ;
"International
Language". ("Presse", en L'Espérantiste, n-ro 104 (nov.
1906), p.
232.)
Rimarko.-
S-ro G. T. W. Olver (...) nuna adreso : U. S. Club, Calcutta,
India.
(L'Espérantiste, n-ro 103 (oktobro 1906), p. 216.)
Bhandara (Central
Provinces, Hindujo, India) : S-ro R. T. Fanshawe, oficiro
de la
Hinduja Polico, deziras korespondi kun jughistoj au policistoj pri
policaj
aferoj. (L'Espérantiste, n-ro 105 (dec. 1906), p. 260.)
Novaj
gazetoj. Preskau chiumonate naskighas kelkaj novaj kunfratoj. Ni
ricevis :
(...) ; La Stelo de l'Oriento, eldonata de la "Esperanto Society
of
India", en Calcutta... (Prof. E. Lime, "En la mondo esperantista :
Promenadeto
tra la gazetoj", en Espero Katolika n-ro 42 (nov. 1907), p. 53.)
Oni legas
en British Esperantist (julio [1908 ?]) :
"
(...) morto de nia amiko kaj kunlaboranto, S-ro Rupert Temple Fanshawe,
Distrikta
Policestro, Raipur, Centraj Provincoj, Hindujo, je la agho de 32
jaroj.
Multaj el tiuj, kiuj cheestis la Kongreson en Cambridge, tre bone
rememoros
lin kaj lian fervorecon por nia afero. La lastajn du jarojn li
estis
okupata pri la preparado de (...) Konkordanco de la Fundamenta
Krestomatio.
Li estis la dua filo de Sir Arthur Fanshawe, K. C. I. E. ..."
("Nekrologio",
, en Espero Katolika nro 49 (junio 1908), p. 281-282.)
Hindujo .-
La movado progresas en tiu chi lando : la 17-an de novembro 1908
fondighis
la Esperantista Societo de Bombay ; en Banaras oni lanchas
poresperantajn
prelegojn. (René de Lajarte, "Chronique", en Franca
Esperantisto,
I,3 (marto 1909), p. 60.)
"S-ro
Alex Pride sciigas korespondantojn, ke liaj novaj adresoj estas :
(...) kaj
Hindujo, 35 Cossipore Road, Cossipore, Calcutta." (en La Movado,
n-ro 51
(aprilo 1914), p. ix.)
"Esperanto
versus English internationalized", by Syamacharan Ganguli, in The
Modern
Review, a monthly revew and miscellany" ed. by Ramananda Chatterjee,
Calcutta,
vol. XXVI n° 5 whole n° 155, nov. 1919, p. 519-524.
Post la
E-kurso gvidata de S-ro A. Pashkevichius, litova esperantisto,
fondighis
Bengala E-Ligo [kiu kunvenas chiulunde]. Prez. S-ro D. Dutt, sekr.
S-ro N. K.
Mitra. Dum la kurso retrovighis malnovaj samideanoj en Kalkutta,
inter ili
S-roj P. Shose, O. Smith kaj Sajed Ali... (Esperanto, n-ro 406
(junio
1934), p. 104.)
Rabindranath
Tagore kaj Gandhi parolis favore al Esperanto sed mi ne havas
la
referencojn nun (pri la unua, vershajne en "Aventuroj de pioniro", de
Edmond
Privat ?).
Lau la
deziro de Acharya Vinoba Bhave mem (la chefa dischiplo de Gandhi),
Tibor
Sekelj instruis Esperanton al li po unu horon tage dum tri semajnoj
("Post
18 lecionoj Vinoba Bhave jam sufiche akiris la lingvon por povi
daurigi la
lernadon per legado kaj skribado."). Vinoba deklaris :"Rigardu
min
kunbatalanto en la laboro por la internacia lingvo !" (T. Sekelj, "La
Sanktulo
kaj Esperanto", en Heroldo n-ro 1301 (16-3-1960), p. 1.)
Mi ne tute
certas chu la informoj rekte utilos...
Bonvoleme
kaj samideane
Christian
PS Estas ankorau kelkaj pliaj informoj en
2-pagha franclingva noto de mia
tezo Swâmi
Brahmabandhab Upâdhyây (1861-1907), Lille : Atelier national de
reproduction
des thèses, [s.d. : 1992 ?], vol. 3, p. 153-155.
Kaj se
ekzistas artikolo(j) pri la historio de la E-movado en Bharato mi
shatus
ricevi ilin au almenau iliajn referencojn : antaudankon !