Vortoj de A. Paŭlukavec
Muziko de A. Gurov
Ni< belorusaj esperantistoj,
Kun amikar' al vasta la mond'
Por pac' batalas, estas forĝistoj
De mondestonto kaj nia sort'.
Ni korespondas kun konsidero:
En eksterlando ĉiu amik'
Pri nia vivo sciu la veron,
Pri nia lando kaj respublik'.
Gaste se venos eksterlandanoj,
Ĉiun renkontos ni kun estim',
Ĉies amike premos ni manon
Laŭ belorusa nia kutim'.
En frata rondo kantos ni kune,
En Esperanto sonos la kant',
Certe ni dancos ankaŭ komune —
Ni amikiĝis per Esperant'.
Kaj dum ni vivos sub la ĉielo,
Dum hor' feliĉa kaj dum mizer'.
Al Esperant' ni restos fidelaj,
Pri venko ĝia restos esper'.
Refreno:
Sur niaj brustoj verdan la stelon
Ni ĉiam portos kun sent' de fier'.
Nin unuigas nobla la celo —
La amikec' de popoloj sur ter'.
Vortoj de A. Paŭlukavec
Muziko de A. Gurov
Homoj el la vasta mondo,
Ni ja estas samteranoj,
Ĉu preparos ni la morton
Por ni mem per propraj manoj?
Nin disigas lingvaj baroj,
Nin disigas ŝtataj limoj,
Ĉu pro malamikaj faroj
Restos ni militviktimoj?
Refreno:
Esperanto estas bona rimedo,
Estas vere taŭga rived'
Por ni komprenu unu alian
Sur nia ne tiom granda planed'.
Aŭ hodiaŭ aŭ neniam —
Estas sola la elekto.
Ĉu pereos ni por ĉiam
Pro plej stulta la neglekto?
Sonu laŭte voĉo nia.
En komuna pacbatalo
Por kunvivo harmonia
Kontraŭ la militfatalo.
Refreno:
Esperanto estas bona rimedo,
...
Vortoj de A. Paŭlukavec
Muziko de A. Oreĥov
Saluton, karaj geamikoj!
Ni bonvenigas kore vin
En nia verda respubliko
Kun frata amo kaj estim'.
Eksonu nia kant' komuna
Kaj regu inter ni sincer'!
Pleniĝu niaj koroj junaj
Per amikeco kaj esper'.
Ĉar estas ni esperantistoj,
Ni devas zorgi pri la pac'.
En lukto estu ni persistaj:
Por pac' batalu ni sen lac'!
Pri l' sorto de l planedo Tero
Ni respondecas, amikar',
Ne gravas tute la cetero,
Se temas pri la nobla far'.
Briladu ĉiam verda stelo,
Kaj sonu Esperanta kant'.
Serena estu la ĉielo
En ajna land', en ĉiu land'.