NIA KRESTOMATIO
Originalaj verkoj


LUDOVIKO ZAMENHOF

La Espero

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l]espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l'homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.


Ho, mia kor'

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile.
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'!
Sufiĉe! trankviliĝu de l'batado.
Ho, mia kor'!


BENCIONO BERIN

Esperanto

dediĉita al novaj geesperantistoj

— Kial, — oni min demandis, —
Esperanto logas vin,
Ke vi lernas ĝin konstante
Kun fervoro kaj sen fin'?

— Mi ĝin lernas kun fervoro, —
Mia estis la respond', —
Ĉar mi volas, ke la paco
Regu en la tuta mond',
Ĉar deziras mi, ke falu
Lingvaj baroj inter ni,
Ke kunligu la popolojn
Unu frata famili'.

Estas ĝi mirinda lingvo.
Servas nun ĝi kiel pont',
Kunliganta diverslandajn
Homojn en la tuta mond'.

Ja ne sola en la mondo
Mi fervore lernas ĝin.
Lernas ĝin kaj eĉ ellernis
Hindo, polo, svedo, ĉin' ...

Strebas mi renkonti ilin
Iam, kiel fraton frat',
Kaj manpremi, ĉirkaŭpreni
Kun fidela am' kaj ŝat'.

Lingva, rasa diferenco,
Ke ne staru inter ni,
Ke sincere kaj intime
Fluu la konversaci'.

Jen pro kio Esperanto
Tiel forte logas min,
Ke mi lernas ĝin konstante
Kun fervoro kaj sen fin'.


Pli bone

Pli bona estas eta
Kabano el argil',
Ol orpalacoj nubaj
El revoj kaj lunbril'.

Pli bone estas havi
En poŝo groŝojn kvar.
Ol sur la kap' arĝenton
Kaj oron en dentar'.

Pli bonaj estas pikoj
De sangavida kul',
Ol ursaj bonintencaj
Komplezoj de stultul'.

Pli bone min ataku
Ĥoler', kancer', aŭ pest',
Ol devus mi kunloĝi
Kun dupieda best'.

Pli bone estas flugi
Kaj ŝvebi en aer',
Ol flugi tra l'ŝtuparo
Kolrompe al la ter'.

Pli bone estas vivi
Sur insulet' sen hom',
Ol inter multaj homoj
Sin senti Robinzon'.


ADAM PAVLUKAVEC

Bedaŭrinde

Bedaŭrinde mi vin renkontis,
Bedaŭrinde ekamis mi vin,
Bedaŭrinde saluti vin hontis
Kaj nun devas bedaŭri sen fin'.

Bedaŭrinde mi tute hazarde
Al alia edziĝis knabin'.
Bedaŭrinde mi flame kaj arde
Daŭre amas, amegas nur vin.

Bedaŭrinde nun, kiam brakumas
En la lito min mia edzin',
Vi aperas al mi kaj eklumas...
Por turmento ne lasu plu min!

Bedaŭrinde vi min persekutas,
Kaj en sonĝ' ofte vokas mi vin.
Tiam vi ne aperas, vi mutas,
Por malĝoju jam mia edzin'.

— Kiun ĉiam en sonĝo vi vokas? —
Ŝi demandas fojfoje kun trist'.
Mi koleron obstine sufokas
Kaj silentas pri vi kun persist'.

Bedaŭrinde mi faris eraron:
Ne aliris, ne diris pri am'.
Nun rikoltas mi vivan koŝmaron,
Pri nenio esperas mi jam.

Se mi dirus al vi pri amsento
Kaj pri vundo profunda en kor',
Ĉu ricevus mi vian konsenton
Aŭ vi pelus fiere min for?

Bedaŭrinde ne scias mi veron,
Ĉu ĝojigus vi min per favor' ...
Tutegale min ronĝas sufero,
Tutegale min mordas dolor'.


Malami ne povis!

Forlasi!
Forami!
Forgesi!
Por ĉiam el kor' mia for!
Forlasis.
Foramis.
Forgesis.
Nur vundo postrestis en kor'.

Ekĝoji!
Ekkanti!
Ekfesti!
Kaj vivi en bona humor'!
Ekĝojis.
Ekkantis.
Ekfestis.
Sed restis en koro dolor'.

Reveni!
Revidi!
Reaŭdi! —
Sopiras anima profund'.
Revenis.
Revidis.
Reaŭdis.
Denove salita la vund'.

Malĝoji!
Malami!
Malbeni!
Trankvila nur restu anim'!
Malami —
Ne povis.
Malbeni —
Ne povis.
Malĝoji nur restis kutim'.


VLADIMIR DANILOV

La viktimoj de stalinismo — al la posteuloj

De vi longe kaŝis perfidaj gvidantoj la veron,
Vin oni trinkigis per trosukerita venen',
La Revolucio!.. Ni preskaŭ jam perdis esperon,
Ke iam ĝojigos nin via subita reven'...
Nin oni mortigis, sed kriis ni: "Vivu Stalino!
Li ĉion komprenos! Li pensas pri ĉiu el ni!.."
"La patro" silentis... Ni kuŝis en verda ravino
Kun kuglo gepatra en la "malamika" krani'...

Kaj nun el-sub tero ni aŭdis vin, ho posteuloj, —
Denove triumfas en nia Patrujo la ver'!
Kaj ploras pro ĝojo malvivaj, malplenaj okuloj,
Kaj flustras ni: "Dankon pro tio al vi!" el sub ter'.

Memore al ni monumentojn starigas vi, karaj,
En librojn, en kantojn zorgeme enskribas vi nin...
Ni estas trankvilaj: trapasis jam tagoj malklaraj, —
Ja el sia ĉerko ne povas ekstari Stalin'...

Ĝin glutu por ĉiam de l' homa forgeso abismo,
Por eĉ tian tombon nenie plu vidu rigard'!
... Ho kia feliĉo, ke iras ni al komunismo
Kun vi, posteuloj, sub la leninista standard'.


Ĉu vere?..

Kaŝiĝis en via tereno stroncio,
Sed kreskas kaj spiko kaj floro...
Ĉu vere ne mortos vi, Belorusio,
Cejana feliĉo de l' koro?

Ĉu vere, ke ni pro diversaj malsanoj
Ne devas perei sen spuroj?
Ĉu vere, l' infanoj de niaj infanoj
Ne iĝos mutantoj teruraj?

Ĉu vere, ke longe vin niaj okuloj
Admiros, ho Pripjatj-rivero?
ĉu vere, transdonos al la posteuloj
Ni l' kanton pri "Zorka Venera"
*?

Ĉu vere, de niaj ĝardenoj aromoj
Ne havos venenon? Ĉu vere,
Ke plagon la saman ne spertos la homoj
Ĝis ili ekzistos surtere?..


Rimarko: "Zorka Venera" (Esperant-lingve: "Stelo Venuso") estas populara bjelarusa popola kanto, vortoj de la bjelarusa poeto-klasikulo Maksim' Bahdanoviĉ.


LUDMILA SILNOVA

Hirundo

Mi estas hirundo, la nigra hirundo!
Malbone mi iras sur tero,
Sed povas ekflugi dum unu sekundo,
Manovras kun lert' en aero.

Mi estas hirundo, la simpla hirundo!
Kaj skulptas mi mian nesteton
El koto, pajleroj kaj lano de hundo,
Kaj nutras malgrandajn birdetojn.

Mi estas hirundo! Ansera fiero
Neniam vastigas la bruston,
Eĉ se mi posedas antikvan misteron,
Mi ja orakolas nimbuson.

Mi estas hirundo...


Tankaoj

  1. Krepusko. Arbo,
    Ŝutkovrita de prujo
    Blanka, malvarma.
    Paruo sidas sur ĝi.
    Ho, izoleco mia!
     
  2. Printempo. Urbo.
    Mar' malproksime estas.
    Kial ĉi tie
    Vento tolaĵon same,
    Kiel velojn, disblovas?
     
  3. Verŝita parfum'.
    Blanka popla lanugo.
    Belaj virinoj
    Vagas sur urbaj stratoj.
    Ŝuoj kalkulas tempon.
     
  4. Tankaoj el Land'
    De Superiranta Sun'!
    Invad'!.. Surprize
    Kvazaŭ karan kukolon
    En la versoj mi aŭdas.
     
  5. Fin' de jarcento.
    Pompe paduso floras.
    Kun maltrankvilo
    Mi pririgardas Landon
    De Subiranta Suno.
     
  6. Ho patrolando!
    Jen ĉerizarbo floras
    Ĉe ligna baril'...
    La subiranta suno
    Akvon de lag' ruĝigas.
     
  7. Estas krepusko.
    Korvo sidiĝis manĝi
    Sur ĉerizarbo.
    Sun' okcidente estas.
    Mi staras apud fenestr'.
     
  8. Super Polesi'
    Cikoni' blanka flugas...
    Belorusio,
    Bela Rusio mia!
    Ĉu Hirosim' ci estas?
     
  9. Ĉiaj objektoj
    Havas nur singularon
    En strof' de tanka'.
    Orienta saĝeco!
    Ĉu ni ankaŭ konceptos?
     
  10. ... Sed tamen varme!
    Sun' en ĉielo penas
    Kiel mastrino
    En kuirejo. Viroj
    En gastsalon' diskutas.
     
  11. En blua ĉiel'
    Mevo de la espero
    Ŝvebas refoje.
    Maten'? Tagmez'? Aŭ krepusk'?
    Kiu respondi povas?
     
  12. Maro. Nebulo.
    Sun' elrigardi volas.
    Elporti ilojn
    Ondoj de la progreso —
    Kaj forviŝas surskribojn.
     

IGOR BELJAKOVSKI

Aŭtuna versaĵo

Nebulas pluve la mateno frua,
La virdoj plu ne kantas en la kort'.
Alvokas min, alvokas strato brua.
Aŭtun alvenis, staras ĉe la pord'.

Ekregis la aŭtuno ne subite,
Atendis longe, preparante sin,
Kaj kolorigis la foliojn. Spite
Rezistis la somero kun obstin'.

Kunportis la aŭtun' al mi doloron,
Miraĝojn dolĉajn, tremon en anim'.
Kaj vane mi gardadis mian koron:
Ja kontraŭ am' ne batalemas mi.


Hosted by www.Geocities.ws

1