Vin Dio tenu gajaj
Originalo : God rest you merry, gentlemen
Teksto : Anonima, Tradicia Angla Kanto
Esperantigo : ROS' Haruo, 1999
( Revizio de traduko far Leonard Ivor GENTLE en EH,
kies komenc-vortoj estas: Ho restu vi en Dio )
Fonto : RH
Vin Dio tenu gajaj, en ĝojo kaj esper',
Ĉar Kristo, la Savanto, naskiĝis sur la ter',
Nin liberigi de Satan kaj savi el mizer'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'! Gloro kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'!
De Dio, nia Patro, alvenis la anĝel'
Kaj al paŝtistoj diris, el brile glora hel':
En Bet-Leĥem' naskiĝis jen la Filo de l' Ĉiel'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'! Gloro kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'! Gloro kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'! Gloro kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'! Gloro kaj ĝoj'!
- Ho, novaĵo: Konsolo kaj ĝoj'!
Melodio: GOD REST YOU MERRY
Anonima, laŭ OBC el Londono
(ekzistas pluraj tradiciaj melodioj por la teksto;
tiu ĉi estas la plej konata, almenaŭ en Usono)
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto