ADVENTO |
Originalo : Conditor alme siderum
Anonima ĉanto : KEMPTEN, ĉ. 1000
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1999Fonto : Ad 188
Vi, kies verk' la univers',
De l' Viaj Vi eterna lum',
De ĉiuj, Kristo, Vi Savant',
Ni petas Vin, elaŭdu nin.
Kompata pri l' pere-danĝer',
Pri l' mort-destino de l' eon',
La mondon lacan savis Vi,
Rimedon donis kontraŭ pun'.
Dum mond' sin turnis al vesper',
Vi, kvazaŭ sun' el sia tend',
Eliris el la pura ĉel'
De l' virgulino kaj patrin'.
Pro Via forto kaj potenc'
Genue ĉiu klinas sin,
Enĉielul' kaj surterul',
Vin konfesante kun humil'.
Vin, Sankta, fide petas ni,
Juĝant' venonta de l' eon':
De ni retenu en ĉi temp'
L' obusojn de la malamik'.
Al Vi, fidela reĝo, Krist',
Al Via Patro estu glor',
Kaj al la parakleta Spir',
Tra ĉiu tempo kaj eon'.
Melodio : CONDITOR ALME SIDERUM
Anonima ĉantmelodio : unue eldonita en KEMPTEN, ĉ. 1000
MIDI Ad/RH