TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRUCUMO

Vi, ho Savanto, iris al doloro

Originalo : Das sollt ihr, Jesu Jünger, nie vergessen

Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; : Marko 15.17

Verkis (germane) : Johann Andreas CRAMER
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH

Fonto : AK 61 (kp CH 62)

  1. Vi, ho Savanto, iris al doloro,
    Tial nun iros ni al Via gloro.
    La sangofluo de la kruc' nin savis,
         Pekojn forlavis.

  2. Tial, kristanoj, sciu kaj memoru:
    Per unu pano Kriston ni honoru;
    Nin la kaliko ame interligu
         Kaj unuigu.

  3. Kiel fratar' ni iru vojon nian,
    Helpu malfortajn, unu la alian,
    Eĉ al pekulo helpu en kompato
         Kiel al frato.

  4. Helpu la amo ankaŭ al ĉi tio,
    Sed tiun amon mem Vi kreu, Dio.
    Estu nun grego unu kun paŝtisto
         Jesuo Kristo!

Melodio : HERZLIEBSTER JESU
Komponis : Johann CRÜGER, 1640
(laŭ AK, surbaze de komponaĵo de Louis BOURGEOIS)
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1