LAŬDO AL DIO

Vi, homoj de la granda Di'

Verkis (verŝajne Esperante) : Roel van SPRONSEN, 1954
Unue aperis en KKP 18; prilaboretis KK

Fonto : Ad 482

  1. Vi, homoj de la granda Di',
    eklevu vian voĉon vi:
         Haleluja, haleluja!
    Eksonu ĉies nova kant'.
    Laŭdata estu la Savant'
         Kantu ĝoje, ĉiufoje:
              Haleluja, haleluja, haleluja!

  2. Potenca estu via kant'.
    Ĝi sonu tra la tuta land':
         Haleluja, haleluja!
    Glorata Patro kaj Sinjor',
    Spirito Sankta. Ni en ĥor',
         Kantu ĝoje, ĉiufoje:
              Haleluja, haleluja, haleluja!

Melodio: LASST UNS ERFREUEN
el Geistliche Kirchengesäng, Kolonjo, 1623
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1