KRISTNASKO |
Originalo : Personent hodie
Originala fonto (en latino) : Piae Cantiones, 1582
Esperantigis : ROS' Haruo, 1998Fonto : RH
Vibras kanta sonor' de infanoj en ĥor' al Jesu', la Sinjor':
Li por savi venis. Tiel Di' nin benis.
Ideo-o-o, ideo-o-o, ideo, gloria in excelsis Deo!*
Lia sort' — nia gaj'. Li al ter' venis kaj kun bajuŝki-baj-baj'
Bovoj kaj azenoj iĝis al li benoj.
Ideo-o-o, ideo-o-o, ideo, gloria in excelsis Deo!
Magojn tri stelo algvidis ĝis tiu stal'. Sur genu' ili al
Li donacis oron, laŭdon kaj adoron.
Ideo-o-o, ideo-o-o, ideo, gloria in excelsis Deo!
Sonas nun kanta ond'; eĥu ĝin, tuta mond': al Ĉiel', dank-respond':
Dio sendis Filon, amon kaj trankvilon.
Ideo-o-o, ideo-o-o, ideo, gloria in excelsis Deo!
*Se oni deziras kanti senlatinan version, kantu
"Tial do, do, do, tial do, do, do, gloron al Dio en la supera alto".
Melodio : PERSONENT HODIE
Originala fonto : Piae Cantiones, 1582
(sed verŝajne efektive kreita jam en la 14a jc.)
MIDI RH
Alia (pli kompleksa) aranĝo : MIDI David Cooke*