PRINTEMPO |
Verkis ( Esperante) : I. MEARS
Fonto : HE 228
Verdan libron verkas Dio
En printempo de la jaro;
Klare skribas li en tio,
Veron por la saĝularo.
Skribas en la vasta tero,
En floreto, en folio,
Pri la vivo kaj espero,
Pri natura harmonio.
Verda libro, ornamata
De la suna lumigado,
De la floroj parfumata;
Plena de la Dilaŭdado!
Verda libro donacata
Al la homa legantaro
Ree estas malfermata
En printempo de la jaro.
Melodio : DEIRDRE
Tradicia Irlanda Melodio
MIDI RH
Rim. : La midion mi bazis ĉefe sur la aranĝo de Ralph VAUGHAN WILLIAMS en H82