MATEN-MANĜO |
Verkis ( Esperante): ROS' Haruo, 1996
Fonto : RH
Kiam mortis Jesuo, pro tima konfuz'
la disĉiploj forfuĝis kun fido de mus'
al la mar' Galilea, denaska azil' —
al la vivoj lasitaj pro Dia la Fil'.
La mateno aŭroras. Fiŝĉasis la band'
tra la nokt' sen sukceso. Jesuo sur strand'
jen staras kaj krias, "Infanoj, ĉu vi
havas ion por manĝi, por manĝi kun mi?"
Ili ne lin rekonis dum reta la his':
"Bedaŭrinde ni kaptis neniom da fiŝ'!"
Jesuo konsilis, "Al dekstra la flank'
Vian reton ekĵetu — ne plu estos mank'!"
La sugeston ekprovis la fiŝ-kaptistar';
Tro pleniĝis la ret' por ĝin levi el mar'.
Johano lin vidis, kun ĝojo en kor'
flustris, "Hej, Petro, vidu, jen nia Sinjor'!"
Ekaŭdinte, tuj Petro sin vestis por naĝ',
kaj en maron sin ĵetis, impetis al plaĝ'.
La ceteraj disĉiploj velvenis post li
kun amaso da fiŝoj, ja cent kvindek tri.
"Venu do, matenmanĝu," invitis Jesu'.
"Jen mi estas kun vi, mi ne lasos vin plu.
Morto mortis — kaj, Petro, se ververe vi
ja min amas, do paŝtu la ŝafojn por mi!"
Teksto © 1996 Ros' Haruo
Melodio : FOUNDATION
ANONIMA, frua usona, unue aperis en Genuine Church Music,
red. Joseph FUNK, 1832
MIDI TCH*