|
KRISTANA FIDO
|
Tiel ne sekuras io kiel infanar' de Dio
Tryggare kan ingen vara
Verkis (svede) : Lina SANDELL-BERG, 1856
Esperantigis : Magda CARLSSON-BOHMAN
Fonto : Ad 500 (= EK 18, AK 169)
-
Tiel ne sekuras io
kiel infanar' de Dio,
ne la stel' sur firmamento,
nek la bird' en nest-silento.
-
Mem Li zorgas pri la bono
de la Siaj en Ciono.
Li kompatas ja ĉiame,
brake portas ilin ame.
-
Ĝoj', mizero venos, iros,
sed nin ne de Li forŝiros.
El amikoj plej amika,
scias Li pri viv' tragika.
-
Ĝoju, infanaro eta,
Di' vin gardi estas preta.
Kiuj kontraŭ Li batalas,
senkondiĉe teren falas.
-
Ĉu Li prenas, ĉu Li donas,
Patro tamen same bonas,
kaj la cel' de Lia amo
estas bono de l' infano.
Melodio: SANDELL
Sveda (germandevena) popolmelodio, eld. 1874
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto