RIKOLTO |
Templen post rikolto-fin'
Come, ye thankful people, come
Verkis (angle) : Henry ALFORD, 1844
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001Fonto: RH
Templen post rikolto-fin'
Ĝoje nun ni turnas nin,
Danke laŭdas Dion, ĉar
Di' provizis sen avar'.
Antaŭ vintra neĝ-sezon'
Plenas staploj laŭ bezon'.
Templen post rikolto-fin'
Danke ni ekturnas nin.
Tutan teron plugas Di',
Vartas grenon nun por Si,
La tritikon apud lol'
Semas: tristo aŭ konsol'.
Post folio kaj post spik',
Maturiĝas la tritik'.
Dio, ke laŭ via ben'
Ni fariĝu inda gren'!
Ĉar alvenos la Sinjor',
Rikoltaĵon prenos for.
El la kamp' en tiu tag'
Pasos for la peko-plag'.
En la fajron la anĝel'
Lolojn ĵetos en pelmel',
Sed la fruktodona plant'
Restos en la proviant'.
Tiel, Dio, turnu Vin
Al la finrikolta fin'!
Enstapligu nin, jam ek!
Sen bedaŭroj kaj sen pek'.
Tie, en eterna pur',
Apud Vi ni restu nur.
Venu kun anĝeloj, nin
Savu ĉe l' rikolto-fin'!
Melodio : ST. GEORGE'S, WINDSOR
Komponis : George J. ELVEY, 1858
MIDI TCH