TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRUCUMO

Ŝafidon tie vidas mi

Ein Lämmlein geht

Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, ... : Apokalipso 5.6a

Verkis (germane) : Paul GERHARDT
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH

Fonto : AK 62

  1. Ŝafidon tie vidas mi
         La mondajn pekojn porti.
    En pacienco iras ĝi
         Pro nia ŝuldo morti.
    Li iras vojon al pere',
    Mokita, torturita de
         La homoj sur la tero.
    Li portas ĉion; Lia am'
    Al ĉiu filo de Adam'
         Lin gvidas al sufero.
  2. Amiko estas la ŝafid',
         Savanto de l' homaro.
    Lin Di' elektis pro l' perfid',
         Pro peko, krim' kaj eraro.
    "Ekiru, kara Filo, jen
    Al tiu gento, kiu en
         Infero punon portos.
    Kruela estos tiu pun'
    Vi savi povas ilin nun,
         Sed sange tiam mortos."
  3. "Jes, Patro, jes, el mia kor'
         Mi pretas laŭ Via volo.
    Nun venu veoj kaj dolor',
         Se vivos Via popolo."
    Ho, kia amo, tian ni
    Nur trovis ĉe la Fil' de Di';
         Ĝi gvidas Lin al morto!
    Ho amo! Tra la morta val',
    Tra tombo al ĉiela hal'
         Nin gvidos via forto.
  4. Mi kantos nokte kaj dum tag'
         Pri am' kaj bono Via,
    Kaj portos min per ĉiu ag'
         Al ĝoj-ofero pia.
    Dum mia viv' en ĉiu hor',
    Al Via glora nom', Sinjor',
         Dankeme mi laboras,
    Kaj ĉiun bonon, kiun Vi
    En Via amo sendos, Di',
         Eterne mi memoros.
  5. Grandiĝu tial, mia kor',
         Al trezorejo vera!
    En vi kaŝiĝos la trezor'
         Pli granda ol la tera.
    Ĉar perloj, gemoj, pura or',
    Kaj mirho kun la dolĉ-odor'
         Ja senvaloraj estos.
    Sed Via sango, Via mort',
    Juveloj de la Dia vort',
         Eterne samaj restos.
  6. En sango de Jesuo mi
         La vivon mian trovas.
    Se mond' min vundas, tie ĉi
         Mi ripozadi povas.
    Ĝi helpas al anima vund';
    En nigra nokto kaj profund'
         Redonas ĝi la vidon.
    Se en la monda uragan'
    Senkuraĝiĝas Di-infan',
         La sang' fortigas fidon.
  7. Kaj Lia sango festkostum'
         Ĉe Lia trono estos,
    Dum mi en mondo de la lum'
         Post tera vivo festos.
    Ĝi estos krono de l' fidel',
    Ĝin portos mi en la ĉiel',
         Ateston pri la rango
    De la sanktuloj, kiuj nun
    Ĉe l' trono brilas kiel sun'
         — Ĉar ĉion donas la sango.

Melodio : AN WASSERFLÜSSEN BABYLON
Komponis : Wolfgang DACHSTEIN
MIDI RH (reviziante TCH laŭ AK*)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1