TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Susuras tra la viv-batal'

Det susar genom livets strid

Verkis (svede) : Carl BOBERG
Esperantigis : Åke AHLRÉN

Fonto : AK 35 = EK 6

  1. Susuras tra la viv-batal'
    Venteto de l' ĉiela hal'
        Kiel son' de harpo-tonoj.
    Kaj aŭdas jam la hom-anim'
    Spiriton nun trans ĉiu lim'
        En teraj, disaj zonoj:
    Malfermu pordon, ĉiu gent',
    Ĉar jen advent', ho bena advent'.

  2. Jesuo venas nun al ni
    El malproksima hejm' de Di'
        Kaj frapas nian koron.
    Li venas al malluma ter'
    Kun lumo de l' eterna sfer'
        Por doni Di-favoron.
    Tagiĝas jam en orient'.
    Jen do advent', ho bena advent'.

  3. Majesta iras Li en mond'.
    Salutu Lin homara rond'
        Per ĝojo-kantoj klaraj.
    Fidela kor' laŭdadu Lin,
    Ĉar venas nun por ŝirmi vin
        Flugiloj blankaj, karaj,
    La antaŭsigno por atent'.
    Jen do advent', ho bena advent'.

Melodio : SUSURAS
Komponis : D. AHLBERG
MIDI AK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1