FESTO DE S-TA STEFANO
|
Verkis (angle) : John Mason NEALE, 1853
Esperantigis : Gabriel D. LEWIS
Fonto : TTTejo de Don Harlow (strofoj 1-3)
KE, per Lee Miller (strofoj 4-6)
Staris Reĝo Venceslas
Vintra en vespero;
Ĉie neĝon vidis li,
Altan sur la tero.
Jen aperis malriĉul'
Per lunlumo hela,
Kolektante lignon en
Frosto la kruela.
Reĝo
"Ho paĝi', jen kamparan'!Paĝio
Diru lian nomon:
Diru kie povos ni
Trovi lian domon?"
"Malproksime li, Sinjor',
Loĝas sur la monto,
Apud rando de l' arbar'
Kaj la sankta fonto."
Reĝo
"Vinon kaj viandon niDo la reĝo kaj paĝi'
Portos en la domon:
Ne hodiaŭ la malsat'
Premos tiun homon."
Paĝio
"Nokto pli malluma nun,Reĝo
Pli sovaĝa estas;
Timon sentas mia kor',
Forto ne plu restas."
"Vidu, kie paŝas mi,
En la signojn paŝu,
Por ke vintra vent' al vi
Furiozon kaŝu".
Post la reĝo la paĝi'
Zorge do paŝadis:
En la signoj de l' sanktul'
Varmon li trovadis.
Ho Kristanoj, se al vi
Estas ia riĉo,
Helpu al la senhavul';
Benos vin feliĉo.
Ni memoru, amikar',
Pri la malriĉuloj
En Kristnaska tempo, kaj
Estu donemuloj:
Ĉar la paco de l' homar'
Estas nia revo,
Amo al aliaj ja
Estas nia devo.
Rim. pri la prezentado: Kutime la malaltaj aŭ iĉaj voĉoj (aŭ tiavoĉa solkantisto) kantas la parton de la Reĝo, kaj la altaj, inaj, aŭ eventuale infanaj voĉoj (aŭ tiavoĉa solkantisto) kantas la parton de la Paĝio. Tute tamen eblas, eĉ indas, varii tiun dispartigon.
Rim. pri la temo: La legende bonfara reĝo, kiun tiu ĉi teksto prikantas, estas pli ofte nomata, en la historio, Duko Vaclavo de Bohemujo, la sankta patrono de Bohemujo; li mortis en 729, murdite de sia frato Boleslavo; lia propra festotago estas la 28a de septembro. La festo de s-ta Stefano (la unua Kristana martiro, Agoj ĉap. 7), je la 26a de decembro, estas tradicia tago en pluraj landoj por donaci al malriĉuloj, almozuloj, aŭ aliaj personoj ekster la propra familio. En Anglujo oni nomas ĝin "Kestuma Tago", origine pro tio, ke je tiu tago la anglaj preĝejoj kutimis malfermi siajn almozkestojn kaj disdoni la enhavon al la malriĉularo.
Melodio : TEMPUS ADEST FLORIDUM
Anonima Printempa Karolo, verŝajne el la 14a jc.
Unue eldonita en Piae cantiones, 1582
MIDI TCH | MIDI © 1995 Curtis Clark
MIDI © 1999 Richard Jordan