TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

BATALO, KONFLIKTO

Stariĝu por Jesuo

Stand up, stand up for Jesus

Verkis : George DUFFIELD, 1858
Esperantigis : J. GOURLAY (1a kaj 2a strofoj)
kaj Magda CARLSSON (3a kaj 4a strofoj)
(komencaj strofoj laŭ CARLSSON) | (finaj strofoj laŭ GOURLAY)

Fonto : AK 201 (= Ad 569) : str. 1,2 = HE 154
str. 3,4 = EK 30

  1. Stariĝu por Jesuo, soldatoj de l' Sinjor'!
    Altlevu la standardon, neniu restu for.
    Li gvidos vin armee, venkante pli kaj pli,
    Ĝis ĉiu malamiko forkuros antaŭ li.

  2. Stariĝu por Jesuo! Jen la trumpeta kri':
    "Antaŭen! Al batalo! Sentime marŝu vi".
    Sennombraj malamikoj vin frontos sur la voj';
    Batalu do plenforte, kuraĝe, kaj kun ĝoj'.

  3. Stariĝu por Jesuo! Li estas nia fort'.
    La homa brako cedos, vin armu per la vort'.
    Kun preĝo vi surmetu kirason de l' Sinjor';
    Per ĝi vi kontraŭstaros en ekdanĝera hor'.

  4. Stariĝu por Jesuo! Finiĝos la batal'.
    Nun bruo de armiloj, sed morgaŭ pac-signal';
    Kaj tiu, kiu venkos, ricevos de l' Sinjor'
    La kronon, kaj regados kun Kristo en la glor'.

Melodio : WEBB
En Usono la melodio plej ofte nomiĝas Webb; en Britio plej ofte Morning Light.
Komponis : George James WEBB, 1830
MIDI TCH

Rim. pri la teksto:

En HE 154 troviĝas teksto kun jenaj 3a kaj 4a strofoj, atribuitaj al J. GOURLAY
  • Stariĝu por Jesuo, kaj forton donos li:
    La homa brako cedos; ne fidu, do, al ĝi.
    Per armilaro Dia kun preĝo vestu vin,
    En horo de danĝero konstante uzu ĝin.

  • Stariĝu por Jesuo! Ne daŭros batalad’;
    Ĉar nun konflikta bruo, sed morgaŭ pac-kantad’.
    Al tiu, kiu venkos, vivkronon donos Di’;
    Kun Kristo, Reĝo glora, eterne regos li.

  • kaj kun kroma refreno,
    Do nun stariĝu, soldatoj de l’ Sinjor’!
    Altlevu la standardon, neniu restu for.
    kiun mi ne scipovas laŭigi al la muziknotoj de Webb. Ĉar HE proponas ankaŭ la melodion Stand up for Jesus (Geibel, Duffield), kiun mi ne konas, mi supozas eble, ke la refreno uziĝas nur por tiu ĉi melodio. Ĉu iu povas malmistifiki min?

    Rim. pri la teksto:

    En EK 30 troviĝas teksto kun jenaj 1a kaj 2a strofoj, atribuitaj al Magda CARLSSON
  • Stariĝu por Jesuo, vi, lia avangard',
    fidele atentante pri sankta kruc-standard'.
    De venk' al venk' ni iras en lia akompan',
    ĝis ĉiun malamikon fuĝigis lia man'

  • Stariĝu por Jesuo! Nun sonas la signal'.
    Sen timo, sen hezito antaŭen al batal'!
    Enkore kaj ekstere minacas vin komplot',
    sed helpo apudestas: Sinjoro Cebaot'.


  • TTT-Himnaro Cigneta
    estas filia TTTejo de
    Eldonejo Cigneto
    Hosted by www.Geocities.ws

    1