BAPTO |
Spirito Sankta, venu, ho Dia la Kolomb'!
Originalo: Come, Holy Spirit, Dove Divine
Verkis (angle) : Adoniram JUDSON ĉ. 1829 (eld. 1832)
Reverkis (ŝanĝante la metrikon) en Esperanto : ROS' Haruo, 1991Fonto : RH
Spirito Sankta, venu, ho Dia la Kolomb'!
Al akvoj baptaj brilu (kun Kristo, nia tomb'),
Kaj nin instruu laŭdi kun voĉoj preter brid'
Al Kristo, pro pekuloj mortinta la Ŝafid'!
Ni amas Vian nomon, kaj viajn leĝojn, Krist'!
Kaj ĝoje ni konsentas kunmarŝi kun persist'.
Ni amas Vian krucon de sango kaj de hont',
Ŝafido mortigita pro l' pekoj de la mond'!
Ni sinkas en la akvon, sub glata la surfac',
Kaj al Vi danke preĝas pro Via sava grac'!
Ni mortas al la pekoj, kaj tombon serĉas ni
Sub la cedanta ondo, Jesuo, apud Vi!
Kaj kiam ni leviĝas al venka viv' en Vi,
Provizu do la Sankta Spirito jam al ni
La sanktan oleaĵon por nia fruntornam':
La ĝojon de la vivo, la fajron de la am'!
Melodio : ST. THEODULPH
Komponis: Melchior TESCHNER, 1615
MIDI TCH
Rim.: Tiun ĉi tekston mi solkantis en mia baptiĝa Diservo
ĉe Fremont Baptist Church, Seatlo, je 1991.01.27.
La angla originalon kutime oni kantas laŭ melodio MARYTON komponita de H. Percy SMITH, 1874 (MIDI TCH)