TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PSALMARO
LAŬDAS LA KREAĴO

Sen vortoj kantas la ĉiel'

Psalmo 19

La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. : Psalmo 19.1

Verkis ( Esperante) : Thomas Robinson BUTLER
Verŝajne imitante, kaj inspirite de, The Spacious Firmament on High de Joseph ADDISON, 1712

Fonto : HE 14

  1. Sen vortoj kantas la ĉiel',
    Nenion aŭdas la orel',
    Sed tra la mondo ĝia son'
    Aŭdiĝas mense en admon':

    "Por Dia gloro lia man'
    Konstruis nin laŭ lia plan';
    Lin tage laŭdas hela sun',
    La steloj nokte, kaj la lun'."

  2. Tagiĝe nia tera glob'
    Mantelas sin per verda rob'.
    La suno en brilanta or'
    El baldakeno iras for;

    Heroe, kun fianĉa ĝoj',
    Kuradas laŭ ĉiela voj';
    Penetras ĉien la radi',
    Nenio kaŝas sin de ĝi.

  3. Perfekta estas Dia vort',
    Ĝojiga al la homa sort';
    Ĝi saĝon donas al homar'
    Anstataŭ vago kaj erar'.

    Pli dezirinda, eĉ ol or',
    La Diinstruo al la kor'.
    Pli dolĉa ol mielo ĝi:
    Klarega lumo antaŭ ni.

Melodio : CREATION
Komponis : Franz Joseph HAYDN
MIDI TCH

Alternativaj melodioj :
LOUVAN
Komponis : Virgil C. TAYLOR, 1847 : MIDI TCH (6 strofoj anstataŭ nur 3)
HE proponas ankaŭ FIRMAMENT (nomata ankaŭ LAUDARE DOMINE)
Mankas midio kaj aliaj informoj; mi volonte enTHCigos ĝin, se iu ĝin sendos al mi!

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1