EVANGELIZADO |
Originalo : Bringing in the Sheaves
Verkis (angle) : Knowles SHAW
Esperantigis : David B. RICHARDSON
Fonto: AEK
Semas ni matene, semas ni la ĝojon,
Semas kaj tagmeze kaj vespere ni.
Dume ni atendas ĝis rikolta tago,
Kiam ni ĝojegos, dum rikoltos ni.
Dum rikoltos ni, dum rikoltos ni,
Iros ni en ĝojo, dum rikoltos ni!
Dum rikoltos ni, dum rikoltos ni,
Iros ni en ĝojo, dum rikoltos ni!
Semas en sunbrilo, semas en la ombroj,
Timas nek la nubojn nek malvarmon ni;
Venos la rikolto, ĉesos la laboro,
Tiam ni ĝojegos, dum rikoltos ni!
Dum rikoltos ni, dum rikoltos ni,
Iros ni en ĝojo, dum rikoltos ni!
Dum rikoltos ni, dum rikoltos ni,
Iros ni en ĝojo, dum rikoltos ni!
Iras ni plorante, semas por la Majstro,
Kvankam pro la perdoj ofte veas ni;
Sed ni ĉesos plori, Li nin bonvenigos,
Tiam ni ĝojegos, dum rikoltos ni!
Dum rikoltos ni, dum rikoltos ni,
Iros ni en ĝojo, dum rikoltos ni!
Dum rikoltos ni, dum rikoltos ni,
Iros ni en ĝojo, dum rikoltos ni!
Melodio: BRINGING IN THE SHEAVES
George A. MINOR, 1880
MIDI
Traduko © 1955 D B Richardson,
aperas ĉi tie laŭ lia permeso