Se l' domon Dio ne konstruas
Verkis ( Esperante) : Thomas Robinson BUTLER
Fonto : AK 108 (= Ad 761, HE 132; kp EK 12)
-
Se l' domon Dio ne konstruas,
tutvane tiam super ĝi
Aliaj konstruantoj bruas:
Neniam venas bon' sen Li.
-
Se urbgardanto Li ne restas,
vigladi estas sen profit';
Leviĝi frue vane estas;
malfrue iri al la lit'.
-
Senfrukta la klopodo nia!
"En dormo donas la Sinjor'
Bonaĵojn al amato Sia."
Ho, fidu Lin el tuta kor'!
Melodio : WALLIN
Komponis : Bertil WALLIN, 1945
MIDI AK*
- Alternativaj melodioj :
- O DASS DOCH BALD
- Komponis : Guillaume FRANZ : MIDI OekuRom
- ST. CLEMENT
- Komponis : Clement Cotterill SCHOLEFIELD :
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto