TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HOMPARA AMO
NUPTO

Se du fariĝis unu jam

When love is found

Verkis (angle) strofojn 1-5a : Brian WREN 1978 (rev. 1992) ©
Esperantigis, kaj reverkis strofon 5b : ROS' Haruo, 2003

Fonto : RH

  1. Se du fariĝis unu jam,
    ni kantu gaje pro la am'.
    Se ĝis ĉiel' impetas ĝi,
    ni ĝoju kun Kreinta Di'.

  2. Se amo forte floris en
    la fida zorg' de l' hejmĝarden',
    elŝosu ĝi al la ekster'
    en serva streb' al just' kaj ver'.

  3. Se amon streĉas vivŝanĝar',
    fremdigas anojn de la par',
    esperu plu, ĝis la reven'
    de l' vido, aŭdo, kaj kompren'.

  4. (La kvara strofo restas tradukenda.)

  5. Pro am', pro viv', laŭkantu ni
    en ĉiu vivetap' al Di'.
    Nutriĝu am' tra viv' kaj mort'
    per ĉiu ag' kaj ĉiu vort'.

Melodio : O WALY WALY
Tradicia brita melodio
MIDI HPS*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1