GLORO AL DIO |
Verkis (norvege) : Petter DASS, 1698, kaj Gustav Margerth JENSEN, 1909
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH, 20a jc.
Fonto : AK 2 = CH 95
Sankta Dio, Via nom' kaj gloro
En la mondo brilu en honoro!
Kaj en animo
Sub ŝarĝ' de timo,
De pek' kaj krimo,
Kun laŭd' sen limo en koro.
Kaj se homoj povus eĉ forgesi
Nomon gloran de l' Sinjor' konfesi,
Aŭdiĝus sono
El osto, ŝtono,
Pro Lia bono,
De Dia kono progreso.
Eĉ se mond' disiĝus je nenio,
eĉ se ĉiu mortus, restus Dio!
Kaj flugus miloj
Inter la steloj
Sur la ĉieloj
Kiel anĝeloj al Dio.
Montoj, valoj, ja al malapero
Kondamniĝis ĝis la lasta ero!
Post tio puna
Pro ĉio nuna,
De Dio suna
Kreiĝas juna la tero.
Melodio : DEUS FORTIS
Anonima Norvega Popolmelodio
MIDI AK*