TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PASKO
RESUREKTO

Resurektis Krist' Jesuo

Pri la fontoj de la himnoChrist the Lord is risen today
Surrexit Christus hodie >> Jesus Christ is risen today)

Tradukis/Adaptis (Esperanten) : ROS' Haruo, 1997
Plejparte traduka mozaiko surbaze de Christ the Lord is risen today de Charles Wesley
kaj Jesus Christ is risen today, tradicia angligo de anonima latina himno Surrexit Christus hodie, 14a jc.

... vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan : li leviĝis ... : el Marko 16.6

Fonto : HK

  1. Resurektis Krist' Jesuo! Ha--le-lu-ja!
    Morton trafis mortoskuo! Ha--le-lu-ja!
    Ĝoju en triumfa kant': Ha--le-lu-ja!
    Releviĝis la Savanto! Ha--le-lu-ja!

  2. La anĝelo al Mariaj, Ha--le-lu-ja!
    Diris: "Ĉesu veoj viaj, Ha--le-lu-ja!
    Li ja diris jam al vi, Ha--le-lu-ja!
    Temas ne pri teorio! Ha--le-lu-ja!

  3. "Jen malplenas lia tombo! Ha--le-lu-ja!
    Velkis la infera ombro! Ha--le-lu-ja!
    Ekpereis la pere', Ha--le-lu-ja!
    Ekokazas Jubileo! Ha--le-lu-ja!"

  4. Morto lin ne tenas plu! Ha--le-lu-ja!
    Jam distondis ĝin Jesu'! Ha--le-lu-ja!
    Post li sekvos ankaŭ ni, Ha--le-lu-ja!
    En eterna procesio, Ha--le-lu-ja!

  5. Laŭte kantu ĝojan kanton: Ha--le-lu-ja!
    Resalutu la Savanton: Ha--le-lu-ja!
    Sub la Dia am-deviz', Ha--le-lu-ja!
    Vivos ni en paradizo; Ha--le-lu-ja!

Melodio : EASTER HYMN
Unue aperis en Lyra Davidica, 1708
MIDI TCH

Alternativa Melodio:
LLANFAIR
Robert WILLIAMS, 1817 : MIDI TCH
Rim. : Kantante mian tekston laŭ Llanfair, oni devas iom modifi la finojn de iuj versoj, ekzemple aŭ eliziante la lastan -o en ĉiu strofo, do kanti "Savant', teori', jubile', procesi', paradiz'", aŭ kantante du silabojn al unu noto fine de la neelizieblaj versoj (ekz-e Mariaj, ombro ktp).

Pri la fontoj de la himno :     Kredeble la plej konataj kaj kantataj paskaj himnoj, en Usono, estas ĉi tiuj metrike samaj, pli malpli strofe intermikseblaj tekstoj : la anonima angla traduko "Jesus Christ is risen today" (laŭ anonima Latina originalo) kaj la Vesleja "Christ the Lord is risen today". Mia himno prenas iom el ambaŭ, kaj aldonas iomete da originala materialo. Por melodio mi preferas kaj intencis Easter Hymn, sed oni povas laŭdezire, sen troa maloportuno adapti la tekston al la simila Llanfair. Usonaj himnaroj tre ofte havas ambaux tekstojn kaj ambaux melodiojn, sed ne akordas pri la almelodiigo de la tekstoj; kaj ofte ili iom miksas la strofojn. Estas menciinde, ke la originalaj tekstoj ne havis la halelujojn; tiuj, kiuj multe kontribuis al la universala populareco de la himnoj, estas aldonita de postaj himnaraj redaktoroj. Mia "posteno" do tre gravas! ;-)

Christ the Lord is risen today
(TCH : 10 strofoj, el kiuj la unuaj 7 estas de Wesley, la lastaj tri el la anonima latina)
Jesus Christ is risen today (Kp ankaŭ HE 62, tr. C. Bicknell)


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1