TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PROTEKTAS KAJ
GARDAS NIN
DIO

Remparo estas nia Di', fidinda defendanto

Originalo : Ein' feste Burg ist unser Gott

Alia Esperantigo : Remparo estas nia Di', ŝirmaĵo en danĝeroj

Mi vokas al la Eternulo, la glorinda, kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. : Psalmo 18.3

Verkis (germane) : Marteno LUTERO (Martin LUTHER), ĉ. 1529
Esperantigis : Nekonata

Fonto : HE 106

  1. Remparo estas nia Di', fidinda defendanto.
    Nin el danĝero tiras li, Helpanto kaj Savanto;
         Minacas nin Satan'
         Kun glavo en la man',
    Potence armas sin
    Por ruze venki nin;
         Sur ter' ne estas tia!

  2. Fidanto al la propra fort' fariĝos subigita,
    Sed helpas nin en ĉia sort' la Die elektita:
         Elektis kiun Di'?
         Jesuo estas li:
    Savanto kaj Sinjor',
    La sola por ador';
         Venkonto en batalo.

  3. Se tuta diablaro nin atakus por detruo,
    Ni tamen forkurigus ĝin per helpo de Jesuo.
         La princon de l' infer'
         Renversos Dia ver',
    Kaj tial estas li
    Senpova kontraŭ ni;
         Lin venkos Dia vorto.

  4. Firmege staros Dia vort', kaj restos ĝi por ĉiam;
    Inferaj provoj, tempo, mort', ŝancelos ĝin neniam.
         Kaj se minacos nin
         Malgloro kaj ruin';
    Se ĉio pasos for,
    Eĉ vivo kaj honor',
         La Dia regno staros.

Melodio : EIN' FESTE BURG
Komponis : Marteno LUTERO (Martin LUTHER), ĉ. 1529
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1