| |
INTERRELIGIA DISERVO HOMARANISMO |
Preĝo sub la verda standardo
Verkis : Ludoviko Lazaro ZAMENHOF
Fonto : HE 247
- Al vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al vi, granda fonto de l' amo kaj vero,
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj en koro egale vin sentas,
Al vi, kiu kreas, al vi, kiu reĝas
Hodiaŭ ni preĝas.
- Al vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe via altaro.
- Homaron vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas vi, Forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l granda homaro!
- Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu vi benon al nia laboro,
Donacu vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni
kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
- La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.
- Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj au mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de 1' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine!
Melodio: PREĜO
Komponis : Harrison HILL
MIDI HE*
Alternativa Melodio:
- PREĜO
- Komponis: H. WEBER | MIDI GGZ*
(skanis Roel HAVEMAN)
Listo de Esperantismaj Kantoj en La Lilandejo
Historio de la paĝo:
2004.09.29 redaktita
2006.06.25 sesa strofo aldonita; titolo unikodigita
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto