|
KRUCO KRUCUMO
|
Pensante pri la kruc-mister'
Alia Traduko : La krucon rigardante
Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1707
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 44
-
Pensante pri la kruc-mister',
Redempto per la Princo de glor',
Mi hontas antaŭ mia fier'
Kaj ĉia gajno velkas for.
-
Nun estu mia viv-ordon'
Fieri pro la Krist-ofer';
Vantaĵojn ĉiajn je dispon'
Forlasas mi por pek-liber'.
-
De kapo, mano, kaj pied'
Jen sango ĉe la kruco-tron';
Ĉu iam estis tia am-pled'
La Princ' de gloro kun dorno-kron'?
-
Se tutan regnon havus mi
Ĝi estus eĉ malriĉa ofer';
Pro amo Dia sur Kalvari'
Mi vivos nun por Dio sur ter'.
Melodio : ROCKINGHAM
Anonima Melodio; aranĝis : Edward MILLER, 1790
MIDI TCH
Rockingham estas la plej kutima melodio en Britujo; Hamburg estas plej ofta en Usono
Alternativaj melodioj :
- HAMBURG
- Komponis : Lowell MASON, 1824 (surbaze de gregoria ĉant-melodio)
MIDI TCH
- O WALY WALY
- Tradicia Brita Melodio
MIDI HSJ*
- DEEP HARMONY
- Komponis : Handel PARKER
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto