LAŬDO KAJ DANKO AL DIO

Okulojn levas ĉielen mi

Sveda originalo : Jag lyfter ögat mot himmelen

Verkis (germane) : J. L. RUNEBERG
Esperantigis : Karl Olof SANDGREN

Fonto : AK 23 = EKA 45

  1. Okulojn levas ĉielen mi,
    la manojn kune mi plektas.
    Infan-amiko, al Vi, ho Di',
    mi volon, penson direktas.

  2. Ĝojige estas, al kara Di'
    volonte danki kaj laŭdi.
    Mi certe scias: min vidas Vi
    kaj ne rifuzas min aŭdi.

  3. Por ĉiu bono Vin dankas mi,
    por amo, kono, akiro.
    Mi dankas, Patro, por multe pli
    sen nom' kaj sen eldiro.

  4. La manon tenu Vi super mi
    en Patra bon' sen ŝancelo.
    Kreskigu min por la vivo, Di',
    en regno de la ĉielo.

Melodio: JAG LYFTER ÖGAT
Komponis : Oskar LINDBERG
MIDI TTTejo


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1