TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

MATENO
KRISTNASKO

Nun tago benata por nia vid'

Sveda teksto : Den signade dag (= (kiulingve?) Den signede dag)

Anonima mezepoka skandinava tagohimno
Prilabori (svede?) : Johan Olof WALLIN
Esperantigis : Åke AHLRÉN

Fonto : AK 225 (= Ad 121)

  1. Nun tago benata por nia vid'
        Aperas, donac' el ĉielo.
    Ĝi venu kun bon', ĝi venu kun gvid',
        Montrante al ĝoj' kaj prospero.
          Do gardu nin Vi, Sinjor' Plejaltul',
          Hodiaŭ de pekoj, ĉagrenoj.

  2. En ĉiu mateno, pensu, anim',
        Pri l' tago kaj tempo benita,
    En kiu la Sun' de grac' en sublim'
        Ekbrilis por mond' senmerita,
          Kaj kantis anĝeloj al paŝtistar',
          Proklamis por mondo tagiĝon.

  3. Ho, tago beata, kaŝas vin vi
        Al sklavoj mondecaj kaj vantaj,
    Sed brilas belege, luma vizi',
        Al homoj fidelaj, kredantaj,
          Al kred' senkulpeca, simpla okul',
          Hodiaŭ kaj ankaŭ eterne.

  4. Se arboj kaj herboj sur nia grund'
        Eĉ konus per-langan parolon,
    Se birdoj kaj best' kun voĉo-abund'
        Aŭdigus anĝelan sonoron,
          Neniam sufiĉus ties fervor'
          Por plene Jesuon honori.

  5. Sed kiel la birdo al ĉiel-alt'
        Sin levas per viglaj flugiloj,
    Svingante sin supren, Dion sen halt'
        Kun ĝojo laŭdante per triloj,
          Tiele en kora ĝoj' la anim'
          Sin levas kun laŭdo kaj preĝoj.

  6. Ni gloru al Di' kaj petu pri fort',
        Dum horoj ŝanĝiĝas kaj pasas,
    Por povi obei al Lia Vort',
        Eĉ kiam suferoj minacas.
          Ni agu kun serioza fervor',
          Dum estas la tago donata!

Melodio : DEN SIGNEDE DAG
(ankaŭ nomata WEYSE)
Komponis : Christoph E. F. WEYSE antaŭ 1842
MIDI RH/LBW*

Alternativa melodio :
NUN TAGO BENATA
Anonima skandinava popolmelodio, 13a jc. | MIDI AK*

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1