GRACO SENLIMA |
Verkis (angle) : Strofoj 1a-5a, John NEWTON, 1779
Strofo 6a : Anonima, en A Collection of Sacred Ballads, 1790
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 98
Mirinda Graco! dolĉa son'
Al mi eĉ savis ĝi,
Perdita estis mi kaj blinda, sen pardon',
Trovita, vidas mi.
Instruis graco al la kor',
La timon pelis ĝi;
Plej kara estas ĝi en ĉiu prova hor'
Post kiam kredis mi.
Tra multaj danĝeroj, zorgoj, pen',
Persiste venis min,
Ĝis nun por mi la graco-subten',
Ĝi gvidas min al Di'.
Promesis bonon la Sinjor'
Al mi, per sia vort',
Li estos mia ŝild' dum ĉiu batalhor',
Al mi konstanta fort'.
Jes, kiam venos fina hor',
Mirinda restos grac',
Posedos tiam mi la vivon en glor',
En ĝojo kaj en pac'.
Post miljaroj tie en ĉiel',
Ĉe brila Dia tron',
La laŭdo al Di' restados la cel'
Eterna unison'!
Melodio : NEW BRITAIN
(EH nomas ĉi tiun melodion AMAZING GRACE)
Anonima usona melodio
Aranĝis : Edwin Othello EXCELL, 1900
MIDI LBR (TCH*)
Karaoke-aranĝo [kun la angla teksto] (MIDI) de Don CARROLL kaj Raphael PUNGIN
(mi ne scias, kian programon oni bezonas por utiligi la karaoke-tekston)
Por alia, senakompana melodio uzata en iuj Apalaĉiaj Baptismaj preĝejoj, vidu tiun ĉi paĝon (kun tiu ĉi teksto paralele kun la originala himno Miriga graco de W. J. Downes).