TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL DIO

Milvoĉe sonu mia kant’

O for a Thousand Tongues to Sing

Verkis (angle) Charles Wesley
"por la datreveno de sia konvertiĝo" (1739)
Esperantigis (elangle) Liland Brajant Ros’ (1999)

Fonto : LBR

  1. Milvoĉe sonu mia kant’
    Eternan laŭdon pri
    La glora Reĝo kaj Savant’,
    La grac’ de mia Di’!

  2. Ho graca Majstro, mia Di’,
    Min helpu — nura hom’ —
    Proklami tra la tero pri
    La glor’ de via nom’.

  3. “Jesuo!” — trankviliĝas tim’,
    Jen nomo de kurac’:
    Ĝi kantas ĝoje al l’ anim’
    Pri vivo, sano, pac’.

  4. Per sia puriganta sang’
    Li malkatenas nin.
    Malpuro iĝas neĝa blank’ —
    Purigis ĝi eĉ min!

  5. Parolas li, kaj je la vort’
    Ekvivas la mortint’,
    Gajiĝas plej funebra sort’,
    Estiĝas la konvink’.

  6. Vi surdaj, la Savanton aŭdu;
    Vidu, nevidant’!
    Vi lamaj, dance Dion laŭdu
    Kaj mutaj, per la kant’!

  7. Kun mi, la Ĉefo, konos vi
    Pardonon plenan jam.
    Ĉielon anticipos vi:
    Ĉielo estas Am’!

  8. Honoro, laŭdo, am’ al Di’ —
    Eterne laŭta ŝvel’ —
    De l’ tuta sankta eklezi’
    Sur Ter’ kaj en Ĉiel’!


Melodio: AZMON
Komponis : Carl Gotthelf GLÄSER
Aranĝis : Lowell MASON, 1839
MIDI TCH

Alternativaj Melodioj :
BEATITUDO, komponis John Bacchus DYKES, 1875 : MIDI TCH
LYNGHAM, komponis Thomas JARMAN : MIDI TCH
LYDIA, komponis Thomas PHILLIPS : MIDI TCH
Rim.: Al la lastaj melodioj, Lyngham kaj Lydia, oni ne povas tiel facile adapti la tekston, kiel al Azmon kaj Beatitudo. Tamen, la tasko ne maleblas, kaj la rezulto (precipe ĉe Lyngham) pravigos la penon.

Azmon estas preskaŭ universale uzata por la teksto en Usono. Se vi scias, kiun melodion oni kutime uzas en Britio aŭ en aliaj landoj, bv. informi min.


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1